drilo¹

dril/o¹

[TEKNIKOJ] Borilo, konsistanta el stango, en kiu estas fiksita borilpinto k kiu povas rapide turniĝi aŭ per arĉo, kies ŝnuro ĉirkaŭas pulieton, aŭ per ŝraŭbe borita stangeto, kiun oni glitigas laŭlonge de la stango havanta tiam helican ŝraŭbaĵon.
  • drilego
    [TEKNIKOJ] Granda borilo, subportata de argano, k uzata por sondi aŭ fosi naftoŝakton.

  • dril/o²
    [ZOOLOGIO] Sp. de paviano (Papio leucophaeus), simila al mandrilo, sed kun malpli kolorriĉa vizaĝo k iom pli longa vosto.

    drilo


    Iel rilatitaj:

    arganx laborx