rimedo
*rimed/o
- Tio, kio servas por atingi celon: se vi eĉ pensas, ke via celo estas la plej bela, ĝi tamen ne povas pravigi la rimedojn, kiujn vi uzas (Z); lingvo devas esti por la homo ne celo, sed rimedo (Z); propagandaj rimedoj (Z), provizora rimedo; ĉiuj rimedoj estis vane uzitaj, por revivigi Klaron (Z); serĉi rimedon por konsoli ies animon (Z); oni fine trovis la rimedon, per kiu la helpo povus esti akirita (Z); jen rimedo relevi la ŝtaton (B).
- Tio, kio servas por ripari malbonon: la sola rimedo kontraŭ tiu konstanta reformemeco (Z); kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo (Z); oni ne havas rimedon kontraŭ tiu malbono (B); oni ĉarlatane al mi vendis rimedon tian (Z); apliki ĉiujn eblajn rimedojn; mi eĉ proponas rimedon pli radikalan (Z).
rimedoj
Kvanto da mono, kiu ebligas fari ion: ili ne havis la rimedojn, por aboni gazeton (Z); ĉar la rimedoj de la C.O. elĉerpiĝis, tial estas pli bone [...] (Z); eble nur por personoj posedantaj grandajn monajn rimedojn (Z); silka mantilo, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti (Z); pentraĵoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto ĉe modestaj rimedoj (Z). antaŭrimedo
Rimedo, uzata anticipe por eviti estiĝon de malbono. ĉiarimede
Per ĉiuj eblaj rimedoj. kontraŭrimedo
Rimedo, uzata por nuligi la rezultojn de alia rimedo. senrimede
Tiel, ke ekzistas nenia rimedo: esti senrimede perdita. produktorimedoj
Produktiloj. vivrimedoj
Mono necesa por aĉeti la bezonaĵojn: (li laboris) por doni vivrimedojn al sia maljuna edukintino (Z); mi povos liveri al vi vivrimedojn per mia profesio (Z).
Akiri sian vivpanon, siajn vivrimedojn. Akomodi la rimedojn al la celo. Apliki severajn rimedojn al ekonomia kriza situacio. Havi du ŝnurojn al sia arko (plurajn rimedojn por sukcesi). higieno : scienco pri la rimedoj por konservi la sanon. Komasacio (regrupigo de parceloj por faciligi la kultivadon per meĥanikaj rimedoj). Persono posedanta grandajn monajn rimedojn. ruza : kapabla elpensi lertajn rimedojn por atingi ion. Serĉi rimedojn de riĉiĝo.
-il. konduto. maniero. materialo. metodo. procedo. trakti. vojo.
agmaniero labori. riĉa. uzi.
Iel rilatitaj:
aferx
alimentx
antaŭ
asignx
laborx
manierx
povx
riĉx
uzx
vojx