kulturi

kultur/i (tr) (1)

  1. Prilabori (teron aŭ akvon), por produkti vegetaĵojn: kulturi agron, ĝardenon, akvon.
    bredi.
  1. (evi) = kulturi.
  1. Perfektigi la spiritan evoluon de homo per racia edukado: la Helenoj estis frutempe kultivataj de fremduloj el Kreto kaj Egiptujo; alte kulturita nacio (B); klasike kulturita verkisto; gentlingvaj kultivejoj (Z).
    civilizi, klerigi.
  1. [SOCIOLOGIO] Sociigi, internigi sociajn normojn de ia komunumo.
  • kulturo (1)
    1. Ago kulturi.
    1. (evi) = kultivado.
    1. [MEDICINO] Aplikado de speciala traktado, por favori la fizikan evoluon: korpa kulturo (gimnastiko, korpflegado ktp).
      sporto.
    1. . La kolektiva neheredita sciaro (tradicioj, kutimaj ag- kaj pens-manieroj ks), amasigita, konservita kaj transdonita de ĉiu el la diversaj homaj grupoj (emaj, religiaj, sociaj k.a.) aŭ de la tuta homaro: kulturo estas sento de komuneco, kiu baziĝas sur tradicio reala aŭ kreita kaj esprimiĝas pere de produktoj spiritaj kaj artaj, inter kiuj la lingvo ludas gravan rolon (A); la naturaj kapabloj disvolviĝas per kulturo; la antikva, kristana, humanisma, socialisma kulturo; por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon (Z); kiam la nigruloj atingos potencan gradon de kulturo (Z); la celoj de neŭtrale-homa kulturo (Z).

    RIM. 'kulturo' estas precipe spirita, 'civilizo' estas ankaŭ materia; 'kulturo' postulas komprenon pri belartoj ks, 'civilizo' postulas krome la mildiĝon de la sociaj rilatoj, krom la teknika perfektiĝo de la vivrimedoj.
  • kulturado
    Agado kulturi (povas aplikiĝi al kulturo 1, 2, 3).
  • kultura
    1. Havanta kulturon 4: la nuntempaj kulturaj popoloj (Z); kultura urbo (Z); uzi inter si la plej kulturan lingvon (Z).
    1. Celanta disvolvi kaj propagandi apartajn formojn de kulturo 4: kulturaj institucioj (Z); kulturaj rilatoj; kultura revolucio.
  • senkultura
    Ne konanta kulturon: senkultura krudulo, tribo.
  • senkulturejo
    Parto de grundo, kiun oni lasas sen kulturado dum kelka tempo por ke ĝi ripozu.
    novalo.
  • agrokulturo
    Kulturo de la tero, de la kampoj: la agrokulturo estas la bazo de nia tuta vivo.
    agrikulturo, hortikulturo.
  • akvokulturo
    Kulturo de akvo por kreskigi aŭ multobligi plantojn aŭ bestojn.
  • arbarkulturo (evi) = arbarkultivo.
  • ĝardenkulturo
    Hortikulturo.
  • motorkulturo
    Kulturo de grundo per motorprovizitaj maŝinoj.
    kombajno.
  • terkulturo
    Kulturo de tero.
  • terkulturisto
    Tiu, kies metio estas kulturado de tero.

    kulturi


    Esprimoj

    Kulturo estas ĉefe spirita, civilizo estas ankaŭ materia.
    Kulturo postulas komprenon kaj senton pri belartoj, beletristiko ktp, sed civilizo postulas krome la mildiĝon de la sociaj rilatoj kaj la teknikan perfektiĝon de la vivrimedoj.
    La Grekoj estis frue kulturataj de reĝoj kaj kolonianoj venintaj el Egiptujo.
    La ekstrema limo de la vinberkulturo, de vitkultivado.
    La naturaj kapabloj disvolviĝas per kulturo.
    Li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo.
    Ni kulturu la Zamenhofan spiriton.
    Ĉiu kulturo havas sian kontraŭkulturon, ĉu ne?

    Kelkaj kunmetaĵoj

    agrokulturo, akvokulturo, arbarkulturo,kultura,kulturado,kulturi,kulturo, kulturpalaco, motorkulturo,senkultura,senkulturejo, silvikulturo, terkulturisto, terkulturo, ĝardenkulturo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    agrikulturo
    agronomío
    arbokulturo
    bredado de besto
    hortikulturejo
    hortikulturo
    kreskigo de plantoj
    prilaborado de tero

    agrikultura maŝino
    draŝilo
    erpilo
    falĉilo
    fojnmaŝino
    kombilo
    pioĉo
    plugilo
    plugilo
    plugpioĉo
    rastilo
    rulo
    sarkileto
    semmaŝino
    senbarbigilo
    serpo
    surplugilo
    terpecigilo
    traktoro : veturilo kun motoro por trenado de ŝarĝveturiloj aŭ kampokulturaj maŝinoj
    ŝovelilo
    ŝpato

    abelisto
    agrikulturisto
    agronomo
    bredisto
    farmisto
    felaho
    hortikulturisto
    kamparano
    kultivisto
    muĵiko
    plantisto
    plugisto
    rikoltisto
    semisto
    terkulturisto

    agrikultura
    agronomia
    fruktodona
    regenera
    virga : tero neniam kulturita

    abelbredi
    akvumi : doni akvon al planto, al kulturata tero (akv/um/i)
    alterni
    amendi
    bati
    bredi
    civilizi
    deprikli
    dreni
    ekspluati
    enmeti
    erpi
    falĉi
    farmi : dum difinita aŭ nedifinita tempo lui teron aŭ bienon, por ĝin uzi por kulturi ĝin je propra risko kaj profito
    flegi
    grundoplibonigi
    kalkumi
    klerigi
    konstrui
    kultivalterni
    kultivi
    kulturebligi
    kulturi : prilabori (teron) por bone kreskigi utilajn plantojn
    marni
    mastrumi
    plugi
    plugpioĉi
    prisemi
    prizorgi
    rikolti
    rotacii la plantojn
    sarki
    sekigi
    semi
    senherbigi
    sterki
    draŝi
    dreni
    irigacii
    kreskigi
    rikolti
    semi
    terkulturi
    ŝtopi
    zorgi

    grundo
    guano
    herbejo
    humo
    humtero
    kampo
    novalo (nekulturata, ripozanta plugtero)
    limono
    mulĉo
    ĝardeno
    sterko : bestaj ekskrementoj (miksitaj kun pajlo), uzataj por plibonigi kulturatan teron
    sterkopulvoro
    sulko
    tereno
    tero

    cerealoj
    farmobieno
    fojnejo
    furaĝo
    grajno
    intensa
    kanaleto
    legomoj
    paŝtejo
    plugejo
    sembedo
    vegetaĵo

    antikva, kristana, eŭropa kulturo
    arto
    bel- arto, teatraĵoj, literaturo, konstru-arto
    civilizi
    klerigi
    kulturo : ĉio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia ĉirkaŭaĵo kaj ŝanĝas ĝin
    kulturpalaco
    metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj
    organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj

    nekulturita
    kruda
    sovaĝa

    Ankaŭ vidu:

    bedo, botaniko. floro. labori. prepari. printempo. regiono. vino. vito.

    Iel rilatitaj:

    abelx agrikulturx agronomix agronomx agrx akvon akvx alternx amendx antikvx arbx artx bacilx barbarx barbx batx bedx bestx bienalx bienx botanikx bredx cerealx civilizacix civilizx delikatx draŝx drenx edukx ekskrementx ekspluatx erpx eŭropx falĉx farmx felahx flegx florx fojnx fruktx furaĝx generx grajnx grundx guanx herbx hortikulturx humx intensx irigacix kalkx kamparx kampx kanalx klerx kombx konstrux kreskigx kreskx kristanx krudx kultivx kulturx kutimx laborx legomx limonx lingvx marnx mastrx maŝinx metix metx motorx mulĉx muĵikx normx novalx palacx paŝtx pioĉx plantojn plantx plugx preparx priklx printempx rastx regionx rikoltx ripozx rotacix rulx sarkx sekx semx serpx silvikulturx sovaĝx sterkx studx sulkx terenx terx traktorx vegetx vinx virgx vitx zorgx ĝardenx ŝovelx ŝpatx ŝtopx