pezi

*pez/i (ntr)

  1. Fari, pro la altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton: la libro pezas duonon de kilogramo; ĉiu hajlero pezis pli ol 50 gramojn; kiom pezas tiuj valizoj?; mi volas pezi malpli.
  1. Sentigi al iu tian premon aŭ tiron: sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas (Z); tiuj vualoj pezas sur min; sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj (Z); tro pezis la katenoj por rapide iri.
  1. (f) Esti preme ĝena, laciga, sufoka: mia mano pezos sur iliaj ŝultroj!; pezas sur (la tero) dia krimeco (X); malĝojiga sorto pezas sur ili; ŝi provis forgesi la zorgojn, kiuj tiel pezis sur sia koro.
  1. (f) Havi gravecon, influon: estas homo, kies sola vorto pezas; tiu argumento multe pezis sur mia decido.
  • *pezo
    1. Forto rezultanta de la tera altiro, per kiu la korpoj pezas: fali sub la pezo de io; la pezo, kiun povas elteni ponto; malgranda pezo, sed granda prezo (Z); (f) la tondro, kiu kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! (Z).
    1. Mezuro de tiu forto rilate al konvencia unuo: kia estas la pezo de tiu valizo?; doni al iu plenan pezon (Z) (sen falsado); kuntara (malneta), sentara (neta) pezo. [VIDU] pezocentro, pezoforto.
    1. (f) Peniga suferiga efiko: kurbiĝi sub la pezo de la jaroj; ni portas la pezon de ilia potencado (B); senti la pezon de la ĉiutagaj bezonoj (Z); sub la pezo de liaj pekoj.
    1. (f) Grava influo: oni donas multe da pezo al tiuj frazoj de la komunikajo; li havas multe da pezo en la registaraj konsiliĝoj; ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? (Z).
    1. [TIPOGRAFIO] Proporcio inter la larĝo de la plej dikaj strekoj kaj la larĝo de la blanka interspaco ene de signo: tipara pezo.
      grasa, graseta, kontrasto.
  • specifa pezo
    [FIZIKO] Pezo de volumena unuo de homogena substanco.
  • peza
    1. Havanta ian pezon: aero estas peza.
    1. Havanta grandan pezon: peza ŝtono, ŝarĝo, pakaĵo; ŝuoj pezaj kiel plumbo; pezaj radoj krakis obtuze (Z); du pezaj larmoj defluis sur liaj vangoj (Z); pezaj kanonoj, tankoj; (analoge) peza artilerio, kavalerio; pezaj trupoj, bombaviadiloj; [KEMIO] peza akvo (oksido de deŭterio D2O); peza oleo (mazuto); (f) ŝi apogis sur la genuoj la videble tre pezan kapeton (Z).
    1. Tia, ke ĝi falas aŭ frapas kun granda forto: la maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon (Z); peza maro, ŝtormo; (f) peza bato de la sorto (Z); peza kolero (X).
    1. Malfacile eltenebla de la stomako: peza manĝaĵo, vivo (kun alkohola enhavo supera al 14 %); (f) pezaj frazoj (Z); pezaj ŝercoj.
    1. Donanta impreson de premeco, sufokeco: malluma, peza plafono (Z); peza ĉielo, atmosfero, vetero; peza, longa dormo (Z).
    1. Peniga, malfacile elportebla: vi sentigis al via popolo pezan sorton (X); via patro faris nian juĝon tro peza (X); tio faris mian vivon terure peza; pezaj zorgoj; peza tasko; pezaj kondiĉoj; Dio pardonu al mi mian pezan pekon! (Z).
  • peze
    En peza maniero: se mi ŝarĝas vin tro peze, diru! (K); estas peze ĝin porti! (Z); tio peze kuŝas sur mia konscienco (Z).
  • pezaĵo
    Objekto peza, ordinare uzata por difinita celo: la pezaĵoj de horloĝo.
  • pezeco
    Eco de io peza: la pezeco de ŝarĝo, de malbone bakita pano; pezeco de stomako; iliaj kapoj [...] leviĝadis kun videbla pezeco (Z).
  • pezigi
    Fari ion peza: la pluvego pezigis la velojn; (f) via patro tro pezigis nian juĝon (X); tiu ĉi sciigo pezigos la korojn (Z); tro da adjektivaj pezigas la frazon.
  • *pezilo
    Metalmaso, servanta kiel pezunuo: pezilo de du kilogramaj; uzi falsajn (neegalajn (X)) pezilojn; kontrolisto de la peziloj kaj mezuriloj; la pezilaro de pesilo.
  • kontraŭpezo
    1. Maso, kies pezo kompensas aŭ ekvilibras parte aŭ tute unu forton: lifto kun kontraŭpezo; (analoge) radiofonia kontraŭpezo (grupo de konduktodratoj, izolitaj de tero, konektitaj al antena sistemo kaj uzataj anst. senpera terkonekto).
    1. (f) Io, kio tute aŭ parte kompensas alion: oni kreis du konsulojn, por ke ĉiu estu la kontraŭpezo de la alia.
  • laŭpeze
    Kalkulante la pezon: uzi sian manĝaĵon laŭpeze (Z); oni manĝos panon laŭpeze (porciume) kaj en zorgoj (X).
  • malpeza
    1. Havanta malgrandan pezon: malpeza sako, ŝarĝo; oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero (Z); malpeza, kiel plumo; sur malpeza nubo (X); malpezaj armiloj; (analoge) malpeza artilerio, kavalerio; malpeza ponteto, balkono (el malpezaj materialoj).
    1. Facile digestebla: fari malpezan vespermanĝon; malpeza biero, vino (kun malgrandaj procentoj de alkoholo), nutraĵo.
    1. Tia, ke oni facile ĝin elportas: malpeza tasko, devo; malpeza puno, kulpo; mia juĝo estas facila kaj mia ŝarĝo estas malpeza (N).
      delikata, facila, leĝera.
  • malpeze
    En malpeza maniero: esti nur malpeze ŝarĝita; ŝi malpeze paŝis sur la herbejo; vesti sin malpeze.
  • malpezigi
    Fari ion malpeza: (f) larmoj, kiuj malpezigas la koron (Z).
    kvietigi.
  • multepeza
    Tre peza: Laerto (pesanta rapiron en la mano) Tro multepeza, mi alian volas (Z); ŝi deĵetus la multepezan kronon (Z); (f) la multepezecon de la lingvo mi alskribis al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas (Z).
  • plipezo
    Pezo super la normala aŭ preskribita: doni malgrandan plipezon, por plaĉi al la klientoj; via pakaĵo havas plipezon de tri kilogramoj.
  • superpezi (tr)
    Havi pli grandan gravecon aŭ influon: ĉu la 'kontraŭ' ne superpezas la 'por'? (Z); la superpezo de la grandaj potencoj en la internaciaj kunvenoj.
  • atompezo (evi) = atommaso.
  • egalpezo
    Ekvilibro (precipe f): tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj opinioj, perdis la egalpezon (Z); reordigi la egalpezon de la havoj (Z).
  • egalpezi (tr)
    Egali per sia pezo: (via) turmentego ne egalpezus tiujn larmojn (Z).
  • grampezo
    [FIZIKO] (ark.) Mezurunuo de la fizika grando, forto aŭ pezo: ĝi estas la forto, per kiu la maso de unu gramo estas tirata sur determinita loko de Tero.
    neŭtono.
  • kargopezo
    [ŜIPOJ] La pezo de kargo, kiun ŝipo kapablas porti.
  • muŝpeza
    (pp boksisto) Pezanta ĝis 52,8 kg.
  • nazopezeco
    [AVIADO] La emo de aviadilo direkti aŭ sian nazon (antaŭan parton) malsupren aŭ sian voston (malantaŭan parton) supren dum flugado pro malĝusta ŝarĝo.
  • plumpeza
    (pp boksisto) Pezanta ĝis 58,1 kg.


    Fari ies vivon peza. La forto agas sur la pezcentron. La internacia "buroo" pri peziloj kaj mezuroj. Larmoj grandaj, pezaj, varmegaj. Lia koro mildiĝas, malpeziĝas, senŝarĝiĝas, moliĝas, krevas, fendiĝas, jubilas, tremas, sangas, flamas, ardas, kunpremiĝas. Lia opinio ne multe pezas en la pesilo. Loĝantaro ŝarĝita, elsuĉita, sufokata per (de) pezaj impostoj. Marŝi sur la pinto de la piedoj, kun peza paŝado, kun plumbaj paŝoj. Mi volas pezi malpli. Pagi pezan imposton. Palpebroj pli kaj pli pezas. Plori nevidate per sangaj, pezaj larmoj. Ŝarĝo peza sed honoriga.
    Akvo peza. altiro. aluminio : arĝentkolora malpeza metalo (Al). amboso : peza metala bloko, subaĵo por batado ĉe forĝisto. Artilerio : malpeza ("leĝera"), peza, longtrafa, kontraŭaviadila, atoma, surŝipa, fortikaĵa, montara, surrela, sieĝa. Artilerio peza, longtrafa. Atmosfero : estas egaia al pezo de cilindra kolono el hidrargo, kun alto de 76 cm kaj, bazo de 1 cm. balasto. bloko : peza peco da materialo, ofte kun pli-malpli ebenaj surfacoj, uzata por konstrui aŭ kiel firma subaĵo por iuj laboroj (hakbloko, tranĉbloko.); pluraj partoj de aparato, ligitaj tiel, ke oni ne povas disigi ilin; aro da domoj inter kvar stratoj; aro da paperfolioj, tiel ligitaj, ke eblas forŝiri unu folion post alia (skribbloko, kalendarobloko.); peza peco da materialo uzata por senmovigi ion aŭ por bari al- aŭ tra-iron (bloki: firme senmovigi; firme bari). delikata. doloro. Dormo profunda, peza, eterna. ekvilibri. ekvilibro. Estu la tero malpeza, "leĝera" por li. facila. Fari ies vivon peza. fleksi. forto. funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duona kilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj. gramo : 0,001 kilogramo [mezuro por maso kaj pezo]. grano. grava. gravito. gravitocentro, pezocentro. haltero. karato. kilogramo : 1000 gramoj [mezuro por maso kaj pezo]. klinita sub la pezo de la jaroj. kokoso : hara frukto kun ligneca ŝelo, peza kaj granda, pli malpli globforma, en kiu estas blanka karno kaj kavaĵo kun dolĉa suko (el la haroj oni faras matojn, el la karno prenas oleon.) de kokoso-palmo (Cocos nucifera). kompensmaso, kontraŭpezo, kontraŭmaso. Koron fendi, malpezigi, malŝarĝi. krizo atakis la pezan industrion. kurbigi. kurbiĝi. kvietigi. kvintalo. La forto agas sur la pezcentron. La internacia "buroo" pri peziloj kaj mezuroj. lacegiga. lanugo : tre delikataj, molaj, malpezaj plumoj sub la eksteraj plumoj de birdo; molaj haroj sur homa vango. Larmoj grandaj, pezaj, varmegaj. leĝera. Lia opinio ne multe pezas en la pesilo. litro : 1000 mililitroj [mezuro por enhavo] (unu litro da akvo pezas unu kilogramon). Loĝantaro ŝarĝita, elsuĉita, sufokata per (de) pezaj impostoj. mal'peza, leĝera. malfacila. malgracia. mallerta. martelo : iu frapilo aŭ batilo: peza ferpeco kun ligna tenilo. maso : nedifinita materia tutaĵo da io; (science:) la kiomo de materio, mezurata laŭ (kilo)gramoj (la sama maso sur Tero estas pli peza ol sur Luno). Mezuri la larĝon, la rapidecon, la pezon de. mezuro. Mi volas pezi malpli. Pagi pezan imposton. Palpebroj pli kaj pli pezas. pendolo : (longa) pezaĵo, pendanta je fiksa punkto kaj balanciĝanta (svingiĝanta) tien kaj reen laŭ egalaj temperoj; pendoli: svingiĝi kiel pendolo. peniga. pesi : mezuri, kiom peza io estas (per pesilo). peza : (science:) (forte) altirata de Tero aŭ de la planedo, kie oni troviĝas (mezurate per nutonoj); (praktike, sur Tero:) (kun granda) mezuro laŭ gramoj aŭ kilogramoj ("pezo" = "maso mezurata per pesado"). peza akvo. peza laboro. pezilo. pezocentra koordinato. pezocentro. Plori nevidate per sangaj, pezaj larmoj. plumbo : griza, mola, peza metalo (Pb). plumo. plumpezulo (boksisto). portebla. porti : subteni pezan objekton (por ke ĝi ne malleviĝu); teni kaj movi al alia loko; havi kun si aŭ sur si. premo. Socialigi la grandajn ŝtalfabrikojn (krizo atakis la pezan industrion). substanco : speco de materio, rigardata laŭ ĝiaj ecoj (peza, kolora, knedebla, brulema. substanco). ŝarĝo : tio (peza), kion iu/io portas; ŝarĝi: meti pezajn portotajn aferojn sur iun/ion aŭ en ion. Ŝarĝo peza sed honoriga. ŝarĝo. ŝarĝoseli. ŝerco peza, triviala, maldelikata, malkonvena, pikanta, ofenda ŝtipo : mallonga, dika, peza peco da ligno. teda. treni : tiri post si (kun malfacilo) pezan objekton; (treni sin: malfacile iri); trenŝipo: ŝipo por treni aliajn ŝipojn. tuno. unco. Vesti sin varme, malpeze.
    dimensio. fiziko. forta. grava. influi. larĝa. longa. pesi plumo. porti. profunda. solida.

    Iel rilatitaj:

    aerogramx akvx balastx bierx da dimensix ekvilibrx fizikx fortx funtx grandx gravx horloĝx influx korx laborx larĝx longx manĝx muŝx neĝx pensx pesx plumx portx profundx solidx triangulx ŝarĝx ŝtofx