striko

*strik/o


Interkonsentita ĉesigo de laboro, celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajruloj: en la striko la proletaro asertas sian ekziston; estas la komuna politiko de ĉiaj diktaturoj malpermesi la strikojn; striko de la ministoj, de la fervojoj; striko, kiu daŭris kvar semajnojn (Z); nesindikata (sovaĝa) striko; loktena striko (dum kiu la laboristoj restadas sur la laborlokoj); lanteca striko (dum kiu ili laboras kun plej granda malrapideco, aplikante ĉiujn detalajn preskribojn); surpriza striko (sen averto al la publiko, pp ŝtataj servoj); (analoge) la aŭtoro rakontas pri la striko, kiun dum la rusa-japana milito faris la gimnazianoj en [...] Polujo (Z). [VIDU] strikposteno, strikrajto, strikrompanto, favulo.
  • striki (ntr)
    Fari strikon: ĉar nia poŝto strikis tutan monaton (Z).
  • strikestraro
    Aro de la gvidantoj de striko, ordinare elektitaj de siaj kamaradoj.
  • malsatstriko
    Formo de protesto, ĉe personoj, kiuj ne povas alie protesti, per rifuzo nutri sin: la malsatstriko estis ofte uzata de militrezistantoj.
  • mastrostriko
    Lokaŭto.
  • sidostriko
    Loktena striko.

    strikx


    Iel rilatitaj:

    bojkotx laborx rajtx satx tenx