kapabla

*kapabl/a

  1. Povanta fari ion; havanta la ecojn aŭ plenumanta la kondiĉojn necesajn por fari ion: ĉu vi opinias min kapabla por tia malnobla agado? (Z); kelkaj esperantistoj tute ne estas kapablaj por trankvila diskutado (Z); virino en tia stato estas kapabla je ĉio (Z); persono kapabla por altranĉado (Z); laboro, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi (Z); esti kapabla leĝe, skribi kaj kalkuli.
    taŭga.
  1. Havanta multajn kapablojn, lerta kaj kompetenta: oni diras, ke li estis iam kapabla homo (Z); la plej lerta kaj kapabla el ĉiuj (Z).
  • kapabli (tr)
    Havi la kapablojn por: mi ĝis nun kapablis fari por ĝi nenion (Z).
  • kapabl (ec)o
    Eco, forto aŭ lerto aŭ scio, necesa por ion fari: tio estas knabino kun kapabloj! (Z); Dio donis oficon, Dio donos kapablon (Z); per pensolibero oni difinas la kapablon esprimi kaj publikigi sian penson sen malhelpo; atenti, kiom multe oni havas la kapablon tiri (Z); ŝi akirus la kapablon flugi kaj fari sin nevidebla (Z); tiel longe, ĝis mia kapo perdos la kapablon de ĉia memorado (Z); komprenkapablo (Z); ricevi parolkapablon (Z); havi kapablecon por desegnado (Z).
  • malkapabla
    Tute ne posedanta kapablon: malkapabla administranto (B); ho malkapabla estaĵo! (Z).
  • nekapabla
    Ne havanta la ecojn por ion fari: mi estas nun absolute nekapabla por iu laboro (Z); ĉu ni estus nekapablaj fari tion? (Z); oreloj nekapablaj distingi ian sonon (Z); en okazo de mia morto aŭ nekapabliĝo por laboroj (Z).
  • senkapableco
    Tuta manko de kapabloj: konscio pri sia propra senkapableco (Z).
  • kargokapablo
    La kiomo da peztunoj, kiun ŝipo, trajno ks kapablas transporti.
    tonelaro.
  • labornekapablo
    Provizora aŭ definitiva nekapablo normale labori.
  • ŝarĝokapablo
    Tia ŝarĝo, kiom kapablas utile transporti difinita veturilo.


    Atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado). aŭdkapablo. Ĉiu ajn ne kapablas fari ĉion ajn. Ĉu vi opinias min kapabla por tia malnobla ago ?. En tia stato esti kapabla je ĉio. Inteligenta : nivelo (debilulo, malfruiĝinto), kapablo(j). juĝkapablo. kapabli. kapablo. Kiom eblas fari per homaj kapabloj. Konscio pri sia senkapableco. laborkapabla, laborkapabla. Memorkapablo estas necesa por bona lernanto. Mi estas nun absolute ne kapabla por iu laboro, ne kapabla je io. opinikapablo. Por kiu okupo vi sentas vin kapabla?. sana juĝkapablo. sin taksi kapabla,
    agi. atenta. aŭdi. aŭskulti. bona. ebl. fari. financo. instrui. inteligenta. kredi. labori. legi. lerni. opinii. pensi. povi. studi.

    Iel rilatitaj:

    -ebl agx artx atentx aŭdx aŭskultx bonx farx financx fortx genix instrux inteligentx komprenx kredx laborx legx lernx necesx nivelx noblx okupx opinix pensx povx studx