kariero

karier/o (3)

  1. Profesio, okupo, al kiu oni sin dediĉas: tiamaniere komencis sian karieron tiuj laboristinoj (Z); entrepreni la medicinan, advokatan karieron; la diplomatia kariero; la kariero de la artoj, sciencoj. [VIDU] kariertabelo.
  1. (f) ĉefa celo de ies agoj: la kariero de la gloro.
  • karieradi (ntr)
    Strebi al avancado, promocio.
  • karieremo, karierismo
    Kondutmaniero de fiambiciulo, kiu konstante kaj senskrupule celas plileviĝon kaj sukceson en sia kariero: egoismo kaj karierismo.
  • karieristo
    Tia fiambiciulo.

    karierx


    Iel rilatitaj:

    laborx