ŝmiri

*ŝmir/i (tr)

  1. Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aŭ algluiĝanta substanco: ŝmiri iun per oleo (Z), bulkon per butero, muron per mortero (Z); mi ŝmiros per veneno mian glavon (Z); (analoge) ŝmiri buteron sur pano (Z); (f) dolĉe ŝmiri al iu la lipojn (Z) (per belaj promesoj); ŝmiri ies manon (per subaĉeto).
  1. Faciligi glitadon de ilo, funkciadon de maŝino, surmetante grasan substancon: kiu bone ŝmiras (la radojn), bone veturas (Z) (ankaŭ f: doni grandan trinkmonon).
    lubriki.
  • ŝmira
    Havanta la ecojn de ŝmiraĵo: ŝmira substanco.
    oleeca.
  • ŝmir (ad)o
    Ago de tiu, kiu ŝmiras: ŝmiro de iu sur io per io; [KRISTANISMO] la lasta ŝmiro (sanktoleado).
  • ŝmir (aĵ)o
    Grasa substanco, per kiu oni ŝmiras: bona ŝmiro por la botoj; kuracisto laŭdis siajn miraklajn ŝmiraĵojn (Z); apenaŭ li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon [...] (Z); (f) la falsa ŝmiro kovros la makulon (Z).
    linimento, ungvento, pomado.
  • ŝmirilo
    Tiu parto de maŝino, kiu liveras ŝmiron al la moviĝantaj pecoj.
  • ŝmiristo
    1. Homo, kies metio estas ŝmiri maŝinojn.
    1. (f) Tre malbona pentristo.
  • belŝmiraĵo
    ĉiu el la diversaj substancoj, per kiuj oni (precipe virinoj) ŝmiras al si la vizaĝon, manojn ks, por purigi, delikatigi aŭ beligi la haŭton.
  • paperŝmiri (ntr)
    Skribi multajn, senvalorajn aŭ malicajn aferojn.
  • paperŝmiristo
    ĵurnalistaĉo, verkistaĉo: troviĝos plumknaristo, paperŝmiristo, kiu eĉ en komedion vin enmetos! (Z).

    ŝmiri


    Iel rilatitaj:

    aĉetx bakŝiŝx balzamx buterx cirx farbx laborx olex orx subaĉetx ŝux