atenta

Tenanta sian vidon, aŭdon k intelekton vigle turnataj al iu aŭ io: observi kun atentaj okuloj; atenta lernanto; estu atenta al la preĝo de via servanto (X); M. atente ĝin rigardis (Z).
  • atenti (tr)
  • Teni siajn vidon, aŭdon k intelekton fiksitaj al io: atentu la vorton k komprenu la vizion (X); li ne atentos ĉarmon de virinoj (X); la juna vidvino eĉ ne atentis lian ĉeestadon (Z); atentu min, ho mia popolo! (X); atentu la vojon, laŭ kiu vi iris (Z); (abs) ho Sinjoro, atentu k agu! (X); okulo ne atentas, dorso eksentas (Z) (la batojn).
  • Vigle uzi siajn sensojn k menson, por eviti ion: atentu, ke vi ne falu!
  • Rigardi ion kiel gravan: atenti konsilon, argumentojn (B).
    konsideri.
  • atento
    Mensa stato de tiu, kiu atentas: dediĉi sian atenton al io; ŝi direktis sian atenton al la du personoj (Z); ŝi ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la homo (Z); donante nenian atenton al la diversaj personaj deziroj k kapricoj (Z); mi rekomendas al via atento la paĝon 308 de la F.K. (Z); mi turnas vian atenton sur tion, ke [...] (Z); esti objekto de ies atento (Z); streĉita atento (Z); de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento (Z); infanaĵo inda nenian atenton (Z).
  • atentema
    Kutime, nature inklina al atento.
  • atentigi
    Turni ies atenton al io: iliaj disĉiploj atentigis ilin, ke estas jam tago (Z); pri tiu cirkonstanco mi insiste atentigas miajn legantojn (Z); mi k la infanoj estas kiel signoj k atentigiloj en Izrael (X).
  • malatenti
    Tute ne atenti: malatenti la riproĉojn, la kritikojn.
  • preteratenti
    Ne rimarki pro manko de atento: li preteratentis multajn erarojn en sia korektado.
  • priatenti
    Zorgi kun atento pri iu aŭ io: li havis neniun, kiu povas priatenti la malgrandan Kristinon (Z).
  • senatenta
    Ne atentanta: senatente kunpuŝigi kun iu.
    blinda.
    ²

    Esprimoj

    Atentu la vojon.
    Bori al si vojon per kubuto (Senatente kunpuŝiĝi kun iu).
    De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento (Z).
    Dediĉi sian atenton al io.
    Infanaĵo inda nenian atenton (inda je nenia atento).
    Lernanto atenta.
    Li ne atentas la ĉarmojn de virinoj.
    Li preteratentis multajn erarojn en sia korektado.
    Malatenti la riproĉojn.
    Mi turnas vian atenton sur tion.
    Ne atenti lian ploradon.
    Observi kun atentaj okuloj.
    Preteratenta akcidento.
    Teni la atenton de la publiko.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    atenta, atentema, atenti, atentigi, atento, malatenti, preteratenti, priatenti, senatenta

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    absorbiĝi en siaj pensoj
    akcidento
    altiri ies atenton
    atente rigardi
    averti
    aŭskulti
    dediĉi atenton
    detiri ies atenton
    direkti sian atenton
    distriĝi
    droni en
    ekzameni
    elpensado
    eltrovi
    elvoki
    enabismiĝi
    enprofundiĝi
    erari
    fantazii
    fiksi sian atrenton
    finti (deturni la atenton)
    frapi ies atenton
    he! hola! lo! nu! (por altiri ies atenton)
    ignori (ne atenti)
    imagi
    imago
    interesi (tenadi ies atenton)
    kapti ies atenton
    klara kapo
    kompreni
    koncentri sian atenton
    koncepto
    konfuza
    konsideri
    laborigi la cerbon
    maldormema
    mansigni (atentigi)
    mediti
    memorigilo
    mencii ion (flanke atentigi pri io)
    mense forvagi
    meriti atenton
    meti sian atenton sur ion
    miopa (atenta nur al detaloj)
    nebula
    neglekti (ne atenti)
    obsedi (kapti la atenton)
    observi
    pensema
    pensoplena
    perdi la kapon
    perdiĝi en nuboj
    prijuĝi
    pripensi
    pripensiga
    pripensita kaj pesita
    pripensite
    profunda
    prudento
    revadi
    revi
    rimarikgi (atentigi)
    ruĝlitera (por altiri atenton)
    senpripensa ago
    sin okupi (dediĉi sian atenton)
    sinki
    sonĝi
    spekulativi
    streĉi la atenton
    substreko
    sugesti
    temerara (malatenta la danĝeron)
    teni la atenton
    trompi ies atenton
    turni la atenton
    vagrevadi
    veki ies atenton
    vigli (esti atenta)
    zorgema (atentema)

    Ankaŭ vidu:

    filosofio. memori.

    Iel rilatitaj:

    abismx absorbx akcidentx avertx aŭdx aŭskultx bonx cerbx dediĉx direktx distrx dormx dronx ekzamenx erarx fantazix fiksx filosofx fintx forgesx frapx ignorx imagx inteligentx interesx juĝx kapablx kaptx klarx komprenx koncentrx konceptx konfuzx konsiderx konsilx kuriozx laborx meditx memorx mencix mensx meritx metx miopx montrx nebulx neglektx obsedx observx okupx opinix pensx perdx profundx prudentx punktx revx rigardx rimarkx ruĝx saĝx scix seriozx servx signx singardx sinkx sonĝx spekulativx strekx streĉx sugestx temerarx tenx tirx traktx trompx trovx turnx vekx verx viglx vokx zorgx