mano

*man/o

  1. [ANATOMIO] (manos) Ekstrema, artikigita parto de la brako de homo aŭ de simio, havanta kvin fingrojn, el kiuj unu estas kontraŭmetebla al la ceteraj: etendi la manon al io (Z); metu vian manon en vian sinon (X); mi nerapide enŝovas la manon en la poŝon (Z); kavaliroj rajdas kun falko sur la mano (Z); mano manon lavas (Z) (f: interhelpo); mi lavas al mi la manojn (pf); li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro (Z); tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj (Z); la linioj de la mano; cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra (X).
    mandorso, mankavo, manplato, pojno, polmo, piedo. [VIDU] manartiko, flegi, premo, manuzi.
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de agado, elfarado: li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj (Z); mano de diligentulo riĉigas (X); sperta mano ne restas sen pano (Z); mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra (Z); du manoj faras ĉion, sed unu nenion (Z); havi ion sub la mano (Z) (tuj uzebla); havi pruvon en la mano (B); kiel per turno de la mano, ĉio malaperis (Z); energie meti la manon al la laboro; ligi la manojn al iu (senigi je aglibero); ili adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj (X); se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin (N).
    brako.
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de akiro, ekposedo: ankoraŭ la gajno ne estas en la mano (Z); la ŝtono [...] trafis en la manojn de diversaj aĉetantoj (Z); vidas okulo, sed mano ne trafas (Z); el lia mano ĉiu monero elglitas (Z); reveni kun plenaj manoj; kun la peko (ŝtelitaĵo) en la mano (Z); meti, ĵeti siajn manojn sur la heredaĵon de alia; kaj vi foriris kun malplenaj manoj? (Z).
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de povo, potenco, mastreco: Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael (X); teni en siaj manoj ies sorton (Z); teni iun per fera mano (Z); kontraŭ forta mano la leĝo estas vana (Z); la afero estas en la tute ĝusta mano (Z) (por sukceso); humiliĝu sub ŝiaj (de via mastrino) manoj (X); la sorto de la afero kuŝas en la manoj de tiu Ligo (Z); fali en la manojn de iu (B); lia vivo estas en viaj manoj.
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de bato, puno: etendi sian manon kontraŭ iu (X); li pereu de la manoj de la Filistoj (X); via mano (venĝo) estu sur mi! (X); pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano (Z); viaj manoj estas makulitaj per sango (X).
    pugno.
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj: karesi per la mano (Z); mi levas mian manon al la Eternulo (X) (vokante); mi premas al li la manon (Z) (en signo de amikeco); levi la manon por fari ĵuron (Z) (en signo de lojaleco); lasi fali la manojn (Z) (senkuraĝiĝi); li kisas al ŝi pasie la manon (Z); kun flamo en la brusto mi petis vian manon (Z) (proponis edziniĝon); edziĝo per la maldekstra mano (neleĝa); kunmeti la manojn (Z) (preĝante); interplekti la manojn (Z) (de malespero).
  1. Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de desegno, skribo: tie oni rekonas la manon de la artisto; ŝi sentis, ke ŝia mano iras facile (Z); vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto (Z); ĉu vi konas la skriban karakteron de l' letero?-ĝi estas mano de Hamleto (Z); ĝi estas lia mano (Z).
  1. [LUDOJ] Tuto de la kartoj, disdonitaj komence al ĉiu ludanto.
  • mana
    1. Rilata al mano: mana muldaĵo; mana krano.
    1. Farita per manoj: mana laboro, metio; skribi mane.
  • maneca
    [BOTANIKO] (pp folioj) Karakterizata de entranĉaĵoj, folieroj aŭ ripoj, radiantaj el la sama punkto, same kiel la fingroj de mano: maneca folio, limbo, ripmanaro; folio mane entranĉa, kunmeta.
  • *manego
    Granda, dika mano.
  • maneto
    Mano de infano.
  • manilo
    [ARKITEKTURO] Tiu kurba peco de pordfermilo, sur kiun premas la mano por fermi aŭ malfermi pordon.
    anso, klinko.
  • *manumo
    1. [HISTORIO] Punta garnaĵo, kiu ornamis la manartikojn.
      ruŝo, ĵaboto.
    1. Speco de tubo el gladita tolo, almetita ĉe la fino de ĉemizmaniko: manumbutonoj.
  • manumi = manuzi.
  • manenmane
    Kun mano en mano: promeni manenmane.
  • ambaŭmana
    Kapabla uzi egale facile ambaŭ manojn, por fari ion.
  • ambaŭmane
    Per ambaŭ manoj (tenante iun objekton).
  • ĉemane
    Tute proksime kaj uzoprete: li havas ĉiam pipon ĉemane.
  • *ĉirkaŭmano
    Braceleto.
  • enmanigi
    1. Meti al iu en la manojn: Mario enmanigis al iu tiun skatolon kune kun la modelo (Z).
    1. Konfidi al ies gardo: al mi vin la diino enmanigis (Z).
  • kvarmana
    [ZOOLOGIO] Havanta kaptokapablajn, manecajn piedojn (pp simioj).
  • kvarmanuloj (ark.) = antropomorfoj (Vd antropo).
  • bulmano
    [MEDICINO] Denaska aŭ akirita misformiĝo, en kiu la mano estas refaldita al la antaŭbrako.
    bulpiedo.
  • dekstramana
    [MEDICINO] Uzanta pli facile sian dekstran manon.
  • maldekstramana
    [MEDICINO] Uzanta pli facile sian maldekstran manon.
  • maldekstramanulo (Z)
    Maldekstrulo 1: Ehud, maldekstramanulo (X).
  • plenmano
    Tiom, kiom povas enteni fermita mano: li prenu plenmanon el la faruno (X); li ŝirkolektas plenmanon da floroj (Z); kelke da plenmanoj (Z).
  • propramana
    (pp skribaĵo) Ne diktita, sed venanta de la mano mem de la aŭtoro: vi indigas lin je via propramana skribado? (Z).
  • propramane
    1. (pp skribado) El la mano mem de la aŭtoro: kiu diras ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? (Z); tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo (Z).
    1. Per la faro, ago de la persono mem: en la mezo de siaj helpantoj li laboris propramane (Z); kreante por ili (miaj verkoj) propramane gravajn konkurantojn (Z); propramane li alportu la fajroferon (X).

    mano


    Esprimoj


    Etendi la manon (por almozo).
    Fali en la manojn de iu.
    Fera mano en velura ganto.
    For la manojn!.
    Foriri kun plenaj manoj.
    Froti al si la manojn.
    Havi la manojn malpuraj.
    Havi la vortaron prete sub la mano, ĉemane.
    Iri mano en mano, brako en brako, interkroĉite per la etaj fingroj.
    Kontente interfroti la manojn.
    La linioj de la mano.
    Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
    mano karnodika.
    Minaci iun per la pugno.
    pinĉaĵo da salo.
    Plenmano el faruno, da floroj.
    Preni iun je la mano (= lia), per la mano (= sia).
    Preni sian kapon per ambaŭ manoj.
    Pugni la manon.
    Reveni kun plenaj manoj.
    Si falis kaj ekkaptis min per la manoj (= siaj), je la piedoj (= miaj).
    Svingi la manon, la pugnon.
    Teni la manon laŭlonge de la kruroj (soldato).
    Tuŝi, preni per profanaj, seninicaj manoj.
    Ŝovi la manon en la poŝon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ambaŭmana, ambaŭmane, bulmano, dekstramana, dekstramanulo, enmanigi, kvarmana, kvarmanuloj, maldekstramana, maldekstramanulo, mana, manarmilo, manartiko, manbremso, mandiveni, mandorso, maneca, manego, manenmane, maneto, manflegi, manhakilo, manilo, mankateno, mankavo, mankloko, manlaboristo, manlaboro, manlarĝo, manlibro, manmufo, mano, manpilko, manplato, manpremo, manradiko, manramo, manrelo, mansaketo, mansaluti, mansegilo, mansigni, manskribi, mantenilo, mantuko, manumi, manumo, manuzi, manviŝilo, manŝirmilo, plenmano, propramana, propramane, ĉemane, ĉirkaŭmano

    El la malnova greka χειρ (mano)

    kiromancio, kiropraktiko, kiropteroj, kirurgo, kiromanciano, kiromanciisto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    dekstra
    manuskripte
    bati
    interplekti
    kapti
    kunmeti
    manipuli
    manovri
    manufakturi
    puni
    anso
    braceleto
    brako
    fingro
    kartoludo
    klinko
    korpo
    krifo
    kruro
    manikŝirmilo
    manipulado
    manipulilo
    manipulo
    manovristo
    manovro
    manufakturo
    manuskripto
    mismanovro
    persono
    ungo

    Iel rilatitaj:

    ansx aplaŭdx aŭtografx batx biciklx braceletx brakx dekstrx dimensix donx fingrx folix homx kaptx kiromancix kiropraktikx kiropterx kirurgx klinkx korpx krifx krurx laborx librx ludx manipulx manovrx manufakturx manuskriptx metx organx personx piedx plektx plenx pojnx polmx pordx pugnx punx ruŝx sakx serurx simix skribx ungx vestx ŝirmx