liberala

liberal/a (2)

  1. Favora al libero kaj toleremo: liberala spirito.
  1. Tia, ke ĝi celas precipe ĝeneralan klerecon, pli ol teknikecon: liberala eduko, profesio (ekz. de instruisto, medicinisto ks); (ark.) liberalaj artoj (belartoj, ne ligitaj kun teknika neceso).
  1. Rilata al liberalismo: liberalaj ideoj (Z) partioj; provo liberaligi la reĝimon; liberaluloj malbenitaj! (Z).
  • liberalismo
    1. [POLITIKO] Idearo favora al reĝimo garantianta la individuajn liberecojn kaj al forigo de la privilegioj.
    1. [FINANCO] Ekonomika doktrino, kiu malpermesas al la ŝtato enmiksiĝi en la ekonomiajn rilatojn inter la individuoj, klasoj aŭ nacioj.

    liberalx


    Iel rilatitaj:

    bonx laborx