komerci

*komerc/i (ntr)

Profesie interŝanĝi varojn, produktaĵojn, celante monprofiton: kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas (Z); ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj (X); komerci per ĉifonaĵoj (Z); (f) Anglujo komercas kun la tuta mondo.
brokanti, eksporti, importi, negoci, ŝakri.
  • komerco
    Profesia klopodo por la interŝanĝo de varoj: pogranda, pomalgranda komerco; ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco (Z); la komerco troviĝis tiam en la manoj de [...] (Z); banko por komerco kaj industrio; ataŝeo pri komerco; centro de komerco.
  • komerca
    Rilata al komerco: komerca kodo, entrepreno, letero, kvartalo; komerca centro ( [VIDU] bazaro); la komerca valoro de objekto; komerca ĉambro (komitato de komercistoj, elektita por studi la komercajn interesojn).
  • komercaĉi
    Malhoneste komerci.
  • *komercaĵo
    1. Varo.
    1. [KOMPUTIKO] Komerce vendata komputila programo, kontraste al publikaĵo aŭ propagaĵo.
  • komercejo
    Loko, kie oni komercas: el Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn kaj mulojn (X).
    foiro, merkato.
  • *komercisto
    Tiu, kiu profesie komercadas: malsaĝulo venas, komercisto festenas (Z); komercisto estas ĉasisto (Z); mi faris kompanion kun ia komercisto (Z); la malbenita fikomercisto Abdulin! (Z); mi estas grandkomercisto (Z) (pogranda).
  • komercistaro
    Tuto de la komercistoj en urbo, regiono, lando.
  • komercodomo
    Domo difinita por la komerco.
    firmo.
  • forkomerci (tr)
    Provi vendi ne tre valorajn objektojn: forkomerci velkajn varojn; eble el la vestoj ion forkomerci? (Z).
    likvidi.
  • brutkomercisto (Z)
    Tiu, kiu komercas pri brutoj.
  • kaŝkomerco
    Ne leĝe permesita komerco, farata kaŝe.
    kontrabando, nigra merkato.
  • liberkomercismo
    Ekonomia doktrino, laŭ kiu la importojn devas malhelpi nenia politika limigo aŭ doganimposto.
    protektismo.


    Bilanco de eksterlanda komerco. Diversfaka komerco. Fari komercon. Fikomercisto. forkomerci, Grandkomercisto. Inventari siajn komercaĵojn. Kiel statas, iras la komerco?. komerca agento, komercejo, Komerci je propra konto. komerci. La provizio de komerca reprezentanto, vojaĝanto. Prospera komerco. retkomerco, Riĉiĝinta komercisto. Sezona komerco. Tiu komercaĵo havas grandan debiton.
    Aĉeti vinon po dek boteloj. Aĉeti, pagi kontante. Aĉeti, vendi firme, kontante, kredite, monatpage. Akiri ĉiapreze. Altigi la prezojn. Apunto. aŭkcio. Bazarulo. brokanti. Cenbutiko. Cent kvindek rublojn la frako kostas kaj en la bazaro, li ĝin forblovis por dudeko da rubloj. Ĉiu malfruiĝo ĉe la pagado ĉesigos la liveradon. Ĉu sufiĉas la provizo da viando ?. Debeto. Debiti. Demonstristo. Deponi sumon en la manojn de triulo (kiel garantiaĵon). Ekpago. Eksponi robojn en la fenestro de la magazeno. Ekzameni ne devigas preni. Enketi pri la solventeco de negocisto. Fakturo. Fari bruan reklamon (per afiŝo, per afiŝhomo, prospektoj). Fiŝbazaro. fripono. Fruaĵoj. Garantii pri la kvalito de varo. Havi agenturon en sukero, Portovino. intersezonaj rabataĵoj. interŝanĝi. Iri serĉi provianton en la kamparo, en la bazaro. Je kia ajn kosto. Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro. Kalkuli la kasmonon en la fino de la tago. Kiel per turno de mano, ĉio malaperis. Kiu estas via agento en Parizo 2 kolporti. Komiz(in)o. Kompensi. Konkurenco lojala, mallojala. Kostu, kiom ĝi kostos, mi. Kredito. KREDU MIN, SINJORINO. Kvindek procentoj da rabato. Kvitanco. La bazaro estas tenata ĉiun merkredon. La legombazaro montris la tutan gamon de verdo. La morta sezono por la ĉapelistoj. La ondiĝo de la prezoj. liveri. Magazeno, butiko, ĉiovendejo, superbazaro. Malkovri, anonci deficiton. Mane pesi brasikon. Marĉand(ad)o aĉeti ne devigas. marĉandi. mendi. Mi akiris -on je malalta prezo. Mi domaĝas la prezon. Mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiuj luksaĵoj (kiuj) ĉiam atingas altan prezon. Multklienta butiko. Oferti, proponi varon al kliento. oferti. Oni donas nenion por nenio. Pagi per bonaj, sonantaj taleroj. pogrande, popece, pometre, malprofite, telkele, aukcie (per plidono), je minimuma, fiksa, modera prezo. Por tiu prezo la vesto ne estas kara (estas ĉipa). Por vendisto mensogo estas necesa apogo. Proponi tre avantaĝajn, definitivajn, firmajn prezojn. prostitui. Pulbazaro. Reĝimo de libera konkurenco. Reklami, tamburi, tamtami, distrumpeti. Rigardi kaj aspiri ne signifas akiri. Saldo. Ŝakri. Tiu drapo kostas po dek frankojn por metro. Tiu magazeno afiŝas grandrabatan vendon. Trabutiki. Tro pipritaj, salitaj prezoj. Trovi la kason malplena. Vendado de artikio estas facila, malfacila, delikata, profitdona. Vendi cigarojn po skatolo. Vendi ĉapelon por (kontraŭ) 10 frankoj. Vendi ĉion por plej bagatelaj prezoj. Vendi ion por iom da neniom. Vendi rabate. Vojaĝa, migra komizo.
    aĉeti. afero. doni. financo. havi. kvalito. labori. merkato. pagi.

    Iel rilatitaj:

    administrx aferx afidavitx agenturx agentx akcix akirx akreditivx akreditx aktuarix alonĝx artiklx aĉetx aĝiotx bankrotx bazarx bienx bilancx bojkotx borsx debetx donx financx frankx havx importx karx kiom kostx kvalitx laborx magazenx mendx mensogx merkatx minimumx necesx negocx neniom ofertx pagx praktikx prezentx prezx proponx proprx reklamx serĉx signifx skatolx sufiĉx sumx varx vendx verx vinx ŝanĝx