mezuri

*mezur/i (tr)

Taksi kaj difini la grandecon de io, komparante ĝin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo: li mezuris la larĝon de la enirejo, dek ulnojn (X); mezuri la rapidecon de ŝipo, la altecon de monto, la pezon de bovido, la distancon inter du arboj; (kun la nomo de la mezurotaĵo kiel objekto): kiu mezuris per sia mankavo la akvon? (X); li mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte (X); mezuri drapon (Z), kampon (Z); ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj? (Z); li ŝmiris la fundon de la mezurilo, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita (Z); (f) mezuri ies moralajn meritojn (Z); mezuri la sekvojn de elpaŝo; mezuri laŭ tio mian postulon (Z); mezuri laŭ sia metro (Z); ili estas neprudentaj, mezurante sin laŭ si mem (N).
  • mezuro
    1. Ago de tiu, kiu unu fojon mezuras: per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso (Z); via mezuro estas nur proksimuma; la mezuro de la vesto estis malzorge farita (B).
    1. Sistemo de grandoj, per kiuj oni mezuras: la mezuroj leĝaj; la mezuroj por likvoj, solidoj, surfacoj; liniaj mezuroj; internacia komisiono de pezoj kaj mezuroj; neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj [...] estas abomenaĵo (X); (f) la homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj.
    1. La kvanto, entenata en iu mezurilo: tri mezuroj da hordeo (X); doni al iu plenan mezuron; mezuro pro mezuro.
    1. Tuto de la dimensioj taksitaj per mezurado: la ŝuisto prenis mezuron por ŝia malgranda piedo (Z); mendante la robon, bv. doni viajn mezurojn; malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako (Z); ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pordego (X); kiu starigis ĝiajn (de la tero) mezurojn? (X); en granda mezuro; bildo en malgrandigita mezuro. [VIDU] skalo. [VIDU] mezurbendo, mezurflakono, mezurglaso, mezurrubando.
    1. (analoge) Aro da industriaj produktoj sammezuraj: en tiuspeca artiklo la grandaj mezuroj mankas.
    1. [MATEMATIKO] Funkcio sur familio de aroj, kiu mezuras ilian amplekson: la teorio pri mezuroj.
    1. (f) Difinita, limigita kvanto, amplekso, grado: tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro (Z); en ĉi tio [...] devas esti observata la deca mezuro (Z); labori laŭ la mezuro de siaj fortoj; laŭ mezuro de ebleco (Z); verko, skribita en bona E. antaŭ 25 jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun (Z); en certa mezuro; li laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj (Z); la mezuro de mia puno ankoraŭ ne pleniĝis (Z); en tia mezuro, ke [...] .
    1. (f) Modereco, reteniĝemo, mezurateco: memori pri mezuro en laboro kaj plezuro (Z); li ne scias mezuron (Z); petolado sen mezuro (Z).
    1. [BELETRO] Kvanto de silaboj aŭ de piedoj en unu verso.
    1. [MUZIKO] ĉiu el la egalaj daŭrpartoj, en kiuj estas dividita muzikpeco, kaj kiu iras de unu ĉefpulso aŭ de unu mezurostreko ĝis la proksima: dupulsa, tripulsa mezuro.
      takto, tempo.
    1. = Longo 3.
  • mezurado
    Serio de mezuroj; ago de tiu, kiu ripete, daŭre mezuras: la mezurado de la tempo; mezurado de tereno, de domsurfaco, de bieno.
  • mezuraĵo
    Detala priskribo de konstruaĵo, kun indiko de ĉiuj mezuroj.
  • mezurebla
    1. Tia, ke oni povas ĝin mezuri: la amaso de viaj scioj estas facile mezurebla.
    1. [MATEMATIKO] (pp aro, funkcio) Tia, ke oni povas ĝin mezuri; kiu apartenas al la argumentaro de donita mezuro: uzante la aksiomon pri elekto, oni povas konstrui nemezureblan funkcion.
  • mezuriĝi
    Esti mezurebla: tio mezuriĝas per futoj kaj coloj; (f) ne ĉiam per ago mezuriĝas la saĝo (Z).
  • mezurilo
    Objekto, per kiu oni mezuras: kiu metis en mezurilon la polvon de la tero? (X); faldebla, kunmetebla mezurilo de ĉarpentisto; (f) mezurilo por ni estos la principo, ke [...] (Z).
  • mezuristo
    Tiu, kiu faras la mezuraĵon de konstruaĵo.
  • *almezuri
    Preni ies mezurojn, por alĝustigi (veston) kaj laŭbezone korekti: almezuri veston al iu (Z); almezurita robo ( [VIDU] konfekcia); almezuritaj ŝuoj; salono de almezurado.
  • ĉirkaŭmezuro
    Mezuro de la ĉirkaŭo de io aŭ iu: ĉirkaŭmezuro de la talio, de la genuo, de cilindro.
  • dumezurila
    Uzanta laŭ la okazoj du malsamajn kriteriojn: tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj (Z).
  • laŭmezura
    Konforma al la mezuroj de iu: la galoŝoj estas por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo (Z); la ŝuoj montriĝis laŭmezuraj kaj estis aĉetitaj (Z).
    almezurita.
  • laŭmezure
    Kun mezuro: akvon trinku laŭmezure po sesono de hino (X).
  • laŭmezure, kiel...
    Proporcie, kiel...: laŭmezure, kiel vi pagos, vi estos honorata.
  • nekunmezureblaj = nekomunonaj.
  • nemezurebla
    Senmezura: la nemezurebla vojo de la suno ĝis ni (Z); la nemezurebla, belega maro (Z).
  • senmezura
    Eksterordinare granda: senmezura ĝojo (Z).
  • supermezura
    Troa, troviĝanta super la mezuro: ĉio supermezura estas terura (Z).
  • mikromezurilo
    [TEKNIKOJ] Instrumento por precize mezuri tre maldikajn objektojn per antaŭeniro de ŝraŭbo: okularia, objektiva mikromezurilo de mikroskopo.
  • angulmezuri
    [GEODEZIO] Mezuri angulojn en geodezio, ekz. per teodolito.
    biri, goniometri.
  • angulmezurilo
    [MATEMATIKO] Duonrondo el papero, metalo aŭ plasto, kies rando estas dividita en gradoj.
    angulilo.
  • brustomezuro
    ĉirkaŭmezuro de brusto.
  • egalmezura
    Prezentanta egalan, regulan ritmon: la egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano (Z); egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro (Z).
  • egalmezure
    Laŭ la sama mezuro: Li en la tempo kaj la eterneco distribuis ĉion egalmezure (Z); eĉ la plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egale inklina por plenumado de bonaj faroj (Z).
  • irmezurilo
    Ilo, por mezuri iritan vojon de veturilo aŭ piediranto.
  • okulmezure
    Tiom, kiom oni povas taksi per la sola okulo, sen mezuriloj: okulmezure tiu arbo estas 4-5 metrojn alta.
    nudokule.
  • grenmezuro (Z)
    Buselo.
  • koksomezuro
    ĉirkaŭmezuro de la plej granda perimetro de homa korpo sub la talio.
  • mammezuro = brustomezuro.
  • paŝmezuri
    Mezuri per la longo de siaj paŝoj: la pastro malrapide korton paŝmezuris (G).
  • plenmezure
    En plena mezuro: vi ĝuas plenmezure gastamecon (Z).
  • pugmezuro
    Koksomezuro: ĉiuj virinoj devus [...] havi ĝuste la saman mam- kaj pugmezuron (W).
  • talimezuro
    Mezuro de la homa korpo ĉe la talio.
  • termezuri
    Mezuri la surfacon de agro, herbejo ks: termezura stango (X); termezurado; termezuristo. [VIDU] geodezio, katastro.
  • staturmezurilo
    Aparato, uzata por mezuri la staturon de nuda homo.
  • ŝovmezurilo
    [TEKNIKOJ] Mezurilo, konsistanta el stango kaj du bekoj, el kiuj unu ŝovebla, kaj ebliganta precizan mezuron de dikoj kaj diametroj per komparo de du skaloj. SIN. ŝovkalibrilo.

    mezuri


    mezurunuoj.poento.grado.procento.metro.milimetro.centimetro.kilometro.mejlo.colo.futo.jardo.klafto.arŝino.spano.hektaro.gramo.kilogramo.tuno.funto.unco.kvintalo.litro.pindo.sekundo.minuto.horo.diurno.herco.molo.nutono.ĵulo.kalorio.rentgeno.volto.ampero.omo.vatto, ŭato.ĉevalpovo.bito.kilobajto.decibelo.

    Iel rilatitaj:

    -il aerometrx akrex alidadx arpentx arŝinx atmometrx barelx batometrx batx baŭdx bekerelx belx biometrix bolometrx buŝelx cent cicerx ciklometrx colx da du efx fingrx funtx glasx gradx gramx kandelx kilo- kulerx kvar kvin laborx limx litrx metrx mil miliardx milimetrx milionx minutx naŭ nulx ok plenx rapidx salonx sep ses tempx tri unu vestx