peco

*pec/o

  1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita: anguleca peco da roko (Z); pecoj de la ŝiprompitaĵoj (Z); pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvilo (X); la pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos (X); aĉeti sukeron po dikaj pecoj; kuiru ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj la ŝultrojn (X); bongusta peco longe ne atendas (Z) (pf); peco da papero (Z), da ŝtofo (Z); reglui la pecojn de vazo; disfali en pecojn; alfliki pecon al pantalono.
    fragmento, ero.
  1. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata: ankoraŭ kelkan pecon ili kuris (Z); ni iros kune pecon de la vojo; peco da maro etendiĝis antaŭ li; 25 jaroj! grandan gravecon havas tiu peco da tempo en la historio (Z).
  1. ĉiu el la apartigeblaj, partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon ks: malmunti horloĝon al pecoj; la pecoj de ĉarpentaĵo, jungilo, mozaiko; armaĵo el tridek kvin pecoj; ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj (Z); masto el unu peco, laŭnorma peco (laŭnorme polurita peco el vitra aparato); redukta peco (inter tuboj de malsamaj larĝecoj); buŝpeco de pipo; ligopeco de kaŭĉukaj tuboj; (f) mi peco post peco prezentos al niaj legantoj la tutan lingvon (Z).
  1. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio ks: tiu poŝtmarko estas unika peco; la pecoj de ŝakludo, de damludo; kanona peco (en baterio); li vendis ĉiujn pecojn de sia porcelana kolekto; la vergojn li transdonis al ili nun po pec' (K); doni al mi kelke da pecoj de la estonta elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj alumetoj (Z); (ŝerce pp homo) oni tuj povas vidi, ke li estas ĉefurba peco! (Z); ho rafinita peco! (Z).
  1. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj: en la libro estas ankoraŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti (Z); mi volas legi al vi belan pecon de elokventeco; peco, taŭganta por deklamado (Z); tridek tri fojojn ŝi kantis tiun saman pecon (Z); rimarkinda peco statua; teatra peco (dramo aŭ komedio).
  1. [TEKSINDUSTRIO] Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton: tablo kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj (Z); unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno (Z).
    bloko.
  • *peceto
    Malgranda peco de ia rompitaĵo: li ludis per du pecetoj da ligno (Z); mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn (Z); la botelo disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn (Z); disŝiri al pecetoj (Z); restas iom da panpecetoj (Z); (f) peceton de sia koro ŝi povas perdi en la vojo! (Z).
  • pecetigi
    Dividi en pecetojn: pecetigi la panon; la malnovaj ardezoj pecetiĝis.
  • dispecigi
    Rompi kaj disigi la pecetojn: li prenis panon kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili (N); li tiel koleris, ke li dispecigis la glason; kiel potan vazon vi ilin dispecigos (X); dispecigi la teron per plugilo; dispecetiĝos la bovido de Samario (X); la dispecigado de mortinta feto.
    diserigi.
  • diverspeca
    Konsistanta el pluraj, ne kongruaj pecoj: diverspeca flikaĵo.
  • popeca
    (pp laboro) Tia, ke oni ĝin pagas laŭ la nombro de la elfaritaj pecoj.
  • unupeca
    Konsistanta el nur unu peco: unupeca bankostumo, masto; unupeca hiperboloido.
    masiva.
  • vicpeco
    Peco, uzota por anstataŭigi unu saman difektiĝintan: vicpecoj por aŭtomobiloj.
  • angulpeco
    Metala peco angulforma, kiu plifortikigas la kunligaĵon de du perpendiklaj pecoj.
  • brustopeco
    Supra parto de antaŭtuko ks.
  • dampeco
    Elementa unuo en damludo, konsistanta en disko.
  • glitpeco
    Parto de maŝino aŭ aparato, kiu glitas sur reloj aŭ en foldoj.
  • haltopeco
    Haltilo.
  • juntopeco = fitingo.
  • laborpeco
    Objekto, konsistanta el kruda bloko (ekz. gisaĵo) aŭ duonfabrikaĵo (ekz. lado, tubo, stango), kiun oni aliformigas per iloj laŭ desegnoj aŭ modeloj.
  • panpeco
    Pli-malpli dika peco, deŝirita de pano: seka panpeco, sed en libereco! (Z); ŝuti panpecetojn por la birdoj (Z).
  • potpeco (Z)
    Fragmento de rompita poto.
  • puŝpeco
    Peco de aparato aŭ maŝino, kiun oni devas puŝi, por tiun ekfunkciigi.
  • rondpeco
    Tranĉaĵo (el seka kolbaso ks) kun ronda formo.
  • ŝirpeco
    Peco el ŝirita vesto aŭ ŝtofo.
  • ŝovpeco
    Peco, kiun oni povas ŝovi laŭlonge de vergo aŭ de cirklo, por signi lokon sur aparato.
  • terpeco
    Pli-malpli granda peco de tero: sur la sama terpeco oni konstruis belan domon (Z); la vortoj ofte malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco (Z); ĉi tie (en Grekio) ĉiu terpeco estas historia (Z).
  • tenpeco
    Varleto 2.


    Alfliki pecon al pantalono. alĝustigi pecon. aparta. apartigi. derompi. diserigi. dividi. ero. fragmento. Kiom mi memoras (la peco ne plaĉis al mi). kolekto. kompleta. kunmeti. La pecoj de la ŝakludo (figuretoj). Li rakontis pecon el sia] bubaj jaroj. masiva. Ni iros kun vi pecon da vojo. parto. serio. simila. ŝakpeco. teksaĵo. tranĉi. tuto. Vendado de anstataŭantaj pecoj por aŭto. verko.
    aŭtomobilo. kudri. libro. ludi. ordo. speciala. ŝako. tuta.

    Iel rilatitaj:

    adaĝx aŭtomobilx bendx diversx frakasx kolektx kompletx kudrx laborx librx ludx ordx partx specialx sukerx tutx verkx ĝardenx ŝakx