brigado

  1. [ ARMEOJ] Armedivido, konsistanta ordinare el du infanteriaj regimentoj.
  1. Organizita taĉmento da laboristoj, kune laborantaj sub unu ĉefo: fajrobrigado (Z) (kontraŭ incendio); brigado da balaistoj, kuiristoj; (f) brigado da poetoj.
  • brigadestro
    La plej malalta el la generalaj gradoj.
    divizio.
  • enbrigadigi
    Aligi al brigado 2.
  • fajrobrigado (Z)
    Speciala taĉmento, volontula aŭ profesia, kies tasko estas batalo kontraŭ incendioj.
  • laborbrigado
    Grupo de volontaj helplaborantoj.
  • liberbrigado (Z)
    Taĉmento da batalantoj, ne apartenantaj al la regula armeo.
    partizano. [VIDU] gerilo, rezistado.
    brigadx

    brigadx


    Iel rilatitaj:

    ARMEOJ armex batalx generalx gerilx laborx partizanx regimentx rezistx taĉmentx