fiksi

fiks/i (tr)

  1. Firme senmovigi per almeto de io aŭ al io: fiksi flagon ĉe fenestro, ankron ĉe la fundo, tabulon per najloj, najlon en muro, rompitan membron per bandaĝo; kaptilo el ĉevalharoj, kiun knaboj fiksis al branĉo (Z).
    najli, alforĝi, alglui, alkroĉi, alligi, firmigi. [VIDU] fiksangulo, fikspunkto.
  1. Pli-malpli longe teni en unu direkto: ŝi fiksis scivolan rigardon sur la vizaĝo de Marta (Z); fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj [...] (Z); kun fiksita rigardo (Z); fiksi sian atenton sur io; fiksu miajn piedojn al viaj postsignoj (Z).
  1. Fari ion neŝanĝebla, konstanta: listo da vortoj, pri kiuj la L.K. estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili formon (Z); fiksi netuŝeblan fundamenton (Z); la formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam (Z); vortarego kun karaktero oficiale fiksita (Z) (kontraste kun 'provizora'); fiksita koloro (iom ark.; pp inko, farbo: ege stabila kontraŭ la ago de la suno).

RlM. Ne uzu 'fiksi' en la senco de 'difini' aŭ 'precizigi'.
  1. [FOTOGRAFIO] Fari fotografaĵon nedifektebla de la lumo. [VIDU] bano 3, tonigi 2.
  1. [BIOLOGIO] Uzi aerajn substancojn (ekz. CO2, N2), kombinante ilin en organikajn molekulojn: ĉiuj verdaj plantoj fiksas karbonon, sed nur kelkaj fiksas nitrogenon danke al simbiozaj bakterioj.
    anaboligi.
  1. [BIOLOGIO] Mortigi kaj malmoligi vivulon aŭ parton de ĝi por konservado kaj eventuale tranĉado aŭ kolorigo.
  • fiksa
    1. Nemoveble enmetita aŭ lokita: fiksa stifto, punkto, astro; (f) fiksa ideo ( [VIDU] fiksideulo).
    1. Tenata en unu direkto: fiksaj rigardoj; li fikse rigardis lin ĝis li hontiĝis (X); rigardu al mi fikse en la okulon! (Z); al la preterpasantaj virinoj li rigardadis fikse en la vizaĝon (Z).
    1. Neŝanĝebla, konstanta: festo okazanta je fiksa dato; manĝi en restoracio kun fiksa prezo.
  • fiks (ad)o
    Ago de tiu, kiu fiksas: la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj vortoj postulus multege da tempo kaj fortoj (Z); neniu diris eĉ unu vorton kontraŭ la fiksado de preciza fundamento por E. (Z).
  • fikseco (Z)
    Eco de io fiksa.
  • fiksiĝi
    Iĝi fiksa: la sceno fiksiĝis en mia memoro; lia elekto fiksiĝis sur unu paperujo; la ŝipo fiksiĝis en la glacikampo.
  • fiksilo
    Ilo por fiksi: fiksiloj por ŝtrumpoj; fiksilo por fotografaĵoj, por haroj.
  • alfiksi
    Fiksi 1: alfiksi al la muro florpotojn (Z).
  • malfiksi
    Fari, ke io ne plu estu fiksita.
    malmunti.
  • malfiksa
    Ne firme tenata, kroĉita, ligita ks: malfiksa laĉo.
    loza.
  • fenestrofiksilo
    Aparato por fiksi la fenestroklapojn en difinitaj pozicioj, kaj malhelpi ilin moviĝi de la vento.
  • kejlofiksi
    Fiksi maŝinelementon per kejlo.
  • nitrogenfiksado
    [EKOLOGIO] Fiksado de la atmosfera nitrogeno fare de bakterioj liberaj aŭ simbiozantaj kun plantoj, i.a. fabacoj. [VIDU] nodeto 2.


    Preni tagmanĝon en restoracio kun fiksa prezo, laŭ karto. Rajtoj kaj devoj fiksitaj en la konstitucio.
    agrafo. al'ligi. alforĝi. alglui. alkroĉi. alligi. alteni. ankro. arĉo : stango kun paralele fiksita fasko da haroj, por sonigi kordan muzikinstrumenton. bandaĝo. bolto. broĉo : ornamaĵo, kiun oni fiksas al vesto per sendanĝera pinglo. ĉarniro : aparato fiksita al (ekzemple) pordo kaj al ĝia kadro, pro kiu la pordo povas malfermiĝi turniĝante. ĉeno. decidi : ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aŭ volon, post konsiderado. destini : antaŭe fiksi la celon, funkcion aŭ uzon de io; antaŭe fiksi la vivon de iu. erodi. etikedo : peco de papero aŭ kartono, fiksita sur aŭ al io, por montri enhavon, specon, adreson. fid'inde. fiksa : senmove ligita al io, ĉar alfiksita, aŭ senmove ligita, ĉar ĝi neniam estis aparta; neŝanĝebla. fiksa ideo. fiksa punkto. fiksi : senmovigi per ligo, gluo, najlo.; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon.). fiksita disko. fikspunkta, fikskoma. firma : ne (facile) ŝancelebla, forpuŝebla, enpremebla aŭ malfiksebla; ne ŝanĝiĝema; konstanta; ne elasta; ne akveca. firme. firmigi. frua : antaŭ la kutima aŭ fiksita tempo; je la komenco. glui. gluo : substanco, kiu post sekiĝo fiksas unu aferon al alia; glui: fiksi per gluo; (algluiĝi: ankaŭ sen gluo). hoko : fiksilo en formo de "J" aŭ "L"; hoki: kapti, fiksi per hoko; hok(et)o: supersigno (ŭ) aŭ subsigno (ç). hoko. impliki. junto. kejlo : konusa peco da ligno. por ŝtopi truon aŭ por fiksi ion; vorto sen signifo en la frazo; kejli: meti kejlon. kojno. komputi : kalkuli laŭ instrukcioj kaj kriterioj ne nur matematikaj (ekzemple: ankaŭ laŭ tarifoj kaj kontrakt-kondiĉoj) (komputi salajron, kostojn); per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn laŭ ((parte) antaŭe fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj; nombri kvanto-unuojn laŭ mezurado dum fluo (kaj kalkuli prezon) (akvo-, gas-, benzin-komputilo). konstanta. krampo : fiksilo en formo de "["; skribsigno "(" (ronda krampo), "[" (rekta krampo), "{" (kurba aŭ onda krampo) aŭ "<" (pinta krampo); krampi: fiksi per krampo. kroĉi. kudri. ligi : igi kunaj; maldisigi; fiksi per ŝnuro. luti : fiksi metalon al metalo per fandmetalo kaj varmego. mal'munti. maŝo. migri : iri de unu loĝloko al alia (malproksima) loko, por ekloĝi tie; iri de loko al loko (al loko.), ne havante fiksan loĝlokon; (elmigri: (kutime:) migri al alia lando). mortezo. munti. najli. najlo : pinta metala stangeto por fiksi objekton enpremante aŭ enfrapante ĝin; najli: fiksi per najlo. nemovebla. niti. nodo. obligacio : valorpapero, atesto pri prunto donita al entrepreno, donanta fiksan rentumon, kaj repagebla laŭ fiksaj kondiĉoj. pend'igi. pendi : esti fiksita supre, sed krome ne; esti fiksita vertikale; pendigi: fiksi tiel; pendumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. pinglo : metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion, trapikante per ĝi; juvelo aŭ insigno provizita per pinglo; folio pingloforma; pingli: fiksi per pinglo(j). pinglo. plekti. radiko : subtera parto de planto, per kiu ĝi prenas nutraĵojn kaj akvon el la tero, kaj per kiu ĝi estas fiksita al la tero; la fiksa, tena parto de io; fiksa, ne ŝanĝiĝanta parto de vorto (en "laboro" kaj "labori", "labor" estas la radiko); (matematiko: la (dua) radiko de 49 estas 7); radiki: havi siajn radikojn en. regulo : fiksita indiko aŭ instruo pri kiel oni faru ion (ĉiufoje same); regula: laŭ la reguloj; kvazaŭ laŭ regulo (ĉiufoje same, je sama horo, post sama periodo;.). senmovigi. senŝanĝa. seruro. stabiligi. stifto. sufikso : vortparto, metata post radiko por ŝanĝi la signifon de la vorto (ekzemple: arbo - arbaro). ŝlosi. ŝnuro. ŝraŭb'ingo. ŝraŭb'o. ŝraŭbo : metala (aŭ ligna) fiksilo en formo de cilindro kun helica entranĉaĵo; ŝraŭbi: fiksi per ŝraŭbo; turni ŝraŭbon; malŝraŭbi: inverse turni ŝraŭbon por malfiksi. ŝtopi. ŝtudo. tarifo : tabelo de la dogan-pagoj laŭ la varo-kategorioj; tabelo de fiksitaj prezoj por difinitaj servoj. teni je. tenono. veldi.
    ligi. ŝlosi. teni.

    Iel rilatitaj:

    adherx adsorbx atentx banx baŝx boltx bukx decidx fenestrx fidx kombx kondiĉx konstantx kroĉx laborx ligx pendx pensx pinglx pintx tenx vestx ŝlosx