Longa tabulo, el ligno, ŝtono kc, apogita sur subteniloj ĉe la ekstremoj, k servanta por sidi: la benkoj de la promenejo; lerneja benko; preĝbenko; la benko de la registaro en parlamenta ĉambro.
[ TERVETURILO] Remburita seĝo, kun dorsapogilo, okupanta la tutan larĝon de la veturilo. fotelo.
[ GEODEZIO] Similforma sed tre granda elstaraĵo en maro, grundo ks: la ŝipo tuŝis benkon el roko, sablo.
[ GEOLOGIO] Dika tavolo da sedimento aŭ petro (precipe pp malmola k kalka petro).
[ ŜIPOJ] Densa aro da samspeciaj fiŝoj, kune migrantaj: benko da haringoj, pilĉardoj.
[ TEKNIKOJ] Fortika stablo, precipe el giso: ĉarpentista benko, provobenko por motoroj.
benketo Malalta benko, por sidi kaŭre aŭ por apogi la piedojn: benketo de botisto (Z); mi faris viajn malamikojn benketo por viaj piedoj (X).
sablobenko [ ŜIPOJ] Longforma sabl-amaso en rivero aŭ maro, malfaciliganta navigadon.
torturbenko Benko, sur kiu oni kuŝigas k ligas torturoton. benkobenkoLa ŝipon tuŝis benkon el roko, el sablo, grundis sur la sablaĵo,kuŝiĝis sur flanko.bankiso, glacibenko.dorsapogilo, piedo, brako.fenestra tabulo.fotelo.la benko de la akuzitoj.piedbreto, ŝtupeto.seĝo.sidilo.skabelo.stablo.ŝtuparo.tabulo.tabureto.labori. sidi.