terapio

terapi/o (Z) (1)


[MEDICINO] Difinita kuracrimedo: tri medikamenta terapio (potenciiga uzo de tri medikamentoj, pli speciale pp la tri ĉefaj antiaidosaj medikamentoj).
kuracado, traktado.
  • terapiisto
    Profesiulo, ĝenerale medicinisto, praktikanta unu aŭ plurajn terapiajn metodojn.
    kuracisto.
  • bioterapio
    Kuracado per biologiaj substancoj aŭ mikroboj.
  • aktinoterapio
    Terapio per aktinaj radiadoj.
  • aromoterapio
    Terapio per aromaj plantoj, pli speciale per ties esencoj.
  • elektroterapio
    Terapio per elektraj kurentoj.
  • fitoterapio
    Terapio per plantoj. SIN. plantoterapio.
  • fokusterapio
    Psika terapio, celanta klarigi kaj per tio kuraci specifan konflikton perturbo-generan en homo.
  • fototerapio
    Terapio per ordinara lumo (lumbano) aŭ per diversaj radioj de la spektro. SIN. lumterapio.
  • fizikoterapio
    Terapio per fizikaj faktoroj (akvo, aero, elektro, lumo, frido, varmo) kaj ankaŭ ripozo, masaĝo, trepidado, kuracgimnastiko ks, precipe por reeduki kaj rekapabligi pacienton, kiu estas handikapita pro akcidento, operacio aŭ malsano.
    reedukado.
  • fridoterapio
    Terapia uzo de la malvarmo kreita jen per frida duŝo aŭ bano, malseka envolviĝo, glacioveziko, jen per metila klorido, karbonacida neĝo k.a.
  • hipnototerapio
    Terapia uzo de hipnoto, ekz. por malpliigi dolorojn.
  • insulinoterapio
    Terapio per insulino.
  • kelatoterapio
    Terapia uzo de kelatigantoj kontraŭ pezmetalaj toksiĝoj.
  • kemiterapio
    Kuracado, pli speciale de kanceroj, per kemiaj substancoj.
  • kinezoterapio
    ĉiu kuracado per movoj aktivaj aŭ pasivaj.
  • kinezoterapiisto
    Fakulo pri kinezoterapio.
  • kolapsoterapio (ark.)
    Tuto de la terapiaj metodoj medicinaj aŭ kirurgiaj, kiuj ebligas al la pulmo cikatriĝi per platigo de ĝiaj kavernoj (pneŭmotorako, torakoplastio k.a.).
  • konvulsiterapio
    Traktado de diversaj psikozoj per konvulsiaj ŝokoj.
  • kortikoterapio, kortizonterapio
    Terapio per kortikosteroidoj (kortizono kaj parencaj hormonoj kaj iliaj derivaĵoj).
  • kuriterapio (ark.)
    Terapio per radiumo kaj artefaritaj radioelementoj.
  • laborterapio
    Metodo de rekapabligo de invalidoj per praktikado de man-metioj aŭ terapiartoj.
  • lumterapio
    Fototerapio.
  • mekanikoterapio
    [MEDICINO] Uzo de specialaj mekanikaj aparatoj por kuracocele movi la artikojn ktp.
  • moksoterapio
    Terapio per moksoj.
  • orkidoterapio
    Vd orkido.
  • ozonterapio
    Terapio per miksaĵo el oksigeno kaj ozono.
  • plantoterapio
    Fitoterapio.
  • psikoterapio
    Terapio per psikaj metodoj.
  • radiumterapio (ark.)
    Terapio per radiumo.
  • radioterapio
    Terapio per jonigaj radioj, i.a. per X-radioj.
  • seroterapio
    1. Terapio per sero aŭ per kompleta sango, prenita el resaniĝinto, por ŝirmi kontraŭ iuj infektaj malsanoj: antikokluŝa seroterapio de junaj infanoj.
    1. Simila terapio per antimikroba serumo.
  • sunterapio
    Terapio per la sunradioj.
  • termoterapio
    Varmoterapio.
  • varmoterapio
    [MEDICINO] Terapio per diversaj formoj de varmo. SIN. termoterapio.

    terapix


    Iel rilatitaj:

    bacilx gripx laborx