pesi

*pes/i¹ (tr)

  1. Mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon kun alia pezo, elektita kiel unuo: pesi pakaĵon, panon, leteron; ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn (X); mane pesi brasikon; mi volas pesi min; (f) se estus nun pesita mia ĉagreno ĝi estus pli peza, ol la sablo ĉe la maroj (X).
  1. (f) [RELIGIO] Juĝi la meritojn kaj malmeritojn de homo: la Eternulo pesas la korojn (X); mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozo! (Z).
  1. (f) Taksi la relativan valoron aŭ gravecon de io, por tion akcepti aŭ malakcepti: ĉu ĉion pesas vi trankvile? (Z); pesante juste ĝojon kun doloro (Z); pesi la sekvojn de ago, la meritojn de du rivaloj; longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton (Z); la sorto de la ŝtato estas nun pesata (B); konfesite, pesite, forgesite.
  • *peso
    Ago de tiu, kiu pesas: fari ĝustan, malĝustan peson; (f) per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso (Z).
  • pesado
    Daŭra aŭ ripeta peso: la pesado de la jokeoj; pesado de la motivoj por kaj kontraŭ.
  • pesadejo
    Loko kie oni pesadas (brutojn ĉe brutvendejo, jokeojn ĉe vetkurejo k.a.).
  • *pesilo
    Aparato, por pesi relative malpezajn objektojn (ordinare ĝis 5 kg): vekta, risorta, aŭtomata pesilo; pendopesilo (kun ŝovebla pezilo); ŝtreĉpesilo; kuireja, banĉambra pesilo; acidopesilo, monpesilo, orpesilo.
  • Pesilo
    1. [ASTRONOMIO] Aŭstrala konstelacio (Libra).
    1. Sepa signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 23a de Sept. ĝis la 24a de okt.
  • pesileto
    Malgranda pesilo, por moneroj, juveloj, tabako k.a.
  • pesiltaso
    ĉiu el la du tas- aŭ teler-formaj ujoj, en kiujn oni metas la pezilojn unuflanke kaj la pesotaĵojn aliflanke: la pesiltaso leviĝas, malleviĝas; (f) ĵeti en la pesiltason sian glavon, sian prestiĝon (provi venki per ekstertemaj minacoj aŭ influoj).
  • pesujo
    Malgranda vitra ujo, uzata en laboratorio por pesi substancojn.
  • pesmaŝino
    Aparato, por pesi pezajn objektojn: pesmaŝino por brutoj, por aŭtoj k.a.
  • nepesebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin pesi: la astronomia etero estis opiniata nepesebla; (f) la nepeseblaĵoj ludas iafoje gravan rolon en politiko.
  • pripesi
    Depreni difinitan pezon el granda kvanto: pripesu al mi tri cent gramojn da butero; pripesi la preskribitan dozon da medikamento; pripesi la porciojn.
  • animpesado
    [RELIGIO] Simbola pesado de la animoj de mortintoj, kiu difinas ilian postmortan feliĉon aŭ malfeliĉon: la animpesado estis elpensita de la Egiptaj, kaj de ili ĝin pruntis mazdaismo, kristanismo kaj islamo.
  • bebopesilo
    Speciala pesilo, de kiu unu pesiltason anstataŭas korbo, en kiun oni demetas la pesotan suĉinfanon.
  • leterpesilo
    Aparato por difini la pezon de letero, sekve ĝian afrankon.

    pesx


    Iel rilatitaj:

    centavx laborx pensx pezx tasx telerx