mono
*mon/o
Pagilo aŭ (ss) difinita kvanto tiu pagilo, uzata kiel interŝanĝilo en aĉeto kaj vendo, kaj kiu povas esti:
a) metalmono: Abraham pesis al Efron la monon, 400 siklojn da arĝento (X);
b) fidata mono: mono havata estas pli grava ol havita (Z); bezoni (Z), prunti (Z), elspezi (Z), ricevi (Z) monon; tio kostis ankaŭ monon (Z); nian akvon ni trinkas pro mono (X); por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo (Z); (f) tio estas ja solida mono! monbileto, monfalsisto, monfarejo, monherbo, monkesto, monkrizo, monpapero, monpaperujo, monpareco, monsako, monsistemo, monunuo;
c) ĉiu ajn pagilo, ekvivalenta kun fidata mono: havi multan monon sur bankokonto.
- fidata mono
Pagilo, kies propra materia valoro estas nula aŭ multe pli malalta ol la nominala, sed kiu estas akceptata pro fido de la publiko (stampitaj metaldisketoj aŭ surpresitaj paperfolioj kun difinita valoro, t.e. papermono).
- mona
Rilata al mono: monaj aferoj, interesoj.
financa.
- *monero
ĉiu aparta peco de metalmono: ora, kupra monero; unu monero ne estas mono (Z); el lia mano ĉiu monero elglitas (Z); oni lin konas kiel malbonan (falsan) moneron (Z); ludi je fronto aŭ dorso de monero.
dolaro, eŭro, franko, marko, rublo, ŝilingo, cendo, centimo, pfenigo, kopeko, penco.
- monigi
Transformi en monon: monigi ĉekon; por la monigo de miaj signoj de poŝto mi vin dankas (Z).
- *monujo
Poŝsaketo por moneroj: vidi la fundon de sia monujo (Z) (ĝi estas malplena).
- mondona (Z)
Tia, ke el ĝi oni povas tiri profiton: mondona ofico, entrepreno.
- monsistemo (Z)
Jura statuto, difinanta la valoron de la monunuo rilate al oro aŭ al fremdlanda mono, la reĝimon de la emisio kaj la kondiĉojn de konvertebleco.
titro.
- senmona
Tute malriĉa: post la krizo li restis senmona; tiu publikigado lin vere senmonigis.
- groŝmono
Moneroj, havantaj malmultan valoron.
- judasmon (er)o
Lunario.
- kasmono
[KOMERCO] La kvanto de mono, entenata en la kaso de butiko ks: ŝteli la kasmonon; kalkuli la kasmonon en la fino de la tago.
- ludmono
La mono, kiun oni riskas en ludo.
- metalmono
Mono en formo de moneroj metalaj (oro, arĝento, kupro k.a.).
- papermono (Z)
Mono en formo de biletoj: la leĝo trudas la akceptadon de la papermono kiel pagilo.
- poŝmono
Malgranda monsumo, por la ordinaraj malgravaj elspezoj: bela poŝmono, mia patro! (Z).
- punmono (Z)
Mono, kiun kondamnito devas pagi, kiel punon.
- ŝmirmono
Mono, per kiu oni subaĉetas iun.
- ŝparmonujo
Skatolo, eventuale en formo de besto ks, en kiun la infanoj metas la ŝparatajn monerojn, por disponi poste pli grandan sumon: la ŝparmonujo, kiu estis el argilo kaj havis la formon de porko (Z).
- trinkmono
Donaco de kelkaj moneroj al kelnero aŭ servisto.
gratifiko.
mono/
- [KEMIO] Prefikso , montranta, ke substanco estas karakterizata de, aŭ konsistas el, nur unu atomo, funkcio, molekulo: monoklor-benzeno, monooksido, monomero, monosakarido.
di/, oligo/, poli/, met/.
- = unu/: monokotiledono (= unukotiledono); [FINANCO] metalismo (unumetalismo).
Esprimoj
Adori la oran bovidon (= monon).
Akcepti ion kiel kontantan monon,
El lia mano iu monero elglitas,
El lia mano ĉiu mono elglitas.
Elspezi sian monon por frivolaĵoj.
Fari el mono sian dion.
Li havas truon en la manplato (= malŝparema).
Mono feliĉon ne donas,
Mono havata estas pli grava ol mono havita.
Mono kuras al mono.
Mono odoron ne hava,
Mono sian devenon ne diras,
Monon bezoni, prunti, elspezi, ricevi.
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu.
Pagi per kontanta mono,
Promesi orajn montojn.
Redoni, returni la prunton.
Tempo estas mono,
Vidi la fundon de sia monujo.
Ĉu vi ne povas doni al mi prunte 300 eŭrojn?.
Ĵeti sian monon al la kloako.
Kelkaj kunmetaĵoj
mono, , (er)o, , , mono, ,mon(ero) ,mona, , , ,monero, , , ,monigi, , , , ,mono, , , , , , ,monujo,monunuo, , , , , ,senmona, , ,
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
valutoj
dolaro
eno
eŭro
franko
juano
pundo
rublo
zloto
metalo
arĝento
kupro
oro
konvertebla
metala
papera
riĉa
valida
aĉeti
bezoni
devaluti
elspezi
falsi
kosti
pagi
prunti
ricevi
valori
vendi
bileto
financo
gratifiko (trinkmono)
kurzo
sumo
titro
trezoro
Ankaŭ vidu:
aĉeti, feliĉo. labori metio riĉa
Bildvortaro
59-01 -16 : Moneroj
59-01 : kvardraĥmo (Ateno, 5a jarcento)
59-02 : strigo (simbolo de la deino Atena)
59-03 : ormonero de imperiestro Konstanteno la Granda
59-04 : brakteato* de imperiestro Frederiko Ruĝbarbulo
59-05 : luidoro de Ludoviko la XIV-a (Francujo, 18a jarcento)
59-06 : talero de Frederiko la Granda (Prusujo, 1765)
59-07 : talero de reĝo Karlo (Vurtenbergo, 1866)
59-08 : unu marko (Germana Regno, 1909)
59-09 : ducent markoj (Germana Regno, 1923)
59-10 : unu Germana Marko
59-11 : unu marko (Germana Demo- krata Respubliko, 1968-1990)
59-12 : unu krono (Danlando)
59-13 : unu zloto (Pollando)
59-14 : unu ŝekelo (Israelo)
59-15 : unu aŭstralia dolaro
59-16 : unu juano (Popola Respubliko ĉinio); unu ĉina dolaro
59-17 , 18 : monerstampaj matricoj
59-17 -21 : stampado de moneroj
59-17 : supra matrico
59-18 : malsupra matrico
59-19 : randstampilo (por ornami la randon)
59-20 : krudmonero (nestampita metaldisketo)
59-21 : stampilstablo
59-22 -24 : bankbiletoj (papermono, monbiletoj)
59-22 : dek markoj (Germana Regno, 1920)
59-23 : dek markoj (Germanio, 1945)
59-24 : cent Germanaj markoj (Germana Federacia Respubliko, 1990-2002)
Iel rilatitaj:
aferx
almozx
apanaĝx
apuntx
arĝentx
asignatx
asx
avarx
aversx
aĉetx
aĝix
bacx
bakŝiŝx
bankierx
bankx
bekx
bezonx
biletx
bizantx
bonhavx
borsx
bursx
darkemonx
deflacix
denarx
devalutx
dolarx
enx
eŭrx
falsx
feliĉx
financx
frankx
gratifikx
havx
impostx
juanx
konvertlx
kostx
kuprx
kurzx
laborx
ludx
materialx
metalx
metix
monunux
orx
pagx
paperx
plumx
poŝx
problemx
pruntx
pundx
ricevx
riĉx
rublx
sakx
spezx
subaĉetx
sumx
titrx
trezorx
trinkx
validx
valorx
valutx
vendx
zlotx
ĉervoncx
ĝenx
ŝanĝx
ŝrankx