energio

*energi/o

  1. Forto de la karaktero, de la mensa aparato, direktata al celo k persista por ĝin atingi: de la momento, kiam Bourlet aniĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio (Z); ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo (Z); nova streĉiĝo de la momente falinta energio (Z); la vundito havis la energion releviĝi mem; la kreado de lingvo postulas grandegan energion (Z); la apero de Hamleto revekis ĉie novan energion (Z).
  1. [FIZIKO] Kapablo fari laboron; la energio estas difinita en teoria fiziko kiel la kvanto, kies konserviteco estas konsekvenco de nevarieco sub tempa movo; simb.: E aŭ U.
    laboro, povumo.
  • atomkerna energio
    Nuklea energio.
  • kineta energio
    Energio rilata al la moviĝo de masa korpo.
  • libera energio
    [FIZIKO] Termodinamika potencialo kun la dimensioj de energio: oni distingas inter la helmholca (F = U - TS) k la gibsa (G = U TS + pV) libera energio.
    entalpio.
  • nuklea energio
    Energio, liberiĝanta pro atoma fisio.
  • energia
    Posedanta, elmontranta energion: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn, por esprimi mian malaprobon (Z); energia dediĉo; energia k senlaca laborado (Z); ne sufiĉe energia policestro (Z); la unua k la plej energia pioniro (Z).
  • energie
    Kun energio: kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali (Z); E-istoj en Londono, laboru kuraĝe k energie! (Z).
  • energii (tr)
    Sentigi sian energion: potencaĵoj energias en li (N); Dio, kiu energias ĉion (N).
  • energiismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, kiu konsideras la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.
    materiismo, spiritualismo.
  • energibezona
    [BIOLOGIO] Konsumanta energion: energibezona transporto tra membrano.
  • energidona
    Donanta energion: energidona substanco, rememoro.
  • senenergia
    Ne havanta energion.
    mola, malforta, anemia.
  • atomenergio
    [KOMUNUZO] Nuklea energio.
  • sunenergio
    Energio, kiu devenas de la suno k estas utiligata por la produktado de biomaso, elektro ks.
  • ventenergio
    Energio, kiu devenas de la vento.

    energio

    REVO: [energio]
    Esti bolanta de energio.
    Agu decide, energie.atomenergio.drasta.elektroenergio.energiismo.forto.Havi medolon en,la ostoj (esti energia).julo.kineta energio.malenergia.materio : ĉio, el kio konsistas konkretaj aferoj (ne la objektoj aŭvivaĵoj mem) (ne energio; ne spirito).motoro : aparato por transigi ian energion en movon; (figure:) objektoaŭ persono, kiu instigas al progreso.nuklea energio.Veki dormantajn energiojn.
    boli. efiki. fiziko. forta. labori. povi.

    Iel rilatitaj:

    agx atomx bezonx bolx bonx centralx deprimx efikx ekologix elektrx fizikx fortx laborx penx povx varmx volx