frezi

frez/i (tr)

[TEKNIKOJ] Prilabori (lignon, metalon, oston ks) per frezilo.
  • frezado
    Ago de tiu, kiu frezas.
  • frezilo
    Ilo el hardita ŝtalo, provizita per akraj eĝoj, muntita sur tre rapide turniĝanta akso, kaj servanta por mordi aŭ bori: cilindra, konusa frezilo; frezilo de dentisto, de ŝtonlaboristo; fruntofrezilo (kun la eĝoj kape), mantelfrezilo (kun la eĝoj ĉirkaŭe), profilfrezilo.
  • frezmaŝino
    Maŝino, por frezi, precipe industria.

    frezx


    Iel rilatitaj:

    dentx laborx ĉukx