plekti

*plekt/i (tr)

  1. Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin: plekti harojn, ŝnurojn; pajlon; ŝi plektis la verdan linon (Z); (f) via lango plektas falsaĵon (X).
  1. Elfari objekton, multfoje krucigante fadenojn, ŝnurojn ks unu kun la alia: ni plektas al vi florkronon el asperuloj (Z); ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj (Z); el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton (Z); lino, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn (Z); (f) fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte ravas la imagon de infanoj (Z).
    ŝpini, triki.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Kombini plurajn signalojn, por sendi ilin per unu komunika kanalo: frekvenca plektado; tempa plektado; kunplekti signalojn.
  • plekto
    Ago plekti kaj ties rezulto: ĝi konsistas el plekto da ŝnuroj.
  • plektado
    Agado de tiu, kiu plektas.
  • plektaĵo
    Objekto farita el plektitaj fadenoj aŭ vergetoj: pajla plektaĵo de seĝo; metalfadena plektaĵo de la kaĝo (Z); (f) tiuj ideoj penetras tamen tra la densa plektaĵo de la homaj antaŭjuĝoj.
    hurdo, krado, latiso, mato.
  • plektilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aparato por plekti signalojn: signalplektilo.
  • ĉirkaŭplekti
    Fari, ke fadenforma io volviĝu kun plektoj ĉirkaŭ stango, bastono ks: ĉirkaŭplekti izolan strion ĉirkaŭ kablo, grimpantaj vegetaĵoj ĉirkaŭplektiĝis ĉirkaŭ la palisoj.
  • enplekti
    Enmeti plektante: ili enplektis perlojn en ŝiajn harojn (Z).
  • interplekti
    Neregule aŭ nekonstante plekti: la arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn (Z); la patrino interplektis siajn manojn kaj preĝis (Z); ŝi ĉirkaŭprenos la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj (Z).
  • interplekto
    Komplika serio da objektoj, kiuj pli-malpli regule volve kruciĝas: la vepro estis nepenetrebla interplekto da branĉetoj; (f) mi intencis impliki ĝin (historion de virino) en interplekton da intrigoj (Z).
  • interplektiĝi
    Iĝi interplektitaj (pf).
  • kunplekti
    Kunigi, plektante: kunplekti la pendantajn fadenojn; (f) kunplekti inter la anoj fortikan ligilon de solidareco.
  • malplekti
    1. Disigi la plektitajn erojn: malplekti trikaĵon, nodon, intrigon.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Reapartigi plektitajn signalojn: malplektilo.
  • traplekti
    Krucige trapasigi tra plektaĵo specialan elementon: traplekti bluan ŝtofon per flavaj fadenoj; ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko (Z); (f) argumentoj traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj (Z); paroloj traplektitaj per diversaj citaĵoj (Z).
    tredi.
  • harplektaĵo
    Kunaĵo de tri longaj hartufoj, plate krucitaj.

    plekti


    Iel rilatitaj:

    harx laborx manx murx