posteno

*posten/o

  1. [ARMEOJ] Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por ion gardi aŭ batali kontraŭ iu: la antaŭaj kolonoj trovas antaŭ si aŭstrajn postenojn; morti ĉe, sur sia posteno; antaŭposteno.
  1. Estimata ofico, asignita al iu: okupi eminentan, gravan postenon; ne resti ĉe sia posteno de prezidanto; multaj el ili fariĝis maljunaj sur sia posteno (Z).
  • posteni (ntr)
    Postene stari; prigardi ĉe posteno: tri korpusoj postenis antaŭ la armeo; (f) anĝelo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj lin timas kaj li ilin savas (Z).
  • postenigi
    Asigni postenon al iu: kvar soldatoj, postenigitaj vidalvide de tiu homo, pafis al li en la kranion; (f) la ŝtelistoj posteniĝis post la muro.
    embuski.
  • strikposteno
    Grupo de laboristoj, starantaj ĉe la pordo de fabriko, por malhelpi la nestrikantojn veni labori.

    postenx


    Iel rilatitaj:

    instalx laborx pordx