afero



  1. ĉio, kio estas en la mondo konkreta aŭ abstrakta, montrata en nedifinita maniero: dum mia vojaĝo mi vidis interesajn aferojn; pri kiu afero li parolas?; eĉ la plej nekredeblajn aferojn li kredas (Z); tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, k kvaran mi ne scias (X); sen povo kolero estas ridinda afero (Z). [VIDU] o, objekto.
  1. Tio, pri kio oni okupiĝas, kion oni faras aŭ intencas fari: la afero ne urĝas (Z); mi aranĝis la aferon; nun ni transiru al la afero (Z) (diskutota temo); saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon (Z); la afero ne iras glate (Z) ( [VIDU] tubero), malsukcesis (Z) ( [VIDU] fiasko); la afero estas plenumita (Z); tio estas alia afero, konata afero, malnova afero (Z); tio estas lia afero (koncernas nur lin); havi aferon kun (trakti kun, pritrakti); vi kutimis havi aferon kun aliaj, mi ne estas tiaspeca! (Z); ambaŭ lingvoj, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon [...] (Z).
  1. Tio, kio koncernas la privatajn aŭ publikajn interesojn: tio estas ŝtata afero; ministro pri internaj, eksterlandaj aferoj; religiaj aferoj; zorgu pri viaj propraj aferoj, plenumi la kurantajn aferojn (Z). [VIDU] afervojaĝo.
  1. [juro] Tio, kio estas diskutata antaŭ juĝisto(j): defendu aferon de vidvino (X); havi aferon kun iu (Z); kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero [...] (Z); mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalon; krima, sensacia afero.
    proceso.
  1. Tio, kio estas diskutata inter proponanto k postulanto: negocaj aferoj estas severaj (Z); ludo aparte k afero aparte (Z); tago festa for aferoj! (Z); sen ordo en afero ne ekzistas prospero (Z); ne taŭgas la vero por komerca afero (Z).
  1. La E-a movado: rapide kreskas la afero (Z); se ni ne observos severan ordon k disĉiplinon, nia afero baldaŭ pereos (Z); mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero (Z).
aferisto
  1. Tiu, kiu okupas sin pri negocaj aferoj.
  1. Tiu, kiu prizorgas administradon de ies havaĵoj.

Esprimoj

alpaŝi rekte al la afero
estas en bonaj manoj
estri gravan entreprenon
Ĉio alia estas literaturo, tute alia afero
Ĉio dependas de tio, kiel oni konsideras la aferon
Ĉiu medalo du flankojn posedas
Ĝuste jen la tubero
Ŝati kion oni faras
Ŝovi la nazon en la aferon
Afekti interesiĝon
Alternativo
Atribui al iu malsukceson de la afero
Dediĉi sian atenton al io
Dilemo
El du malbonoj pli malgrandan elektu
En politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj ol meritoj
Esplori la aferon
Estas tubero en la afero (la afero ne iras glate)
Finita kaj glatigita
Havi nenian moralan rajton miksi sin en tiun aferon
Honorkoncerna afero
Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas
Kredi eĉ la plej nekredeblajn aferojn
Krima afero
La afero dependas de tio
La afero estas jam sen tubero
La afero estas pli komplika, ol ke oni povus ĝin aranĝi per
La afero iras bone sen mia enmiksiĝado
La afero krias venĝon
La afero ne marŝas per sepmejlaj botoj
La afero ne tuŝas min, mi staras ekstere
La afero nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi
La afero prezentas malfacilaĵojn, kelkajn avantaĝojn
La afero, kiom mi komprenas, (kiom mi scias) okazis subite
La rezulto estis tute alia, ol mi supozis, imagis
Li ne sciis kiel li komencu la aferon
Liaj manoj estas puraj de tiu afero)
Mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalo
Mi okupiĝas pri tio
Mi turnas vian atenton sur tion, ke
Min ne koncernas
Ministerio pri eksterlandaj aferoj
Monto gravediĝis, muso naskiĝis
Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero
Ne toleras prokraston
Negocaj aferoj estas severaj
Neniu povas esti juĝisto en sia propra afero
Per kio la afero lin tuŝas
Plenumi la kurantajn aferojn
Plenumi rolon en la afero
Postulas nur momenton
Preni sur sin la iniciaton de la afero
Prezentas sin sub favora aŭspicio
Pri kio vi okupiĝas?
Pri kiu afero li parolas ?
Pri propra afero neniu juĝas libere
Rigardi la aferon de malĝusta vidpunkto
Rigardi la aferon kun (pli) kompata okulo
Ruze elcerbumita
Sciigu al mi kiel la afero staras
Silenti, gardi la silenton pri malagrabla afero
Solvi alternativon
Temas pri io alia
Teni ies aferon sur la koro
Tio dependas de l'gusto
Tio estas afero mia
Tio estas problemo, kies solvo ne suferas atendon
Tio taŭgas
Tion postulas la intereso de la afero
Tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferon
Tiu ne eraras, kiu nenion faras
Tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero
Transiri al la afero
Tubera afero
Vidi en ĉiu afero nur la malbonan flankon
Vidi interesajn aferojn
Zorge esplori la aferon antaŭ ol suspekti iun
Zorgi pri siaj propraj aferoj
Zorgu pri vi kaj nenion pli

Kelkaj kunmetaĵoj

aferisto afervojaĝo aferŝarĝito militaferoj

Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

abstrakta
akcesora
aĉa
delikata
drastaj negocoj
eksterlanda
esenca
febra
finita
fremda
glatigita
grava
honorkoncerna
interna
intima
klopodema
komerca
komplika
konata
konkreta
konkreta
krima
kuranta
lerte
malnova
malsimpla
mona problemo
multokupata
ne urĝa
persona
privata
problema
prospera
publika
publika
religia
seninteresa
sensacia
severa
sukcesa
tikla
tribunala
tute certa
tute privata
urĝa
utila
zorga
ĉagrena

agi
elkaĉiĝi
elmerdiĝi
elturniĝi
enmiksi sin
fakuli
fari
juĝi
klopodi
komerci
kompetenti
koncerni
koncerni
konsisti el
konvene regali
kraŝi
labori
lerti
movi
negoci
okupi sin
okupiĝi
partopreni en
plenumi
pritrakti
profiti
prokrasti
rilati kun iu
spekuli
sukcesi
trakti kun iu
vojaĝi

alia problemo
celo
cirkonstanco
fenomeno
fiasko
funkcio
havaĵo
intereso
leĝo
maniero
negocisto
negoco
proceduro
proceso
profito
rezulto
rimedo
situacio
temo
tribunalo
vojaĝisto

iras bone
iras glate
koncernas min
lamas
malsukcesis
ne brulas
prenas tempon
statas tiel

Ankaŭ vidu:

agi.
aranĝi.
bona.
fari.
financo.
juro.
justico.
komerci.
kompreni.
krimo.
merkato.
militaferoj.
okazo.
politiko.
profesio.
scii.
silenti.
ŝtato.

Iel rilatitaj:

-ac -aĵ abstraktx advokatx agentx agx akcesorx aranĝx bonx brulx celx certx cirkonstancx delikatx donx drastx entreprenx esencx estx fakx farx febrx fenomenx fiaskx financx finx fremdx funkcix glatx gravx havx honorx interalix interesx internx intimx irx jurx justicx justx juĝx kaĉx klopodx komencx komercx kompetentx komplikx komprenx koncernx konkretx konsilx konsistx konx kraŝx krimx kurx laborx lamx landx lertx leĝx magazenx manierx merdx merkatx miksx militaferx monx moralx movx negocx novx objektx okazx okupx partx personx plenx politikx posedx prezx privatx problemx procedurx procesx profesix profitx prokrastx proprx prosperx publikx punktx regalx religix rezultx rilatx rimedx scix sensacix severx silentx simplx situacix spekulx statx sukcesx supozx tempx temx tiklx traktx tribunalx tuberx turnx urĝx utilx vojaĝx zorgx ĉagrenx ŝarĝx ŝipx ŝtatx