ĉizi

*ĉiz/i (tr)

[ TEKNIKOJ] Tajli aŭ kavigi per ĉizilo ĉian malmolan materion: ĉizi ŝtonojn por enkadrigo k ĉizi lignon (X); ĉizi pecon el ferstango; ĉizi marmoron (por statuo); (analoge) sur la ŝtona plato estis ĉizita lia nomo; li elĉizigas en la roko loĝejon por si (X).
ĉarpenti, haki, skulpti, cizeli.
  • ĉizado
    Ago k profesio de tiu, kiu ĉizas.
  • ĉizilo
    ŝtala ilo, longa k plata, kun tranĉa bevelita ekstremaĵo, sur kiun oni frapas per martelo, por tranĉi, kavigi aŭ krudformi malmolan blokon, ferstangon ks: ŝtona ĉizilo de la malfrua paleolitiko; unu tranĉas la feron per ĉizilo (X); frida ĉizilo (por tranĉi ferpecon, oston ks).
  • ĉizileto
    Samspeca, pli malgranda ilo, speciale uzata de juvelistoj.
  • ĉizisto
    Metiisto, kiu uzas ĉizilon.
  • ĉirkaŭĉizi
    Doni per ĉizado la proksimuman formon de statuo.
  • bekĉizilo
    ĉizilo, pli dika ol larĝa.
  • gravurĉizilo
    Grifelo.
    ĉizi

    ĉizi


    Iel rilatitaj:

    TEKNIKOJ anaglifx artx bevelx grifelx kavx laborx tajlx tranĉx vizaĝx