funelo

*funel/o

  1. Tubo kun konuse plilarĝigita fino, uzata por gvidi ŝutadon aŭ verŝadon tra malgranda aperturo: ŝtopnutra funelo; apartiga funelo (kies supra parto estas fermebla ujo kaj malsupre portas kranon); pleniga funelo (kun mallonga tubo); funelbuŝo; (f) enpremi iun en funelon (Z).
  1. Iom samforma ilo por gvidi la sonojn, en mikrofono, en fonografo.
  1. Konusforma truo estigita en la tero: eksploda funelo (pro eksplodo de obuso aŭ mino); [GEOLOGIO] karsta funelo.
  • funeli (tr)
    Verŝi tra funelo.
  • funelforma
    Havanta proks. la formon de funelo.

    funelx


    Iel rilatitaj:

    blunderbuzx laborx