tani

*tan/i (tr)


Transformi felojn en ledon per taninoj aŭ aliaj kemiaĵoj: tani la felon de kuniklo, de cervo; blanke, ŝame tani; (f) tani al iu la haŭton (lin bati).
  • tanado
    Ago de iu, kiu tanas.
  • tanant (aĵ)o
    ĉiu tananta substanco: vegetaĵa tananto (SIN. tanino), aluno, salo de kromio k.a.
  • tanejo
    Laborejo, en kiu oni tanadas felojn.
  • tanilo
    Tananto.
  • tanino (1)
    Kn de diversaspecaj vegetaĵaj substancoj, abundaj i.a. en la ŝelo de kverko, kaŝtanarbo kaj sumako, kaj kiuj igas la felojn putr-imunaj. SIN. vegetaĵa tananto.
    gajlata acido.
  • tanisto
    Homo, kies metio estas tani.
  • tanacido (evi) = tanino.
  • gajlotanino
    [KEMIO] (kn) Hidrolizebla tanino, polimero de gajlata acido kaj de glukozo.

    tanx


    Iel rilatitaj:

    alnx haŭtx laborx