fosi

*fos/i (tr)

  1. Fari kavaĵon, eltirante teron: fosi kanalon (Z), kavon (Z), puton (Z), tombon (Z); la knabo fosis per sia fingro truon en la tero; kiu fosas foson, tiu falos en ĝin (X); (f) ekzistas personoj, kiuj jam de kelkaj jaroj fosas sub li (Z) (inside).
  1. [AGRIKULTURO] Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco: fosi ĝardenon, bedon; funde fosi grundon.
    erpi, plugi, ŝpati.
  1. (f) Traserĉi, pedante esplori: mi fosis en la tuta libro, por trovi, kiel mi povas per Volapük kompreniĝi kun (Z); se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj (Z).
  • foso
    Ago fosi kaj ties rezulto, i.a.:
    1. Fosita kavaĵo: ŝlimo elĵetita el la vojaj fosoj (Z); li faris ĉirkaŭ la altaro foson (X); kastelo ĉirkaŭita de profunda foso (Z); fali en foson (Z); la buŝo de malĉastulino estas profunda foso (X).
    1. [FOTOGRAFIO] Kava spaco, profunda je ĉ. 4 m, aranĝita en pozejo por diversaj uzoj (maraj fotoj, naĝejo ktp).
    1. [ANATOMIO] Nomo de pluraj anatomiaj kavaĵoj (fossa): hipofiza foso.
  • fosado
    Agado de fosanto: la fosado de kanalo, de ĝardeno.
  • fosaĵo
    Longforma foso: defluiga fosaĵo; fosaĵo inter tranĉeoj.
  • fosego
    Vasta kaj profundega foso: ( [GEOLOGIO] oceana fosego (kelkmil km longa kaj
    1. 000-11 000 m profunda, situanta en subŝoviĝa zono).
  • fosejo
    Mino, trovloko: (f) tiu laborenspezo ŝajnis kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj (Z).
  • foseto
    1. Malgranda foso: k foset' malbonodora estas fin' de ĉiuj amoj (Z).
    1. [ANATOMIO] (fossula) Nomo de kelkaj anatomiaj kavaĵetoj: foseto de la koklea fenestro.
  • *fosilo
    ĉia ilo, por fari kavaĵon, eltirante teron: prenu la fosilon kaj fosu tombon (Z); platfosilo (ŝpato); pikfosilo (pikpioĉo); hakfosilo (hojo).
    ŝovelilo.
  • fosisto
    Tiu, kiu metie fosas teron: neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj (Z).
  • fosmaŝino
    Maŝino, konsistanta el fosilego, moviĝanta ĉe la fino de grubrako.
  • ĉirkaŭfosaĵo
    Fosaĵo, kiu ĉirkaŭas kastelon aŭ urboremparon.
  • disfosi
    Malfermi per fosado: li estis disfosinta tombon de antikva grandegulo (Z); disfosi pavimon (Z); li ŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron (Z).
  • elfosi
    Eltiri per fosado: elfosi kaŝitan trezoron.
  • enfosi
    Enterigi per fosado.
  • prifosi
    Esplore fosadi, serĉante ion: prifosi apudriverajn grotojn, grundon de sekiĝinta lago, tumulon; (f) prifosi ies poŝojn.
  • prifosoj, prifosado
    [PALEONTOLOGIO] 5 Teknika esplorlaboro en iu loko por elserĉi vestiĝojn de la homa agado kaj fosiliojn.
  • subfosi
    1. Fosi sube de io: akvo silenta subfosas la bordon (Z).
    1. (f) Kaŝe prepari la ruiniĝon, malsukceson, disfalon de: metio, kiu subas la sanon; mi scias, kiel lertege de Beaufront subfosas (Z); anstataŭ defendanto ni havis en la Delegacia Komitato rektan subfosanton (Z); kelkaj personoj komencis subfosadi la aŭtoritaton de niaj kongresoj (Z).
  • konstrufosaĵo
    Truo fosita por la fundamentado de domo ktp.
  • serĉfosi
    Prifosi.
  • tankofosaĵo
    Fosaĵo, aranĝita kiel obstaklo kontraŭ tankoj.
  • tombofoso
    Foso destinita ricevi kadavron.
  • vojfosaĵo
    Drena fosaĵo laŭlonge de vojo, ŝoseo.


    Fali kapantaŭe en la foson. La foso havis almenaŭ ok funtojn da largeco. La plugilo tranĉas, fosas sulkojn. Mallevo de la ĉerko, en la foson.
    elfosi. enfosi, enterigi. fosilo. fosaĵo. fosi : fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo). fosisto. foso : (longa) truo en tero, farita per fosado. mino : kavaĵo en tero, sub tero, en roko., el kiu oni fosas substancojn (karbo, oro, salo.); kavaĵ(et)o en tero, muro, roko., en kiun oni metis eksplodan substancon, por fari truon aŭ por detrui ion per eksplodigo; kest(et)o kun eksploda substanco, eksplodonta pro tuŝo.; mini: elfosi (karbon.) el tero; enmeti eksplodaĵon; minejo: loko, entrepreno kie oni elfosas substancojn. prifosado. profunda : (kun granda) mezuro inter la malferma parto kaj la fundo (profunda rivero, puto, fosaĵo, groto - ankaŭ: profundaj pensoj).
    agrikulturo. fundo. kampo. . konstrui. kultivi. mineralo. morti. truo.

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx bagrx fundx kampx kastelx konstrux kultivx laborx mineralx mortx plugx putx trux ĝardenx ŝovelx