merkato

merkat/o

  1. La tuto de propono kaj postulo rilate al iu varo aŭ grupo de varoj: invadi la Brazilan merkaton; serĉi novajn merkatojn; studo pri la merkatoj; la merkato de la lano, de la kotono; ĵeti grandajn kvantojn sur la merkaton; la sukermerkato estas saturita. [VIDU] merkatanalizo, merkatesploro.
  1. En borso, stato de la propono kaj postulo: la merkato de la (paper)valoroj, de la mono; la merkato falis, estas firma; la oficiala, la libera merkato; la kontanta, la templima merkato; (analoge) la nigra merkato (de varoj malpermesitaj, oficiale taksitaj aŭ malfacile troveblaj, kaj neleĝe vendataj je alta prezo).
  • merkatado
    Tuto de la agoj ĉe movado de varoj de produktisto al konsumanto.
  • merkatiko
    Tekniko por krei klientaron por ĉiuspecaj varoj aŭ servoj, kreante la senton, ke ili estas bezonataj.
  • merkatkonforma
    [EKOLOGIO] Konforma al la postuloj de t.n. libera merkato; merkatkonforma instrumento de mediopolitiko estas t.n. ekoimposto.
  • surmerkatigi
    Disponigi varojn aŭ servojn al eventualaj klientoj.
  • labormerkato
    Tuto de la faktoroj, kiuj influas proponon kaj postulon de laboro.

    merkato

    REVO: [merkato]
    Akcioj kvotitaj ĉe la borso.Bilanco de eksterlanda komerco.Borso firma, malvigla. Borso pri kotono, lano. ĉe la borso. Eksporti.Faktorio. Gi stagnas.Inundi la internacian merkaton per siaj produktoj.Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. Kiel statas, iras lakomerco?.Komerca ĉambro.Konjunkturo.Konsorcio.Kurtaĝo.Kurzo. La Eŭropa Merkato. La libera merkato. La nigra merkato. Lasukermerkato estas saturita.Leĝo pri ofertado kaj mendado. Makleristo. merkato de la lano, kafo.Negocaj aferoj estas severaj. Oferti je plej bonaj kondiĉoj. Oni devasfari merkatesploron tute larĝan.Serĉi novajn merkatojn. Spekulaj manovroj. Spekuli pri la greno,Staplejo. Studo pri novaj merkatoj.
    afero. borso. financo. komerci. magazeno. negoco. prezo. produkti.

    Iel rilatitaj:

    aferx arbitraĝx azenx aĉetx borsx deprecx esplorx financx kafx komercx kondiĉx laborx larĝx magazenx mendx nacix negocx ofertx prezx produktx statx viglx