utila

*util/a

  1. (io) Tia, ke ĝia uzo, efiko, rezulto estas aŭ povas esti profita: utila al iu, por iu aŭ io; utila ilo, libro, institucio, leĝo, konsilo; se mi scius, ke tio estus utila por la kongreso [...] (Z); tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen flankoj noblaj kaj utilaj (...j (Z); [FIZIKO] [TEKNIKOJ] efiko utila (laboro akirita el maŝino, ofte prezentata kiel procentaĵo de la uzata energio); [TRAFIKO] ŝarĝo utila de veturilo (tiu de la transporteblaj homoj aŭ varoj, kontraste kun la pezo de la veturilo mem).
  1. (iu) Tia, ke ties agado estas aŭ povas esti profita, helpa: eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi? (Z); multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero (Z).
    servi.
  • utile
    En utila maniero: ĉiu povas utile pripensi ĉi tiun maksimon; utile uzi la horojn; estus utile, se mia letero aperus en ia organo Pariza (Z).
  • utilo
    1. Io utila: pluvo en Aprila-por la tero utilo (Z); tiam Sofio enloĝiĝis en ilia domo kaj alportadis utilon (Z); alportis al li grandan utilon la fakto, ke li estis bona naĝisto (Z).
    1. Karakterizaĵo de io utila: fremda spesmilo estas sen utilo (Z); la utilo de tiu reformo estos tiel sensignifa (Z); en deklaracio de tia formo mi vidas nenian utilon (Z).
    1. Ies profito, avantaĝo: mi estas la Eternulo, kiu instruas vin por via utilo (X); ne bonega aranĝo por mia utilo (Z).
  • utili (al aŭ tr)
    Alporti utilon: senĉesaj admonoj tute ne utilas (B); ne ĉio utilas, kio brilas (Z); kiom utilos la riproĉoj? (B); ĝi neniel utilus al via filineto; tio ne utilos min (B); kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? (Z); idolo, kiu nenion utilas (X); kion utilus, se mi defendus viajn opiniojn? (B).
  • utilaĵo
    1. Objekto utila.
      uzaĵo.
    1. = ilprogramo.
      servoprogramo.
  • utileco
    Eco de io, iu utila: ĉiuj komprenas la utilecon de internacia lingvo, sed ne ĉiuj kredas je ĝia ebleco (B); la E-istoj ne komprenas la tulan utilecon de viaj agoj (Z); la utileco estos preskaŭ nula (Z); ĉion por ornamo, nenion por utileco; tio havas la utilecon montri novan flankon de la afero; pri la utileco de la malamikoj.
  • utiligi
    Uzi ion, ke ĝi estu utila, iĝu utila: la ŝipoj, utiligante la ventojn, iris en longa vico (B); la arto utiligi la manĝorestojn; li sciis utiligi eĉ la malvirtojn de siaj kolegoj.
    ekspluati.
  • utilismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, kiu rigardas la utilon kiel la principon de ĉiuj valoroj aŭ en la tereno de la scio aŭ en tiu de la agado.
    pragmatismo.
  • *malutila
    1. Tia, ke ĝia uzo, efiko, rezulto alportas aŭ povas alporti malbonon, difekton, malprofiton: malutila reformo, konsilo; tiu el miaj neologismoj, kiun la diskutado elmontrus kiel malutilan (Z); malutila spaco en vaporcilindro; ĝi estus por mi malutila per tio, ke [...] (Z); tiu solvo estus utila al neniu kaj malutila al multaj.
    1. Tia, ke ties agado estas aŭ povas esti danĝera, difektodona, malprofita: malutila birdo, vermo, herbo; malutilaj flatantoj.
  • malutilo
    1. Io malutila: alporti malutilon al la kongreso (Z); tio povus fari malutilon al la ovoj (Z); ĝi estos efika armilo kontraŭ la malutilo, kiun nun alportas la Delegacio (Z).
    1. Eco de io malutila: la malutilo de viaj proponoj estas baldaŭ aperonta; tion oni povas akcepti sen granda malutilo.
    1. Ies malprofito, perdo: kun malutilo al mi mem (Z); riĉeco konservata por la malutilo de ĝia propra mastro (Z).
  • neutila
    Senutila.
  • malutili
    Alporti malutilon: kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas (Z); ĝi povus malutili al la kongreso (Z); kion ĝi malutilas? mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj (Z).
    damaĝi, noci.
  • neutiligebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin utiligi: neutiligeblaj rompitaĵoj.
  • senutila
    1. Tia, ke ĝi donas nenian utilon: li forĵetis la moneron, kiel senutilan ŝtonon; tio estis vere senutila zorgo!; estos tute senutile relegi la protokolon.
    1. Tia, ke ties agado alportas nenian utilon: ni estas senutilaj servistoj (N); individuo senutila al la socio.
  • senutileco
    Eco de io, iu senutila: anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de mia lingvo [...] (Z); iuj rigardas la senutilecon kiel la kondiĉon de la beleco.
    vanteco.
  • medimalutilaĵo
    [EKOLOGIO] Medinocaĵo.

    utila


    Esprimoj:

    Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi?
    La utilo de tiu reformo estos tiel sensignifa (Z);
    En deklaracio de tia formo mi vidas nenian utilon (Z).
    Mi estas la Eternulo, kiu instruas vin por via utilo (X);
    Tiu solvo estus utila al neniu k malutila al multaj

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    malutila,  neutila, senutila, utiligi, utilismo, neutiligebla,medimalutilaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    utiligi, uzi.apliki.helpi.

    utila. taŭga. konvena.necesa.oportuna. 
    profito.avantaĝo.аfero.gajno.rezulto.sukceso.

    malutila, malhelpa, sentaŭga, ĝena,  aĉa, vana, vanta
    senutileco, fatraso. vanteco
    malutili, damaĝi,  ĝeni. noci, malbonigi,

    Eble rilatitaj:

    afer, bezon, bon, facil, help, insekt, interes, konven, labor, neces, propon, rezult, sukces, taŭg,

    Iel rilatitaj:

    abundx aferx agrablx avantaĝx bavurx bezonx bonx damaĝx facilx helpx insektx interesx konvenx laborx necesx proponx rezultx sukcesx taŭgx uzx