konstrui

*konstru/i (tr)

  1. Starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon: konstrui domon, ponton, podion, turon, altaron (X); ŝtaloj estis konstruitaj el ŝiprompaĵoj (Z); ni konstruu al ni urbon (X); (analoge) konstrui vojon (Z), ŝipon (Z), neston (Z); kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas (Z); kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita (Z).
  1. Aranĝi la partojn de tuto en bona ordo: al la lernantoj vi devas ĉiam konsili, ke ili konstruu la frazojn kiel eble plej simple (Z); konstrui romanon, teatraĵon, libron; per leĝo oni devas konstrui landon (Z); ĉiuj aliaj bestoj, kiuj estis konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo (Z); bonege konstruitaj organoj de voĉo (Z); viro bone konstruita (Z) (belstatura).
    kombini, komponi, kunmeti.
  1. Ellabori, produkti mekanikaĵon.
    munti.
  1. (f) Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo: konstrui sur diletanteco sian ekzistadon fizikan (Z); tiu tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas (Z); nia ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj (Z).
  • konstruo
    1. Ago de tiu, kiu konstruas: la konstruo daŭris tri jarojn; nenia konstruo povas esti sen bruo (Z); alporti sian briketon al konstruo (Z), sian ŝtonon por konstruo (Z). [VIDU] entreprenisto, plano.
    1. Maniero, kiel io estas konstruita: la konstruo de la regno; dank' al la supre dirita konstruo de nia Societo (Z); la konstruo de liaj organoj de parolo (Z); simila konstruo de lingvo estas tute fremda por Eŭropaj popoloj (Z); la artikolo sur la konstruon de la frazoj havas nenian influon (Z); la konstruo de franca verbo.
    1. Konstruaĵo: la tero, tiu ĉi bonega konstruo (Z); la malsupra parto de la konstruo estas okupata de la loĝantoj (Z); en la granda blanka konstruo (Z); (f) ruinige renversi la tutan konstruon de la morala mondo (Z).
  • konstruado
    Ago de tiuj, kiuj regule, metie konstruas: la konstruado de fervojoj, ŝipkonstruado.
  • konstruaĵo
    Io konstruita: la domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton (Z).
    RIM. Plej ofte 'konstruaĵo' estas uzata restrikte en la signifo de 'tegmentita konstruaĵo'.
    vorko.
  • konstruejo
    Loko, kie oni konstruas domon aŭ ion similan, aŭ faras stratlaborojn: malpermesite eniri en la konstruejon!
  • konstruigi
    Fari, ke iu konstruu: li konstruigis eksterordinaran ŝipon (Z).
  • konstruiĝi
    Iĝi konstruita: per saĝo konstruiĝas domo (X); ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde (Z); tiu prepozicio konstruiĝas kun la ablativo; (f) ŝtonoj, sur kiuj poste konstruiĝos Ruslanda E-ismo (Z).
  • konstruisto
    Laboristo pri konstruado.
  • konstruarto
    Arkitekturo.
  • malkonstrui
    Disfaligi konstruaĵon: malkonstrui domon, remparojn.
  • prikonstrui
    Garni per konstruaĵoj: prikonstrui monton (Z).
  • rekonstrui
    Denove konstrui ion, kio estis detruita: rekonstrui urbon post tertremo; ni povos rekonstrui Jeruzalemon! (Z); la rekonstruo de la militdifektitaj regionoj. [VIDU] perestrojko.
  • subkonstruaĵo
    Bazo, fundamento de konstruaĵo.
  • superkonstruaĵo
    Konstruo, starigita super alia aŭ super la terlaboraĵoj.
  • masivkonstrui
    Konstrui ion daŭrontan, per masivaj materialoj.
  • pretkonstruita
    (pp elemento de konstruo) Jam pretigita en la fabriko, antaŭ ol oni muntas ĝin sur la konstruejo.

    ko3nstrui


    Esprimoj

    Estas tempo por detrui k tempo por konstrui (X).
    Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas (Z) (pf).
    Konsento konstruas, malpaco detruas (Z).
    Konstrui aerajn kastelojn (Z) (ĥimerajn projektojn).
    La atomoj estas la konstrubrikoj de la materio.
    La naturaj lingvoj konstruiĝis okaze k senkonscie (Z).
    La vortaro, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda (Z).
    Nenia konstruo povas esti sen bruo (Z).
    Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde (Z) (senplane).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    konstruado, konstruarto ,konstruaĵo, konstrubriko ,konstruejo, konstruentreprenisto , konstrufosaĵo ,konstrui,konstruigi,konstruisto,konstruiĝi, konstruligno ,konstruo, konstruplano , konstrutekniko , konstruŝtono ,malkonstrui, masivkonstrui , pretkonstruita ,prikonstrui,rekonstrui,subkonstruaĵo,superkonstruaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    farbi
    kombini
    komponi
    kunmeti
    masoni
    munti
    raboti
    segi
    starigi
    strukturi
    stuki
    tegi
    veldi

    vorko
    aŭtovojo
    ponto
    tunelo
    fortikaĵo

    barako
    budo
    domaĉo
    duontegmento
    flankremizo
    ĥato
    kabano
    loĝejaĉo
    masonaĵo

    belvedero
    biendomo
    ĉaledo
    ĉefturo
    domo
    domturo
    farmbieno
    farmdomo
    farmo
    ĝardendomo
    hotelo
    kamparkasteleto
    kastelo
    kiosko
    lignodometo
    loĝejo
    monumento
    muzeo
    nesto
    nobeldomo
    pajlategmenta dometo
    palaco
    pasloĝejo
    pavilono
    pinjono
    provenca kampara domo
    rotondo
    somerdomo
    vilao
    villo

    azilo
    hospitalo
    kadukulejo
    rifuĝejo

    deponejo
    fabriko
    garaĝo
    hangaro
    manufakturo
    provizejo
    ŝedo
    teatro
    uzino

    gardistejo
    kazerno
    policejo
    regimenta gardejo

    gimnazio
    instruejo
    kolegio
    konservatorio
    lernejo
    liceo

    arkiepiskopejo
    ĉefepiskopejo
    episkopejo
    ermitejo
    kampanilo
    monaĥejo
    monaĥinejo
    paroĥestrejo
    pastrejo
    pastrofico
    semenario
    sonorilturo

    arestejo
    justicpalaco
    karcero
    malliberejo
    policejo
    prizono

    deklivo
    eskalo
    framo
    skafaldo
    skeleto
    sojlo
    taluso

    alo
    arkado
    flankaĵo
    frontono
    fundamento
    galerio
    kolonaro
    kupolo
    portiko
    spajro
    tegmento
    triumfarko
    turpinto
    volbo

    armita betono
    betono
    cemento
    fajrargilo
    ferbetono
    ligno
    mortero
    subferigita betono
    ŝamoto
    vitro .

    briko
    kahelo
    tegolo

    cipo
    dilo
    firsto
    fosto
    kolono
    lato
    lintelo
    plako
    solivo
    stego
    tabulo
    trabo
    truso

    gruo
    trulo
    vinĉo

    Ankaŭ vidu:

    arkitekturo . domo . -ej frontono kolono ornami stilo

    Bildvortaro

    271 : Konstruejo I


    271-01 -49 : murpreta domo
    271-01 : keletaĝo
    271-02 : betona grundmuro
    271-03 : kelfenestro
    271-04 : ekstera kelŝtuparo
    271-05 : fenestro de lavejo
    271-06 : kelpordo
    271-07 : teretaĝo
    271-08 : brikmuro
    271-09 : fenestra lintelo
    271-10 : ekstera rando de fenestroembrazuro
    271-11 : interna rando de fenestroembrazuro
    271-12 : fenestrobreto, fenestrosojlo
    271-13 : ŝtalbetona lintelo
    271-14 : etaĝo
    271-15 : kavobrika muro
    271-16 : masiva plafono
    271-17 : laborpodio
    271-18 : masonisto
    271-19 : masonhelpisto
    271-20 : mortertrogo
    271-21 : kamentubo
    271-22 : kovrilo super ŝtuparŝakto
    271-23 : skafaldofosto
    271-24 : sekurlato, gardrelo
    271-25 : ŝtrebo, kontraŭapogilo
    271-26 : longbalko
    271-27 : kverbalko
    271-28 : skafaldoplanko
    271-29 : planka sekurlato aŭ gardrelo
    271-30 : skafaldonodo kun ĉena aŭ ŝnura ligaĵo
    271-31 : konstrueja lifto
    271-32 : maŝinisto
    271-33 : betonmiksilo, ĉi tie: liberfala miksilo
    271-34 : mikstamburo
    271-35 : nutra kesto
    271-36 : aldonaĵoj [sablo, ŝtonetoj]
    271-37 : ĉarumo
    271-38 : akvohoso
    271-39 : mortermiksujo, mortermiksa trogo
    271-40 : brikostako
    271-41 : stakigitaj ŝelaĵtabuloj
    271-42 : eskalo, ŝtupetaro
    271-43 : cementosako
    271-44 : konstrueja barilo, tabulbarilo
    271-45 : afiŝtabulo, reklamtabulo
    271-46 : ellevebla pordego
    271-47 : informŝildo de la konstruisto
    271-48 : konstrueja budo
    271-49 : konstrueja necesejo
    271-50 -57 : masonistaj instrumentoj
    271-50 : lodo, vertikalilo
    271-51 : masonista krajono
    271-52 : trulo
    271-53 : masonista martelo
    271-54 : lignomartelo
    271-55 : bobela nivelilo
    271-56 : glatiga trulo
    271-57 : frottabulo
    271-58 -68 : brikaranĝoj
    271-58 : NF-briko (normalformaba briko)
    271-59 : laŭlonga brikaranĝo
    271-60 : laŭlarĝa brikaranĝo
    271-61 : ŝtupa murfino
    271-62 -64 : bloka brikaranĝo
    271-63 : laŭlonga brikaro
    271-64 : laŭlarĝa brikaro
    271-65 : kruca brikaranĝo
    271-66 : kamentuba brikaranĝo
    271-67 : unua tavolo
    271-68 : dua tavolo
    271-69 : lodmuntaĵo
    271-69-82 : konstrukavo, kelkavo
    271-70 : ŝnurkruco
    271-71 : lodo, vertikalilo
    271-72 : taluso
    271-73 : supra randilo
    271-74 : malsupra randilo
    271-75 : grundmura foso
    271-76 : foslaboristo
    271-77 : transportbendo
    271-78 : elfosita tero
    271-79 : tabulvojo
    271-80 : arboŝirma krado
    271-81 : fosmaŝino
    271-82 : profundfosa fosilego
    271-83 -91 : stukado
    271-83 : stukisto
    271-84 : mortertrogo
    271-85 : kribrilo
    271-86 -89 : eskala skafaldo aŭ antaŭtrabaĵo
    271-86 : eskalo
    271-87 : skafaldoplanko
    271-88 : ŝtrebo, kontraŭapogilo
    271-89 : sekurlato, gardrelo
    271-90 : ŝirmkurteno
    271-91 : pulia levilo

    272 : Konstruejo II


    272-01 -89 : ŝtalbetona konstruado
    272-01 -17 : ŝtalbetona skeleto
    272-02 : ŝtalbetona framo
    272-03 : randtrabo
    272-04 : betona patno
    272-05 : solivo, plafontrabo
    272-06 : traboŝultro
    272-07 : ŝutbetona muro
    272-08 : ŝtalsterna betono
    272-09 : betonisto glatiganta
    272-10 : kroĉvergo
    272-11 : fostoŝelaĵo
    272-12 : randtraba ŝelaĵo
    272-13 : subapogilo de ŝelaĵo
    272-14 : ŝtrebo por subapogilo
    272-15 : kojno
    272-16 : subtena dilo
    272-17 : ramvando
    272-18 : ŝelaĵlignaĵo (ŝelajtabuloj)
    272-19 : diskosegilo
    272-20 : ferkurbiga stablo
    272-21 : ferkurbigisto
    272-22 : ferĉizojo
    272-23 : betonfero
    272-24 : pumika kavobriko
    272-25 : fakvando (tabulvando)
    272-26 : volumenizaj aŭ aldonaj materialoj (ŝtonoj kaj sablo diverskalibraj)
    272-27 : ŝutvagoneta trako
    272-29 : betonmiksilo
    272-30 : cementsilo
    272-31 -38 : turgruo
    272-32 : ĉasio
    272-33 : kontraŭpezo
    272-34 : gruturo
    272-35 : gruistejo, gruista kajuto
    272-36 : grubrako
    272-37 : ŝtalkablo
    272-38 : betonverŝujo
    272-38 : ŝutvagoneto
    272-39 : ŝpalaro
    272-40 : haltiga kojno
    272-41 : ramplo, veturdeklivo
    272-42 : ĉarumo
    272-43 : gardrelo
    272-44 : konstrueja budo
    272-45 : kantino
    272-46 : ŝtaltuba skafaldo
    272-47 : tuba skafaldofosto
    272-48 : horizontala skafaldotubo
    272-49 : skafaldoŝpalo
    272-50 : plandotabulo
    272-51 : ŝtrebotubo
    272-52 : skafaldoplanko
    272-53 : tubkateno
    272-54 -76 : betonŝelaĵo kaj armaturo
    272-54 : plankoŝelaĵo
    272-55 : flankoŝelaĵo de randtrabo
    272-56 : fundoŝelaĵo de trabo
    272-57 : kverbalko* de slaboŝelaĵo
    272-58 : krampo
    272-59 : ŝelaĵfosto
    272-60 : fiksolato
    272-61 : braktrabo
    272-62 : kusenlato
    272-63 : ŝtreblato
    272-64 : firmiga trabo
    272-65 : kunfiksa lato
    272-66 : streĉdrato
    272-67 : stego
    272-68 : armaturo
    272-69 : interspaciga fero
    272-70 : jugeto
    272-71 : kroĉvergo
    272-72 : peza betono
    272-73 : fostoŝelaĵo
    272-74 : ŝraŭbita framstango
    272-75 : ŝraŭbo
    272-76 : ŝelaĵtabulo
    272-77 -89 : laboriloj
    272-77 : ferkurbigilo
    272-78 : alĝustigebla ŝelaĵportilo
    272-79 : alĝustiga ŝraŭbo
    272-80 : rondŝtalo
    272-81 : distancilo
    272-82 : tordoŝtalo
    272-83 : betonramo
    272-84 : muldilo de kuba provaĵo
    272-85 : armaturtenajlo
    272-86 : alĝustigebla ŝelaĵfosto
    272-87 : ferĉizojo
    272-88 : interna vibratoro
    272-89 : ekscitilo

    308 : Renovigebla energio II (domtekniko)


    308-01 -24 : etenergia domo, unufamilia domo [sekco]
    308-01 -19 : utiligo de sunenergio
    308-01 -6 : sunkolektilo, plata kolektilo
    308-02 : diafana surtavolo
    308-03 : absorbilo
    308-04 : varmoporta tubo
    308-05 : kolektila framo
    308-06 : lumsensilo reganta pumpilon
    308-07 : varmakvo-pumpilo (suna cirkuliga pumpilo)
    308-08 : alkondukilo de varmakvo
    308-09 : forkondukilo de varmakvo
    308-10 : varmakvujo (varmoŝanĝilo)
    308-11 : varmopumpilo
    308-12 : alkondukilo de radiatoro
    308-13 : forkondukilo de radiatoro
    308-14 : radiatoro
    308-15 : sunpanelo (fotovoltaaj ĉeloj)
    308-16 : elektra konduktilo
    308-17 : ondilo
    308-18 : elektra konsumanto (ĉi tie: starolampo)
    308-19 : enretigo
    308-20 : subtegmenta centra hejtilo (aeruma sistemo)
    308-21 : varmigita aero
    308-22 : rubaero
    308-23 : elekstera aero
    308-24 : rubaera tubo
    308-25 -26 : varmigo per grundakvo pere de varmopumpilo
    308-25 : lika puto
    308-26 : ŝakta puto kun subakva pumpilo

    354 : Vojkonstruado I


    354-01 -48 : vojkonstruaj maŝinoj
    354-01 : altfosila bagro aŭ fosmaŝino, kabla bagro
    354-02 : regejo
    354-03 : raŭpa ĉasio
    354-04 : levobrako
    354-05 : fosilo
    354-06 : skrapodentoj
    354-07 : raŭpa skrapobagro
    354-08 : skrapotrogo
    354-09 : trogoklingo
    354-10 : tribaskula ŝutkamiono, peza kamiono
    354-11 : kajuto
    354-12 : ŝutoplato
    354-13 : firmiga ripo
    354-14 : hidraŭlika levilo
    354-15 : niveliga maŝino
    354-16 : lozigilo
    354-17 : ebeniga ŝildo
    354-18 : dentokrono de ebeniga ŝildo
    354-19 : tervibratoro
    354-20 : kondukilo kun akcelilo
    354-21 : maŝinpiedo
    354-22 : vibroplato
    354-23 : konstrumaŝinisto
    354-24 : raŭpa buldozo
    354-25 : ebeniga ŝildo
    354-26 : hidraŭlika brako por alĝustigo de ŝildoklino
    354-27 : renversiĝa ŝirmilo
    354-28 : raŭpo
    354-29 : trirada ŝoserulilo
    354-30 : ŝirmotegmento
    354-31 : rulo
    354-32 : glata rulmantelo
    354-33 : ŝutmaŝino por ŝtonpistaĵo
    354-34 : ŝutoklapo
    354-35 : asfaltosterna maŝino
    354-36 : asfaltujo (akceptujo)
    354-37 : stirista sidilo
    354-38 : funkciiga pupitro
    354-39 : glatiga trabo
    354-40 : gudroŝpruca maŝino kun gudro- kaj bitumkuirilo
    354-41 : gudrokaldrono
    354-42 : movebla asfaltsekiga kaj -miksa maŝino
    354-43 : troga transportbendo
    354-44 : asfaltmiksa tamburo
    354-45 : volumenaĵlifto
    354-46 : dozado de volumenaĵo
    354-47 : enŝprucado de ligenzo*
    354-48 : elfluilo de miksasfalto
    354-49 : kversekco de ŝoseo
    354-50 : gazonbordero
    354-51 : kverklino
    354-52 : asfaltkovraĵo
    354-53 : substrato
    354-54 : kontraŭfrosta tavolo
    354-55 : drenbordero
    354-56 : drenilo
    354-57 : ŝoseranda defluilo
    354-58 : humkovraĵo

    355 : Vojkonstruado II


    355-01 -31 : konstruado de betonvojoj (konstruado de aŭtoŝoseoj)
    355-01 : ŝovŝelaĵa finatoro
    355-02 : transportita betono
    355-03 : alĝustigo de alteco
    355-04 : svingobrako
    355-05 : stirejo
    355-06 : baza framo
    355-07 : movmeĥanismo
    355-08 : dubelmetilo
    355-09 : streĉdrato
    355-10 : antaŭa nivelpalpilo
    355-11 : raŭpa boĝio
    355-12 : disebeniga ŝraŭbo
    355-13 : antaŭvanda ŝildo
    355-14 : vibroboteloj
    355-15 : ŝelaĵo kun premtrabo
    355-16 : kverglatiga trabo
    355-17 : malantaŭa nivelpalpilo
    355-18 : laŭlonga glatigilo
    355-19 : prilaborita betonkovraĵo
    355-20 : juntotranĉa maŝino
    355-21 : spronrado
    355-22 : alĝustigo de tranĉoprofundo
    355-23 : ŝirmokovrilo
    355-24 : diamanta tranĉodisko
    355-25 : gvidostango
    355-26 : radmovebla betonmiksilo
    355-27 : deponujo kaj pesilo
    355-28 : volumenaĵfrakcio
    355-29 : cementsilo
    355-30 : elflufunelo
    355-31 : transportveturilo

    Iel rilatitaj:

    -ej Licex alx arestx argilx arkadx arkitekturx arkx armx artx azilx barakx bazx belvederx betonx bienx brikx budx cementx cipx deklivx deponx dilx domx ekologix entreprenx episkopx ermitx eskalx fabrikx farbx farmx ferx firstx flankx fortikx fostx fosx framx frontonx fundamentx galerix garaĝx gardx gimnazix grux hangarx hospitalx hotelx instrux kabanx kadukx kahelx kampanilx karcerx kastelx kazernx kioskx kolegix kolonx kombinx komponx konservatorix kulturx kupolx laborx latx lernx liberx lignx lintelx loĝx manufakturx masonx metx monaĥjx monaĥx monumentx morterx muntx muzex nestx oficx organizx ornamx palacx paroĥx pastrx pavilonx pinjonx plakx planx policx pontx portikx pretx prizonx produktx provizx rabotx remizx rifuĝx romanikx rotondx segx seminarix skafaldx skeletx sojlx solivx spajrx starx stegx stilx strukturx stukx tabulx talusx teatrx tegmentx tegolx tegx teknikx trabx trulx trusx tunelx turx uzinx uzx varmx veldx vilax villx vinĉx vitrx vojx volbx vorkx ĉaledx ĉarpentx ĥatx ŝamotx ŝedx ŝtonx ŝtupx