fandi

*fand/i (tr)

  1. Likvigi per varmo solidan substancon: fandi neĝon, buteron, vakson, ercon, vitron, metalon; la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas (X).
  1. Produkti (objekton) per fandado de kruda materialo en formujon: kvin stanaj soldatoj, kiujn oni fandis el la sama kulero (Z); fandi idolon (X); diojn fanditajn ne faru al vi (X); la fandita bovido (X); ĉu vi povas etendi kun li la ĉielon firman, kiel fandita spegulo? (X); la galoŝoj estas por mi laŭmezuraj kvazaŭ fanditaj sur mia piedo! (Z).
    muldi, verŝi.
  1. (f) Moligi: kio povus fandi ŝian koran?
  • fand (ad)o
    1. Transformiĝo de io fandata: la fando de plumbo postulas malmultan varmon. [VIDU] fandopunkto.
    1. Produktado de io fandita: la fandado de sonorilo. [VIDU] fandrestaĵo.
  • fanda
    Rilata al fando: fanda forno (Z); fanda fero (Z).
  • fandaĵo
    [ELEKTRO] Rezistilo el facile fandebla materialo, serie enmetita en cirkviton, kiu fandas pro troa kurento kaj sekve sekurigas la instalaĵon per haltigo de la kurento: fandaĵportilo.
  • fandebla
    Tia ke ĝi povas esti fandata.
  • fandejo
    Loko, kie oni fandas metalon ktp.
  • fandigi
    Ordoni ke iu fandu ion: la reĝo fandigis ilin (vazojn) en argila tero (X).
  • fandiĝi
    1. Likviĝi pro varmo: kiel fandiĝas arĝento en la forno (X); fandiĝanta kandelo; kiam la suno fariĝis pli varma, la manao fandiĝadis (X); (f) ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj (Z).
      degeli, solviĝi.
    1. (f) Moliĝi, malfortiĝi, malhardiĝi: sovaĝa besto fandiĝus de kompato! (Z); ŝia fiereco fandiĝis en la humiliĝoj (Z); kiam el la kuirejoj venis al mi la bone konataj odoroj, mia animo fandiĝis (Z); la koro en li fandiĝas (Z).
    1. (f) Malaperi en ian konfuzon: ĉio fandiĝis en pala krepusko; la nuboj fandiĝas kun la horizonto; fandiĝantaj (harmonie intermiksitaj) koloroj.
      forflui, perdiĝi.
  • fandisto
    Tiu, kiu metie fandadas: k la skulptisto kuraĝigas la fandiston (X).
  • fanditaĵo
    1. Maso el fandita substanco.
    1. Objekto produktita per fandado: tiuj, kiuj diras al fanditaĵoj: vi estas niaj dioj! (X).
  • fandujo
    Vazo, aŭ parto de forno, kiu entenas la fandiĝantan mason: tera (Z), elektra fandujo; fandujo estas por arĝento (X).
    forma, krisolo.
  • disfandi
    Malaperigi, transformi per fandado: la lanterno devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu (Z); (f) lumaj radioj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj (Z).
  • elfandi
    Fandi 2: elfandi kanonon, statueton; la sonorilo estis servonta por la elfando de honora monumento (Z).
  • forfandi
    Malaperigi, detrui la formon de objekto, fandante ĝin: forfandi oran manĝilaron por fabriki monon; (f) ŝia rigardo forfandis la antaŭjuĝojn de la nobelaro (Z); la tempo forfandos tiun glacian indiferentecon.
  • kunfandi
    Miksi per fandado: (f) pli aŭ malpli frue la ideoj de la E-ismo kaj pacifismo kunfandiĝos (Z); kunfandiĝo de nacioj en pli larĝan unuon; kunfandi listojn, komputilajn dosierojn (kombini plurajn ordigitajn listojn en unu ordigitan liston).
    alojo, sintezi.
  • kunfandiĝi
    Iĝi kunfanditaj (pf).
  • superfandiĝo
    [KEMIO] Fenomeno, per kiu substanco restas akcidente likva je temperaturo malsupera al ĝia fandopunkto.
  • transfandi
    [KEMIO] Per fandado kun alia substanco (ekz. sodo), transformi malfacile solveblan substancon en solveblan.
  • tipfandisto
    [TIPOGRAFIO] Fandisto de presaj tipoj.

    fandx


    Iel rilatitaj:

    aglutinx alojx arĝentx asimilx buterx degelx elektrx ferx flux glacix laborx lingvx metalx neĝx orx restx varmx vitrx