trakti

*trakt/i (tr)

  1. Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero, por finveni al interkonsento: trakti kun la venkinto pri la paco (B); trakti negocon kun iu; mi scias ja, ke kun virin'mi traktas (Z); trakti kun ia ekstera institucio pri reformoj la L.K. ne havas la rajton (Z); se la L.K. decidos ke ni devas trakti kun la Delegacio [...] (Z); li estis sendita, por trakti pri la aĉeto (Z).
  1. Tia aŭ alimaniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io: ĉu riĉeco Jonas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas? (Z); alie la mondo traktus ŝin pli severe (Z); trakti iun kiel krimulon; la kongreson mi ĉiam traktas ne kiel diskutantan kaj decidantan, sed nur kiel donantan sian sankcion (Z); ili montras per tio, kiel malserioze ili traktas la aferon (Z); trakti la E-ismon kiel ideon (Z); trakti serioze sian taskon (Z); hom', kial traktas tiel vi la arton? (K).
    preni, konsideri, rilati.
  1. Metode esplori, disvolvi kaj klarigi temon: tiun problemon oni povas trakti en diversaj manieroj; Z. traktis la psikologian flankon de la antisemitismo, sed ne ĝian sociologian aspekton; estis tro longe trakti ĉi tie tian aferon, mi sendos mian opinion pri la traktotaj punktoj (Z); (analoge) la teatraĵo traktis pri du geamantoj (Z); la verko traktas precipe pri pedagogio.
  1. Modifi per fizika aŭ psika rimedo: [MEDICINO] trakti malsanulon per antibiotikoj; la psikiatro traktis la pacienton per hipnota metodo; [TEKNIKOJ] oni povas solvi la substancon, traktante ĝin per acido; trakti metalon per varmigado, martelado.
  • trakt (ad)o
    Ago, vortoj de iu, kiu traktas:
    1. ĉia traktado kun la Delegacio estas nun ne ebla (Z);
    1. ni ne povis elteni tian traktadon de la flanko de tiaj malkleruloj;
    1. la traktado de la unua problemo estas tre supraĵa kaj maldetala;
    1. traktado de iaj formoj de frenezo per kemiaj produktoj.
  • traktadi
    Daŭre aŭ ripete trakti:
    1. la plej bona estos, ke vi ĉesos traktadi kun la firmo (Z);
    1. ili nin ĉiujn traktadis kiel senvalorajn bestojn (Z); ili traktadis ĝin kiel sian propran infanon (Z).
  • traktaĵo
    Verko, en kiu oni traktas demandon: la traktaĵoj de Z. pri homaranismo.
  • ektrakti
    Komenci traktadon kun kontraŭa partio, anaro, armeo ks.
  • intertrakti (ntr)
    Trakti inter pluraj personoj aŭ partioj: nu, ni reciproke intertraktu! (Z); ili postulos de ni tian saman intertraktadon (Z).
  • pritrakti
    Trakti 3: la temo estis jam plurfoje pritraktita.
  • datentraktilo
    [KOMPUTIKO] Procesoro.

    trakti

    REVO: [trakti]
    antaŭtraktado.antaŭtraktilo.Brutale trakti iun.datumtraktado, datumprilaboro.datumtraktilo.diskuti.interkonsento.klarigi.kondiĉo.Lasi la pordon malfermita por nova traktaĵo.mistrakti iun.modifi.posttraktado.posttraktilo.proceso.procesoro.traktato.traktebla.trakti kun iu.traktilo.traktoro.
    agrikulturo. atenta. fiziko. komputi. labori. libro. matematiko. medicino. negoco. notario. opinii. pensi. politiko. pruvi. sociologio. socio. tekniko.

    Iel rilatitaj:

    aferx agrikulturx agx atentx bonx facilx fizikx komputx kondiĉx laborx librx matematikx medicinx negocx notarix opinix pensx politikx post pruvx sociologix socix teknikx