haki

*hak/i (tr)

  1. Frapi, por tranĉi per bato de akra ilo: haki arbon (Z), ŝtonon (Z), mortintan bovon; la amaso haku ilin per siaj glavoj! (X); la kruela Pirro, hakanta senkompate sian edzon (Z); ordonu, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon (X); de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo (X); vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo (Z) (li restas senreaga); nek por haki, nek por baki (Z) (neutiligeblaj); mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj (Z).
    buĉi, klabi, segi, faligi.

RIM. Plurloke Z. uzis 'haki' donante al ĝi kiel objektojn la ilon aŭ eĉ la rezulton: tigro, kiu hakas (enpremas) sian furiozan dentaron en homan karnon; glavo por haki (suferigi) brulan vundon al tiu vipero. Tiaj uzoj ne estas imitindaj.
  1. (f) Difekti aŭ detrui, kvazaŭ per batado de hakilo: hajlo hakis la grenojn.
  1. (f) Maldelikate distranĉi en apartajn, neligitajn pecojn: haki la vortojn; li diris per glacie malvarma, akre hakita tono (Z); hakata parolo (spasme interrompata); hakata stilo (tro mallongfraza, sen sufiĉa interligiteco).
  • hako
    Bato de hakilo aŭ io simila: unu hako kverkon ne faligas (Z); hako post hako estas la plej efika atako (Z) (oni atingas celon per ripetitaj penoj kaj provoj).
  • hakado
    Ago de hakanto: la hakado de konstruŝtonoj; hakado de ligno donas lignerojn (Z) (se oni volas ian rezulton, oni akceptu la sekvojn).
  • hakaĵo
    ĉio, kio estis hakita.
  • haketi
    Distranĉi en pecetojn: haketi viandon, cepojn, pajlon.
    mueli.
  • haketaĵo
    [KUIRARTO] Dispecigita manĝaĵo: vianda, legoma, rostita haketaĵo.
    hamburgero, pasteĉo, rijeto.
  • haketilo
    [KUIRARTO] Kuireja peza tranĉilo por haketi.
  • *hakilo
    Ilo por tranĉi, konsistanta el larĝa, peza klingo kun pli-malpli longa tenilo: hakilo de arbohakisto, de ĉarpentisto, de ŝtonhakisto; akrigi sian hakilon (X); hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo (Z) (la baro estas forta); la hakilo de la ekzekutisto; ne iras hakilo al kolo humila (Z); hakiltenilo, hakilvango, hakiltruo.
    adzo.
  • hakilego
    Tre granda hakilo.
  • hakileto
    Battranĉa ilo por distranĉi al pecetoj: hakileto por pajlo, por ricevi brullignon.
  • hakisto
    Arbohakisto.
  • hakfunkcio
    [KOMPUTIKO] Funkcio por kalkuli hakvalorojn.
  • haktabelo
    [KOMPUTIKO] Datenstrukturo, en kiu oni serĉas datenopon de pozicio, difinita per hakvaloro de ĝia konigilo.
  • hakvaloro
    [KOMPUTIKO] Valoro kalkulita el iu dateno, tiel ke ĝia distribuo estu laŭeble egala.
  • ĉirkaŭhaki
    Doni ĝustan formon per hakado: aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj (X); ĝi estis konstruata el ŝtonoj prete ĉirkaŭhakitaj (X), ĉirkaŭhaki statuon (prepare tajli), trabon.
  • dehaki
    Faligi per hakado: dehaki branĉon de arbo (Z); ne dehaku al mi la kapon! (Z); ili mortigis lin, dehakis lian kapon (X); dehaki kverkon; kiel domoj dehakitaj ili forbrulos (X); la kapo de Dagon kaj liaj manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo (X); miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj (Z) (de lacego).
  • dishaki
    Disigi, hakante: dishaku la vivantan infanon en du partojn! (X); ili prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin (X).
  • elhaki
    Elfaligi pecojn el kompaktaĵo, bloko ks per hakilo aŭ io simila: oni elhaku grandajn ŝtonojn (X); lando, el kies montoj oni elhakos kupron (Z); putoj elhakitaj en ŝtonoj (X); elhaki al si vojon tra virga arbaro.
  • forhaki
    Malaperigi per hakado: (f) forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael (X).
  • trahaki
    Elfari per hakado: trahaki truon en monto, tranĉeon en roko.
  • arbohakisto
    Metiisto, kiu defaligas arbojn per hakilo.
  • batalhakilo
    Speco de hakilo, pasintece uzata en bataloj.
  • manhakilo
    Malgranda hakilo, kiun oni povas teni per unu mano.
  • ŝtonhakisto
    Metiisto, kiu elhakas, ĉirkaŭhakas ŝtonojn: li havis okdek mil montajn ŝtonhakistojn (X).

    haki


    Iel rilatitaj:

    adzx arbx balbutx laborx lignx tabulx tranĉx ĝardenx