klopodi

*klopod/i (ntr)

  1. Maltrankvile aŭ ekscitiĝe zorgi: ondo elĵetis korpon (de virino) sur la bordon kaj kelkaj el la virinoj komencis klopodi ĉirkaŭ ŝi (Z); klopodi sen limo per korpo kaj animo (Z); ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam en la urbo mankos nenio (Z); li pensis kaj klopodis pri la malfeliĉa loĝantaro (B).
  1. Fari la necesajn penojn, elpaŝojn, vizitojn ktp, por atingi ion, sukcesigi entreprenon: li klopodas ĉe la ministro pri sia domo kaj kampo (Z); klopodi ĉe la registaro por enkonduko de E. en la lernejojn; klopodi por fondi societon (B); ĉu iu povis klopodi pri ĝia favoro? (Z); klopodi pri ĉies favoro estas plej malsaĝa laboro (Z).
  • klopodo
    1. Maltrankviliga zorgo: mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon (Z); pli da havo, pli da klopodoj (Z); tute vane vi faras al vi multe da klopodoj pri la uzado de la artikolo (Z); ŝi rimarkis, ke li vane faras al si la klopodon (Z); ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu (Z); li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj (Z).
      embaraso.
    1. Pena agado, por atingi, realigi ion: la klopodo trovi lanterniston falis sur la konsulo de Usono (B); ne faru al vi la klopodon konduki min; lia klopodado por iu ne povis esti malŝatata (Z).
  • klopoda
    Haviganta klopodojn: tio estus tro multekosta kaj klopoda (Z).
  • klopodema
    Ema klopodadi.
    agema, entreprenema.
  • klopodigi
    Fari, ke iu klopodu pri aŭ por io.

    klopodi

    REVO: [klopodi]
    Ĉiu klopodu en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.klopodema.klopodi.
    afero. agi. labori. voli.

    Iel rilatitaj:

    aferx agx demarŝx laborx luktx organizx penx perx volx