kosti

*kost/i (tr)

  1. Esti aĉetebla je difinita prezo: la vortareto [...] kostas por mil ekzempleroj ĉirkaŭ 18 rublojn (Z); la reklamo kostis pli ol mil dolarojn; kosti nenion, neniom; mi opinias, ke ĉevalo kostas pli ol bovino (Z); freŝa viando kostas multe (Z); pli kostas la sako, ol la tuta pako (Z); kiu kostas malmulte, kostas plej kare (Z); tiu ŝtofo kostas po dek markoj por metro.
  1. (f) Esti akirebla, atingebla nur per ia peno: kiu multe kostas, multe valoras (Z); senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon (Z); tiu fanfaronado kostis al li la vivon (Z); malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis jam tiom multe da malfacila laboro kaj oferoj (Z); la konfeso kostis al li multe (B); kostu, kiom ĝi kostos, mi prezentos mian projekton (Z).
  • *kosto
    1. Sumo necesa, por akiri ion: la kostoj de la konstruo (B); la kostoj de la eldonado estas la jenaj (Z); la nominala kosto de ĉiuj tiuj libroj estas 208,10 frankoj (Z); la koston de la poŝtmarkoj ktp la Grupo P. volu enskribi en mian kalkulon (Z); vojaĝkostoj; ŝarĝokostoj.
    1. Laboro, peno, ofero necesa, por atingi ion: ne valoras la faro la koston de l' preparo (Z); li volis fariĝi prezidanto je kia ajn kosto.
  • kosta
    Havanta koston: miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon (Z).
  • koste de
    Je la kosto de: koste de lia vivo.
  • malmultekosta
    Havanta malaltan prezon.
  • *multekosta
    Havanta altan koston: multekostaj ŝtonoj (Z) (gemoj); faskon da multekostaj sigeliloj (Z); multekosta libro (Z); multekoste ellaborita kesto (Z); la Morto donis ĉiujn multekostaĵojn po unu por ĉiu kanto (Z).
  • senkosta
    Postulanta nenian pagon: senkosta eniro al teatro.
  • sendokosto
    Monsumo, kiun kostas la sendo de sendaĵo per la poŝto. SIN. sendelspezoj.

    kosti


    Esprimoj

    Cent kvindek rublojn la frako kostas kaj en la bazaro, li ĝin forblovis por dudeko da rubloj.
    Freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno.
    Je kia ajn kosto.
    Kapkosta, mortmerita krimo.
    Kostu, kiom ĝi kostos, mi defendos mian projekton.
    Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn.
    La elektra hejtado estas multekosta.
    La vivtenaj kostoj plialtiĝis.
    Sendi librojn kun pagoŝarĝo; la akceptanto pagas la valoron de la sendaĵo plus, eventuale, la sendokostojn.
    Senkosta eniro al teatro.
    Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj.
    Tio kostis al li la vivon.
    Tiu drapo kostas po dek frankojn por metro.
    Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kosta,koste de,kosti,kosto,kostopago,malmultekosta,multekosta,sendokosto,senkosta,vivkosta indico

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akiri
    aĉeti
    elspezi
    financo
    kara (multekosta)
    komerci
    labori
    mono
    oferi
    pagi
    peni
    plikariĝi (plikostiĝi)
    prezo
    sumo
    valori
    vivkosta indico

    Ankaŭ vidu:

    alta.

    Iel rilatitaj:

    afrankx akirx altx asekurx aĉetx financx frankx indicx karx kiom komercx laborx meritx monx oferx orx pagx penx prezx spezx sumx valorx ĉipx ŝtofx