kojno

*kojn/o

  1. Ligna aŭ metala peco, dika ĉe unu ekstremo, regule maldikiĝanta kaj finiĝanta per akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi: oni elbatas kojnon per kojno (Z) (pf nova forpelas malnovan). [VIDU] vundo.
  1. Similforma peco uzata por fiksi ian moveblan aĵon, firme starigi stablon, meblon ktp.
  • kojni (tr)
    Senmovebligi per kojno: kojni relojn, radon, barelon.
  • kojneto
    Malgranda kojno 2.
  • kojnumi (tr)
    Fari, ke du moveblaj pecoj de maŝino renkontiĝu tiel, ke ĝi ne povas funkcii: kojni motoron, pulion, dentradojn.
    bloki.
  • kojnoforma
    1. Havanta la formon de kojno: kojnforma osto.
    1. Rilata al tiu antikva skribo (sumera, asiria ktp), kiu konsistis el signoj similaj al kojnoj: kojnoformaj literoj, tekstoj, surskriboj. [VIDU] kojnoskribo.

    kojnx


    Iel rilatitaj:

    dentx laborx litx meblx skribx