kampo

*kamp/o

  1. Terpeco, kultivata aŭ kultivebla kun aŭ sen difinitaj limoj: dunoj kaj plugteraj kampoj (Z); vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo (Z); herbo-riĉaj kampoj (Z); terpoma kampo (Z); grenkampo (Z), kukumkampo (Z); vian kampon ne prisemu miksospece (X); sur fremda kampo ili rikoltas (X); (f) la neĝaj kampoj (Z).
    agro, ĝardeno korto, parcelo.
  1. Pli-malpli ebena terloko kontraste kun montoj, arbaroj aŭ loĝejoj: sur la kampo, for de l' mondo (Z); arbaro aŭdas, kampo vidas (Z) (nenie oni estas certa pri senatesteco); ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo (Z); la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo (X); kiel floro de kampo, tiel li floras (X); kampartilerio.
    kamparo, pejzaĝo.
  1. Loko, sur kiu io okazis: kampo de batalo (Z); kampo de la mortintoj (Z); oni donis al tiu loko nomon Kampo de la Fortuloj (X).
  1. Loko, inter kies limoj efikas ia ago: operacia kampo (parto de la korpo, kiun trafas operacio); (f) la kampo de la konscio.
  1. (f) Tutaĵo de la abstraktaj aferoj, kiujn povas atingi ies agado: mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko (Z); tiu mia artikolo estos mia lasta sur la kampo de E-ista diskutado (Z); oni devas senĉese eldonadi [...] la kampo ĉi tie estas granda (Z); kampo de laborado, de aktiveco; tiu temo malfermas kampon al plej granda fantazio; la kampo de la historio prezentas multajn enigmojn.
    areno, regiono, spaco, tereno.
  1. Limigita fono: blua ankro sur blanka kampo (Z).
  1. [FIZIKO] Fizika grando, aŭ skalara aŭ vektora, kiu estas funkcio de loko kaj tempo: elektra, magneta kampo.
  1. [KOMPUTIKO] Plenigebla parto de formularo aŭ alia dokumento, traktata per komputilo.
  1. [KOMPUTIKO] Konsistanta parto de datenopo.
  • elektromagneta kampo
    Elektra kaj magneta kampo, produktata de moviĝantaj ŝargoj.
  • gradienta kampo
    [FIZIKO] [MATEMATIKO] Vektora kampo, kiu estas la gradiento de iu skalara kampo.
  • kampa
    Rilata al kampo
    1. kampaj floroj (Z); kampa besto (X); nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis (X); kampa muso (Z); kampa vojo (Z).
    1. kampa intenso; kampa linio (linio tanĝanta en ĉiuj siaj punktoj al la direkto de la analoga vektoro; SIN. flukslinio); kampa tubo (spaco, ĉirkaŭita per elektra, resp. magnetaj linioj, kiuj pasas tra ĉiuj punktoj de fermita kurbo); kampa lenso (en optikaj aparatoj); kampa profundo (tiu, kiun oni povas akre foti).
  • semantika kampo
    1. [LINGVOSCIENCO] Tuto de la signifoj de unu vorto (ekz. de bazo).
    1. [LINGVOSCIENCO] Tuto de la vortoj, kiuj rilatas al unu komuna nocio (ekz. la terminoj pri familiaj rilatoj).
  • kamp (ad)i (ntr)
    Pasloĝi en kampo, stariginte aŭ ne provizoran loĝaparaton.
    bivaki, tendumi.
  • kampado
    Ago de tiu, kiu kampas: kampado estas saniga.
  • kampadejo
    Loko, rezervita por tie kampadi aŭ tendumi.
    barakaro, tendaro.
  • kampadismo
    Sporta maniero vivi kaj kuŝi en libera aero.
  • kamparo
    Aro de kultiveblaj kampoj, rigardata kontraste kun la urbo: en la kamparo estis belege! (Z); veturi en la kamparon; en la kamparo regis vintra malvarmo (Z); vivi en la kampo; kampara dometo (Z).
  • kamparano
    Terkultivisto, loĝanta en la kamparo.
    agrikultivisto, farmisto, kampulo, kulako, vilaĝano.
  • kamparana
    Rilata al kamparanoj: kamparana unuiĝo, sindikato, kooperativo, komunumo.
  • kampejo
    Kampo 2: ŝi iam estis en tiu paca kampejo (Z).
  • kampisto
    Kamparano: Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto (X).
  • kampulo
    Kamparano (ofte kun malŝata nuanco): kial do mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj? (Z); plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo (Z); ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo (Z); pli bone, se mi edziĝus kun senartifika kampulino! (Z).
  • flugokampo
    [AVIADO] La tereno, de kiu ekflugas kaj sur kiun surteriĝas aviadiloj.
  • pafkampo
    Spaco trafebla de la pafaĵoj.
  • glacikampo
    Vasta kampo el glacio, ekz. sur la nordaj maroj.
    bankizo.
  • grenkampo
    Kampo 1, sur kiu oni kultivas grenon: sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo (X).
  • herbokampo
    Kampo de gramineoj.
  • Marsokampo
    1. [HISTORIO] Loko ĉe Tibero, kie la Romanoj militekzerciĝadis.
    1. (analoge) Nomo de origine tiacelaj lokoj en iuj nunaj urboj (Parizo, Sankt-Peterburgo).
  • vidkampo
    Tiu spaco, kiun okulparo ne moviĝante povas plene vidi.

    kampo


    Esprimoj

    Vian kampon ne prisemu miksospece.
    Kampo de batalo.
    Tiu temo malfermas kampon al plej granda fantazio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Marsokampo,elektromagneta kampo,flugokampo,glacikampo,gradienta kampo,grenkampo,herbokampo, kamp(ad)i,kampa,kampadejo,kampadismo,kampado,kampalaŭdo,kampara armoracio,kamparana,kamparano,kamparo,kampejo,kamphirundo,kampintenso,kampisto,kampo,kampulo,pafkampo,rizkampo,semantika kampo,sendiverĝenca kampo,vidkampo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    grasa
    malgrasa

    bredi
    brulmarki
    draŝi
    erpi
    falĉi
    farmi
    garbigi
    grasigi
    kulturi
    marni
    planti
    plugi
    rasti
    rikolti
    sarki
    semi
    sterki
    ventumi

    agrikulturo
    agro
    agronomio
    ansero
    aveno
    bieno
    bredado
    bredejo
    bredisto
    brulmarkilo
    brulmarko
    brutaro
    bruto
    cerealo
    draŝaĵo
    draŝejo
    draŝilo
    draŝmaŝino
    falĉileto
    falĉilo
    falĉmaŝino
    farmanto
    farmisto
    farmo
    farmulo
    fojnejo
    fojno
    forkego
    furaĝo
    garbejo
    garbo
    grajno
    grasigaĵo
    gregejo
    grego
    grenejo
    greno
    guano
    hordeo
    humo
    inkubatoro
    koko
    kornbruto
    kovilo
    kralo
    kulturo
    maizo
    milio
    norio
    pajlo
    panherbo
    platfosilo
    plugetilo
    plugilo
    postfojno
    premejo
    premilo
    rastilo
    rizejo
    rizo
    rotacio
    sarkilo
    sarkindaĵo
    sekalo
    serpo
    soko
    sorgo
    stalisto
    stalo
    sterko
    tirĉevalo
    traktoro
    tritiko
    vinberpremanto
    vinpremanto
    ĉifonfiguro
    ŝpato

    Ankaŭ vidu:

    kampado

    Bildvortaro


    92-01 : kampadejo
    92-02 : enirejo
    92-03 : bariero
    92-04 : akceptejo; informejo; anoncejo
    92-05 : informvitrino
    92-06 : vendejo (kiosko)
    92-07 : kampadeja gardisto
    92-08 ,9 : tualetejo
    92-08 : necesejoj kaj lavejoj
    92-09 : lavaboj
    92-10 : aŭtomobilo kun remorko
    92-11 : disfaldebla tendoremorko
    92-12 : tegmentbagaĝilo; tegmenta bagaĝrako
    92-13 : tegmentokofro
    92-14 : ruldomo; loĝaŭto
    92-15 : fiksita kaj elŝovebla antaŭtendo
    92-16 : tegmenteskalo
    92-17 : bagaĝportilo tegmenta; tegmenta bagaĝrako
    92-18 : bicikloportilo; biciklingo
    92-19 : klimatiza instalaĵo; klimatizilo
    92-20 : alkovo; dormloko super ŝoforejo
    92-21 : freŝakvujo
    92-22 : defluejo de malpura akvo; rubakva defluilo
    92-23 : elektrokablo
    92-24 : ruldomo; loĝremorko kun flankotendo (25-29)
    92-25 : gasbotelujo; gasboteloj
    92-26 : antaŭa rado; apogrado
    92-27 : kuplilo
    92-28 : tegmenta ventololuko
    92-29 : antaŭtendo; flankotendo
    92-30 : starloko; starareo; aljuĝita starejo

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx agronomix agrx arenx arex bankizx barakx bienx bivakx bredx brutx datenx draŝx elektrx erpx falĉx farmx florx fosx garbx grenx kortx kulturx laborx landx loĝx magnetx marnx maŝinx parcelx pejzaĝx plantx platx plugx rastx regionx rikoltx sarkx semx skalarx spacx sterkx temx tendx terenx vektorx ĉardx ĝardenx