segi

*seg/i (tr)


Tranĉi per segilo: segi poplon, branĉon de arbo, tabulon, platon el marmoro; segi oston, membron; segi metalplaton.
  • segado
    Ago de iu, kiu segas. [VIDU] segadostreko, segvojo.
  • segaĵo (Z)
    Ligneretoj produktitaj de segado.
  • segejo
    Establo, kie oni segadas arbojn al tabuloj.
  • *segilo
    Tranĉaparato, konsistanta ĉefe el ŝtala klingo, provizita per dentoj kaj ordinare ŝovata alterne antaŭen kaj malantaŭen: ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? (X); senfina segilo (ŝtalbendo, kies du ekstremoj estas kunvelditaj); trapeza segilo (kies klingo havas tian formon kun tenilo ĉe unu ekstremo); (analoge) muzika segilo (instrumento el ŝtala klingo, kiun oni vibrigas). [VIDU] segilvojo.
  • ronda segilo
    Ronda ŝtalplato, kies rando estas dentohava.
  • segildenta
    Prezentanta la konturon de la dentoj de segilo.
  • segisto
    Homo, kies profesio estas segado.
  • segboko
    Vd boko.
  • segmaŝino
    Elektra maŝino por segi: rotacia segmaŝino.
  • bendsegilo
    Kontinua dentohava ŝtalbendo, kies du ekstremoj estas kunbrazitaj.
  • ĉensegilo
    Mekanika ĉeno, provizita per dentoj por segi arbojn, ŝtipojn ks.
  • klinsegilo
    Segilo, kies klingo povas esti klinita laŭ la bezonoj de la tasko.
  • mansegilo
    Trapeza segilo.

    segi

    REVO: [segi]akrigi klingon.cxarpentristodento.dissegi, distrancxi, dividi.Flosigi trunkojn al segejo.framo.lauxprofile, lonlonge segi.lignajxisto.muntilo, muntumo.raboti.segilo, trapeza segilo, vulpvosta segilo, steg-framo segilo,tru-segilo, diska segilo.segajxo, segpolvo.segligno.stablo.stringilo, strecxo-sxnuro, tenilo, segil-klingo, seg-dentaro, stego,fram-lato.

    arbo. dividi. domo. konstrui. labori. ligno.


    Bildvortaro

    311 : Lignosegejo


    311-01 : lignosegejo (segohalo)
    311-02 -10 : tabuliga segilo
    311-03 : segoklingoj
    311-04 : ŝovrulo
    311-05 : gvidrulo
    311-06 : kanelaro
    311-07 : olemanometro
    311-08 : segilframo
    311-09 : indikilo de antaŭenmovo
    311-10 : skalo de tralasalto
    311-11 : subtena ĉareto
    311-12 -15 : trunkboĝio
    311-13 : trunkpinĉilo
    311-14 : telemanipulilo
    311-15 : motoro de trunkboĝio
    311-16 : ĉareto por randtabulo
    311-17 : trunkotirilo
    311-18 : buteplato
    311-19 : trunkelĵetilo
    311-20 : kvertransportilo
    311-21 : ĉena kvertransportilo por segitaĵoj
    311-22 : rultablo
    311-23 : subtabla bevelsegilo
    311-24 : interstokejo de tabuloj
    311-25 : rultraboj
    311-26 : pontogruo
    311-27 : grumotoro
    311-28 : grupinĉilo, trunkprenilo
    311-29 : trunkostokejo
    311-30 : rundligno, trunko
    311-31 : trunkostoko
    311-32 : segitaĵplaco
    311-33 : segitaĵoj
    311-34 : diloj
    311-35 : tabuloj
    311-36 : kvarangulaj traboj
    311-37 : sokloŝtono
    311-38 : soklolato
    311-39 : aŭtomata ĉena mezursegilo
    311-40 : trunkofiksilo
    311-41 : antaŭenmova rulo
    311-42 : ĉenstreĉilo
    311-43 : aŭtomata segilakriga maŝino
    311-44 : akriga disko
    311-45 : antaŭenmova kliko
    311-46 : profundalĝustigo de akriga disko
    311-47 : danĝerelŝaltilo
    311-48 : ellevilo de akriga kapo
    311-49 : fiksilo de segoklingo
    311-50 : horizontala trunko- bendsegilo
    311-51 : alĝustigo de alto
    311-52 : lignerdeŝovilo
    311-53 : lignerforsuĉilo
    311-54 : movsledo
    311-55 : segbendo
    311-56 : aŭtomata brulligno-segilo
    311-57 : gluta ŝakto
    311-58 : elĵeta aperturo
    311-59 : buteplato
    311-60 : duobla bordersegilo
    311-61 : larĝoskalo
    311-62 : larĝalĝustiga brako
    311-63 : ŝirmilo kontraŭ retromovo (lamenoj)
    311-64 : altoskalo
    311-65 : mantena klapo
    311-66 : skalo de antaŭenmovo
    311-67 : kontrollampoj
    311-68 : eniga tablo (rultablo)
    311-69 : subtabla bevelsegilo
    311-70 : aŭtomata premfiksilo kun ŝirmokovrilo
    311-71 : piedŝaltilo
    311-72 : ŝaltokesto
    311-73 : ĉefŝaltilo
    311-74 : laŭlonga buteo

    Iel rilatitaj:

    arbx dentx dividx domx folix konstrux laborx lignx