lanterno

*lantern/o

  1. Speco de skatolo, kun unu aŭ pluraj travideblaj flankoj, en kiun oni metas kandelon aŭ alian lumilon, por ĝin ŝirmi de vento: ĉe la angulo pendis lanterno antaŭ bildo de la Sankta Virgulino (Z); la malnova strata lanterno (Z); paperaj lanternoj (Z); kovrebla, projekcia lanterno; lanterna kolono (Z).
    lampiono, lucerno.
  1. [ARKITEKTURO] Konstruaĵo supre de kupolo aŭ de domego, kun aĵuraj aŭ vitrogarnitaj flankoj, por enlasi lumon: gotika lanterno ĉe la kruciĝo de la transepto.
  1. La supra ĉambro de lumturo, entenanta la lumigilon kaj reflektorojn.
  • Aristotela lanterno
    [ZOOLOGIO] Lanternoforma maĉaparato de la ekinoidoj.
  • magia lanterno
    Instrumento, per kiu oni projekcias sur ekranon bildojn pentritajn sur vitraj lamenoj: la monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel [...] (Z).
  • lanternego
    Granda lanterno, uzata en havenoj, sur ŝipoj ks.
  • lanternisto
    [HISTORIO] Tiu, kiu ekbruligas la lanternojn vespere kaj estingas ilin matene.

    lanterno


    Iel rilatitaj:

    biciklx fostx gasx laborx matenx skatolx