fleksi

*fleks/i (tr)

  1. Kurbigi ion sub premo aŭ kun peno: fleksi branĉon (B), ŝtallamenon; fleksi la branĉojn flanken (Z); fleksu arbon dum juneco (Z) (pf); fleksi la kolon, la dorson sub ŝarĝaĵo; ili fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn piedojn (Z); Francisko ne fleksas sin (riverencas) antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono (Z); (analoge) fleksita vojo (Z).
    kniki.
  1. Falde proksimigi unu al la alia du samartikajn anatomiajn elementojn: fleksi la brakon, la kruron, la fingron; (analoge) fleksi la genuojn (Z); (f.) genuojn homoj fleksas (humiligas sin) nur, se la rampad' profiton donas (Z). [VIDU] ekstensi.
  1. (f) Humilige cedigi: fleksi obstinan fieron (B); fleksi la venkiton sub peza jugo, sub severa leĝo; vian ribelemon mi fleksos; (f) fleksi la lingvon laŭ sia gusto.
    venki, obeigi.
  • fleksa
    Fleksebla: fleksaj vermoj (Z), brakoj (Z).
  • flekso
    1. Ago fleksi.
    1. (ark.) Fleksita parto de io: la rivero havas multe da fleksoj en diversaj lokoj (Z); li malaperis malantaŭ flekso de la muro (Z); la grandaj branĉoj per siaj kurbaĵoj kaj fleksoj [...] (Z); ŝia okulo sen malfacilo rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj (Z).
    1. [FIZIKO] Streĉo, kiu fleksas korpon: rezisto de trabo al flekso.
      kunpremo, tiro, tondo, tordo.
  • fleksado
    Agado de fleksanto: fleksado de la unga falango sur la mezan. [VIDU] fleksloko, fleksorezisto, fleksosago.
  • fleksanto
    [ANATOMIO] Muskolo, kiu servas por fleksi.
    ekstensanto.
  • *fleksebla
    Tia, ke ĝi povas esti fleksata: fleksebla talio de knabino; delikataj, flekseblaj paŝoj; (f) fleksebla karaktero.
    elasta, mola, supla, malrigida.
  • fleksiĝi
    1. Iĝi fleksita: pli bone fleksiĝi ol rompiĝi (Z); la branĉoj fleksiĝis sub la fruktoj (Z); la maljunulino fleksiĝis sub la peza branĉofasko; sep mil viroj, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal'; ŝi estis tiam maljuna kaj fleksiĝinta (Z); (f) volo ne povus fari ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksiĝu (fleksebliĝu) kiel delikataj kordoj (Z).
    1. (f) Cedi, submetiĝi, rezigni: fleksiĝi antaŭ la forto, al la destino (Z); fleksiĝantajn genuojn vi fortigis (X); li ne lacigos nek fleksiĝos, ĝis li starigos justecon (X); E. kreskis regule, neniam fleksiĝante (dekliniĝante, misformiĝante) aŭ kripliĝante (Z).
  • fleksiĝo
    1. Movo, per kiu io fleksiĝas: la fleksiĝo de risorto.
    1. Formo de io fleksita: ĉe la fleksiĝo de la rivero; ĉiu arbo montris la belajn formojn kaj fleksiĝojn de siaj branĉoj (Z).
  • fleksiĝema
    Facile fleksiĝanta: nenia kordo, nenia risorto povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj (Z); fleksiĝema karaktero.
  • defleksiĝo
    [TEKNIKOJ] La eta kurbiĝo de trabo sub troa ŝarĝo.
  • elfleksita (ark.)
    Deformita per fleksiĝo: fari kanalon rekta kaj ne elfleksita, kiel ĉiuj riveroj naturaj (Z).
  • nefleksebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin fleksi: fleksu vin, genuoj neflekseblaj! (Z); paroli kun nefleksebla kolo (X); nefleksebla decido, karaktero.
  • retrofleksi
    Fleksadi en direkto kontraŭa al la normala: retrofleksi la dorson (kavigante la lumbon); retroflekso de la utero.
  • retrofleksa
    [LINGVOSCIENCO] (pp sono) ĉe kiu la langopinto retrofleksiĝas
    kakuminalo.
  • subfleksi
    1. Fleksi sub granda pezo aŭ premo.
    1. Subfaligi, konsterni.
  • subfleksiĝo
    1. = kniko.
    1. [GEOLOGIO] Nivelŝanĝiĝo (ofte kun maldikiĝo kaj streĉiĝo) pro troa ŝarĝo aŭ streĉo premanta sur tavolaro.
  • subfleksaĵo
    [GEOLOGIO] Rezulto de subfleksiĝo.
  • subfleksiteco (Z)
    Deprimiteco, senkuraĝiĝo.
  • transfleksejo
    [MATEMATIKO] Punkto de kurbo, kie la signumo de la kurbeco ŝanĝiĝas.
  • genufleksi
    Fleksi sian korpon ĉe la genuoj: antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo (X).

    fleksx


    Iel rilatitaj:

    cedx ferx formx laborx lokx molx