socio

soci/o (3)

  1. [SOCIOLOGIO] Reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj k.a.: floranta socio (B); ĉia socio postulas leĝojn; feŭda, kapitalisma socio; tiaj homoj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio (Z).
    popolo, nacio.
  1. Kuniĝo de samspecaj bestoj, vivantaj sur la sama difinita teritorio kaj havantaj inter si regulajn rilatojn: socio de abeloj, formikoj, kastoroj, ĉimpanzoj.
  • socia
    1. Koncernanta la socion: la socia vivo (Z); la sociaj sciencoj; la nuntempa socia stato (Z); la granda pesto, kiel ĉiu alia socia malfeliĉo [...] (Z); alia socia sfero (Z); la socia demando; la 'socia kontrakto' de la filozofoj de la 18a jc; kion ili atingas en la vivo kaj en la socia graveco (Z).
    1. Vivanta en socio: homo, same kiel abelo aŭ termito, estas socia animalo.
    1. = sociala.
  • sociano
    Membro de socio.
  • sociigo
    [SOCIOLOGIO] Socia procezo, dum kiu novnaskita infano iĝas membro de iu komunumo pere de internigo de sociaj normoj kaj formado de sentoj pri 'mi' kaj 'ni'.
  • sociologo (3)
    Specialisto pri sociologio.
  • sociologio
    Scienco, esploranta la fenomenojn kaj leĝojn de kreado, evoluado kaj malaperigado de sociaj strukturoj (socio, nacio, laboro, proprieto, kulturo k.a.).
  • sociologia
    Rilata al la sociologio: sociologia leĝo.
  • fitosociologio
    Scienco pri la vegetaĵaj kunaĵoj, pli speciale asocioj.

    socio


    Niveli la klasojn sociajn. socia kapitalo.
    akcia societo. alta societo. Arbitracii konflikton socialan. Asociado de la ideoj. asocieca. asocio : grava aŭ granda grupo da homoj, kuniĝintaj por komuna celo (kutime kun estraro kaj regularo); kunligo de aferoj kun komunaj ecoj; (asocii: tiel kunligi aferojn) asocio. bando. barbaro. Burĝe politike kaj sociale konservativaj. burĝo : homo nek riĉa, nek malriĉa, nek potenca, nek seninflua (kiu ofte ne havas emon ŝanĝi la socion) burĝo. civila. civilizacio. civilizi. Ĉiun iniciativon pri socialaj leĝoj la konservativuloj kontraŭbatalis. etoso. federacio. feŭda. grupo. Heroo de la socialista laboro (laborbrigado). klaso. klubo. kulturo : ĉio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia ĉirkaŭaĵo kaj ŝanĝas ĝin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj; konstruado, metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj; plibeligo de la ĉirkaŭaĵo per bel-arto, teatraĵoj, literaturo, konstru-arto... La dunganto devas pagi la duonon de la sociala asekuro. ligo. mizero. Mutuala societo. privilegio. proleto. propagando. rondo. sekcio. sklavo. socia kontrakto, socialismo. sociala : rilata al la bonfarto de la ŝtatanoj; rilata al la komunaj ekonomiaj interesoj de la socio (kontraste al la politikaj interesoj) sociala. socialismo. societema. societo. socio : homoj kunvivantaj, kun komunaj normoj kaj divido de funkcioj; (bestoj:) kunvivanta aro kun funkcio-divido sociologio.
    alta. asocio. biologio. biologo. diplomato. financo. grupo. historio. homo. klaso. klubo. komisiono. lando. mastro. materialismo. mondo. moralo. nacio. opinii. organizo. politiko. popolo. publiko. reĝimo. sociologio. urbo.

    Iel rilatitaj:

    altx asekurx asocix biologix biologx civilizacix civilx devx diplomatx financx grupx historix homx industrix klasx klubx komisionx laborx landx lingvx mastrx materialx mondx moralx nacix opinix organizx organx politikx popolx publikx reĝimx servx sociologix traktx urbx