dampi

damp/i (tr)

Malpliigi sonon aŭ bruon, i.a.
  1. [ MUZIKO] Mane aŭ ile malpliigi la vibradon, aŭ ŝanĝi obtuzige la sonkvaliton: dampita sono de harpo.
  1. [MUZIKO] (pp piano aŭ klaviceno) ĉesigi la vibradon de la kordoj.
  • dampilo
    1. [MUZIKO] Helpilo, per kiu, de violono, korno ks oni mallaŭtigas la sonon k modifas la tembron.
    1. [MUZIKO] (pp piano aŭ klaviceno) ĉesigilo de kordvibrado.
    1. [TEKNIKOJ] Aparato tubforma, adaptebla al la ellastubo de aŭto aŭ al la tubo de pistolo, por obtuzigi la eksplodbruon.

    dampx

    dampx


    Iel rilatitaj:

    MUZIKO brux kordx laborx obtuzx sonx tembrx vibrx