propra

*propr/a

  1. Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io: propra nomo; jen moro propra al la Angloj; E. estas propra apartenaĵo de neniu nacio; propra opinio ne estas leĝo por alia (Z); la propra valoro de homo (Z); [FINANCO] propra havo (akcia kapitalo kaj rezervoj).
  1. Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la prop.: korniko vundita propran voston timas (Z); ĉiu propran saĝon posedas (Z); en propra angulo, ĉiu estas fortulo (Z); en fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon (Z); marŝi sur propraj piedoj (ne rajdi aŭ veturi).
    sia.
  • RIM. 'propra' estas pleonasme uzata, por akcenti la posedajn pronom-adjektivojn: li falis en sian propran kaptilon (Z); personoj, kiuj ne scias alian lingvon, krom sia propra (Z); tio estas ja nia propra infano (Z); mi uzos liajn proprajn vortojn.
    mem.
  • propre
    1. En propra maniero: aparteni propre al iu.
    1. ĝustadire, proprasence: la utileco estas tiel videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonas paroli (Z); ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron super ĉiaj aliaj bestoj? (Z); ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras (Z).
  • propraĵo
    1. Aparta karakteriza trajto: la rido estas propraĵo de la homo.
    1. Proprietaĵo: la saĝulo portas kun si sian tutan propraĵon (B).
      posedaĵo.
  • propreco
    Eco, ekskluzive apartenanta al io: la proprecoj de la solidaj korpoj (B).
  • proprigi
    Fari ion propra al: li proprigis al si eĉ la ridindaĵojn de sia majstro.
    akapari.
  • proprulo
    Proprietulo: vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun vi ĝis nun havis en farmo (Z).
  • alproprigi
    Transigi posedaĵon de unu persono al alia.
  • malpropra
    Apartenanta al alia ol la subjekto: ne miksu vin en malproprajn aferojn (X), disputojn (X).
    fremda.
  • radikpropra
    [BOTANIKO] (pp arbo) Ne greftita, sed kreskanta el propraj radikoj.


    Agi por sia propra intereso. Brogito eĉ sur (malvarman) akvon blovas (korniko vundita propran voston timas). Ceesti per propra korpo, kun karno kaj ostoj. eksproprietigi. Fari ion je propra risko. Farmi je duono (donante al la proprietulo la duonon de ĉiu rikolto). Fidu propran okulon. Jurisprudenco pri aŭtora proprieto. Komerci je propra konto. Labori plu (= daŭrigi la laboron), per propraj fortoj, por malgranda salajro, laŭ la mezuro de siaj fortoj, por komuna utilo. Lerni el la propra damaĝo. Li estas la arkitekto de sia propra riĉeco. Neniu povas esti juĝisto en sia propra afero. Preni sian sorton en propraj manoj. Pri propra afero neniu juĝas libere. propra divizoro. propraĵo. propravole. proprietaĵo. proprieti. proprieto. proprietulo. proprumi. Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro kaj al Dio la propraĵon de Dio. Zorgi pri siaj propraj aferoj.
    afero. aŭtoro. bona. ec. havi. interesi. juro. justico. komerci. komuna. labori. lerni. matematiko. politiko. religio. riĉa. sociologio.

    Iel rilatitaj:

    -ec aferx akaparx alienx apartenx apartx aĉetx aŭtografx aŭtomatx aŭtonomx aŭtorx bonx estx havx inter interesx jurx justicx justx komercx komunx laborx lernx matematikx mezx nomx personx politikx posedx religix riĉx si sociologix