proleto
prolet/o (8)
Homo, kies nuraj vivrimedoj estas vendo de sia laborforto aŭ korpa aŭ intelekta: proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!; multaj el la intelektuloj estas tiel same proletoj kiel la manlaboristoj. proleta
Rilata al proleto: la proleta situacio iom post iom pliboniĝis danke al la klasbatalo. proletaro
Tuto de la proletoj en unu lando aŭ en la mondo (en tiu lasta senco ofte maj.): 'E. je la servo de l' Proletaro' estis la frapvorto de Lanti. proletarigi
Fari, ke tuta kategorio el sendependaj produktistoj (manlaboristoj, kamparanoj, komercistoj ks) metu sian laborforton sub la disponon de kapitalistoj. proletariĝi
Suferi procezon de proletarigo: la mezaj klasoj proletariĝas.
proletx
Iel rilatitaj:
bolŝevismx
burĝx
laborx