munti

munt/i (tr) (4)

  1. Fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato, maŝino sur la ĝustan lokon: munti horloĝon, aŭtomobilon, frezmaŝinon; (f) munti objekton por mikroskopa observo. [VIDU] vitro.
  1. Enfiksi juvelŝtonon: munti brilianton sur ringo.
  1. [KOMPUTIKO] Legi programon ks en la memoron de komputilo: munti presilzorgilon, tiparon.
    lanĉi, ŝargi.
  1. [FOTOGRAFIO] Elekti, enordigi kaj kunigi en unu definitivan strion la scenojn diversloke kaj diverstempe filmitajn.
  • muntado
    Ago de tiu, kiu muntas: halo por muntado de kamionoj; la muntado estas la okazo, kie aperas la stilo propra al reĝisoro.
  • muntaĵo
    La muntita tutaĵo.
  • muntisto
    Laboristo, kiu prizorgas la muntadon.
  • muntumo
    Peco, sur aŭ en kiu estas muntita la koncerna objekto: la muntumo de segilo, de diamanto.
    framo.
  • almunti
    Aldoni per muntado parton al aparato.
  • malmunti (Z)
    Apartigi la diversajn pecojn, el kiuj konsistas aparato aŭ maŝino: estas necese malmunti la karburilon.
  • remunti
    Denove munti ion malmuntitan: la remuntado de trapikita kaj riparita pneŭmatiko.
  • aksmuntaĵo
    Muntaĵo, kiu portas la pivotojn de rado kaj en kiu tiu ĉi turniĝas.

    munti


    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx instalx konstrux laborx