raboti

*rabot/i (tr)


Ebenigi aŭ glatigi lignon, metalon k.a. , forigante la superstarantajn partetojn per speciala tranĉa instrumento: bone rabotita benko; ne rabotita trabo.
fajli.
  • rabotado
    Agado de tiu, kiu rabotas.
  • rabotaĵo
    Maldikaj rubandaj pecetoj eltranĉitaj per rabotado: oni ne amas ripozi sur rabotaĵo (Z).
  • rabotatoro
    Elektra maŝino por paralele raboti la duan facon.
  • rabotilo
    Ilo por raboti lignon, kaj kiu laŭ rekta movo detranĉas, pere de alĝustigebla klingo, maldikajn kaj mallarĝajn bendojn el ligno.
  • rabotilego
    Longa rabotilo, provizita per mantenilo.
  • rabotmaŝino
    Elektra maŝino, por raboti.
  • modlurrabotilo
    Specifa rabotilo kun tia formo, ke ĝi ebligas fari modlurojn el ligno.
  • rabetrabotilo
    Vd rabeto.

    raboti


    Iel rilatitaj:

    arbx domx ebenx konstrux laborx lignx