adapti


(tr)

  1. Konformigi al specialaj celoj aŭ kondiĉoj: oni devas adapti sian parolon al la cirkonstancoj; adapti romanon al la ekrano, poemon al ario; adapti teatraĵon (ĝin modifi, por faciligi ĝian sukceson ĉe alikultura publiko).
  1. Taŭge, ĝuste kunigi ion materian al iu materialo: adapti kovrilon al kesto, tenilon al tino.
    alfari, al ĝustigi.

  • readaptado
    Forigado de la sekvoj de akcidento, operacio ks, kun la celo denove adapti la suferinton al normala vivo k profesia aktiveco.
  • adapt (ad)o
    1. Ago de tiu, kiu adaptas.
    1. [fotografio] Konformiĝo de teatraĵo, novelo aŭ romano al filmado.
  • adaptaĵo
    Io adaptita: ekzistas pluraj adaptaĵoj de la teatraĵo 'Volpono'.
  • adaptiĝi
    Iĝi adaptata: ŝi rapide adaptiĝis al sia nova situacio; [medicino] la retina adaptiĝemo (kapablo adaptiĝi al malsamaj lumintensoj); [ekologio] adaptiĝo al ekstrema medio.
  • adaptilo
    1. [kemio] Distila ricevilo, troviĝanta ĉe la fino de distila kondensilo.
    1. [teknikoj] Aparato, organo, cirkvito aŭ elemento de cirkvito, aldonita por adapti alian aparaton al antaŭe neintencitaj uzoj.
    1. [teknikoj] Tubopeco, pli larĝa aŭ pli mallarĝa je unu fino, servanta por kunligi du malsamdiametrajn tubojn.
  • adaptometrio
    [medicino] Mezuro de retina adaptiĝemo.


  • Iel rilatitaj:

    aranĝx bonx konformx kun laborx modifx retinx teatrx ĝustx