trovi

*trov/i (tr)

  1. Ekvidi, trafi tion, kion oni serĉas: mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos (Z); kiu bati deziras, trovas bastonon (Z); en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj (Z); kie oni trovas tiun artiklon?; eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto (Z); trovi la vojon al la kaŝejo; trovi taŭgan lokon por pikniki, kampadi; la unua demando estas trovi la monon necesan; trovi azilon, rifuĝejon (Z); (f) trovi novan procedon, la solvon de problemo; li ekkriis: 'trovite! trovite! oro!'(Z); ĉu vi trovos garantiojn por tiu prunto?; mi ne povas trovi la tempon legi; morgaŭ vi eble okazon ne trovos (Z); trovi la ĝustan esprimon; (abs) serĉu kaj vi trovos (N).
  1. Ekvidi fine iun, kiun oni volis renkonti: ili min serĉos, sed min ne trovos (X); se vi ne trovos lin hejme, serĉu ĉe la drinkejoj; trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, ŝi baldaŭ mortis en angulo de arbaro (Z); ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon kaj la infaneton kuŝanten en la staltrogon; (f) akcianojn ni pli facile trovos, ol oferantojn (Z); viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis (X); en tiu verko la pentristo vere trovis sin mem (sian veran personecon).
  1. Hazarde ekvidi, unuafoje renkonti ion aŭ iun: eĉ blinda kokino povas trovi grajnon (Z); trovinte pomon, mi ĝin manĝis (Z); trovi trezoron, monujon sur la strato, forgesitan ombrelon; nenie semata, ĉie trovata (Z); oni atendis verkiston, oni trovas homon; ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi (Z); trovita infano; demandu la unuan trovitan! (Z); trovis malbonulo malbonulon pli grandan (Z); li trovis sian majstron (iun pli lertan); (analoge) ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton (Z); tiu sistemo trovus multe da adeptoj (Z); la domo ne trovis aĉetanton.
  1. Eksperti ian senton, impreson; unuafoje travivi: tiuj, kiuj trovas plezuron en la malordo de la malboneco (X); elmigris Jehuda [...] , sed ne trovis ripozon (X); trovi la kuraĝon disigi de la amatino; trovi enuon en romano, en la kolektado de poŝtmarkoj; trovi la morton en akcidento.
  1. Ricevi de iu alia ian sentan reagon: kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto (Z); se mi trovis placon en viaj okuloj (X); vi trovos favoron kaj bonan opinion ĉe Dio kaj la homoj (X); miaj projektoj trovis varman aprobon ĉe niaj amikoj (Z); trovi ĉe iu pli da danko (X); trovi ies simpation, indiferentecon; trovi bonan akcepton.
  1. Ekrimarki, unuafoje konstati ies agon aŭ staton: sekve, se mi lin trovus kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei...? (Z); ili ĉirkaŭis Danielon kaj trovis lin preĝanta (X); mi trovis la domon forlasita kaj la pordon nefermita; kiam li vekiĝis, li trovis la hirundon forfluginta.
  1. Opinii ion aŭ iun ia: trovi la frukton bongusta (B); mi trovas la ideon ĝusta (Z); li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis (Z); ŝi trovis lin laŭ sia gusto (Z); la komitato faros tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi trovos necesaj (Z); oni trovas ebla, kion oni deziras (Z); ĉu vi trovas ĝin konvena, ke juna virino restis la tutan tagon kun kelke da junaj viroj? (Z); mi trovas superflue tie ĉi detale paroli pri tio (Z); eble poste trovos mi utile ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton (Z); la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tio (Z); ni trovis necesa doni la sekvantan klarigon (Z); mi trovas bona konigi la miraklojn (N); kiel vi trovas justa agi kun ni, tiel agu (X).
  1. Veni al la opinio, ke: se iu el vi trovas, ke ni devas fari ion aŭ alion (Z); se la Societo poste iam trovos, ke mi kondukas la aferon ne bone (Z); mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino (X).
  • sin trovi
    1. Konstati, eksenti, opinii, ke oni estas en tia situacio aŭ stato: klam li vekiĝis, li trovis sin en karcero; ĉiufoje kiam ŝi rigardis sin en la spegulo, ŝi trovis sin tute ne malbela; li trovis sin sola kaj senhelpa; ili trovis sin en konstanta malpaco; (f) lia espero trovis sin trompita.
    1. (f) Troviĝi: en la kaldrono sin trovas bolanta akvo (Z); en tiu lando sin ne trovas montoj (Z); liveru nur panon, manĝontoj sin trovos (Z).
  • trovo
    1. Ago de iu, kiu trovas: mi bone rekompencos la trovon de mia ringo; tiu elekto ne estis simpla netrovo de la bono, sed intenca faro (Z).
    1. Rezulto de tiu ago: ĉiuj grandaj ideoj kaj trovoj kiujn prezentas diversaj reformistoj (Z); anstataŭ kritike analizi siajn trovojn, li estas preta trompadi sin mem (Z).
  • trovaĵo
    Io trovita: alportu vian trovaĵon al la policejo.
  • trovebla
    Tia, ke oni povas lin/ŝin/ĝin trovi.
  • troviĝi
    Esti trovebla en iu loko, ekzisti ie: ĉu inter la Parizaj amikoj ne troviĝos iu, kiu volos [...] 2 (Z); tiu floro troviĝas nur en Alpoj; ĝiaj loĝantoj nun troviĝis ja en lando norda, sed devis baldaŭ reveni (Z); ĉar ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus kaj povus min anstataŭi (Z); en ĉiu objekto troviĝas difekto (Z); eĉ sur la suno troviĝas makulo (Z); troviĝas bonaj homoj en la mondo (Z); (f) eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino (Z).
  • troviĝo
    Stato de iu, io trovita: estas necese, ke ĝis la troviĝo de tia persono mi daŭrigu mem (Z).
  • trovito, trovitulo (Z)
    Forlasita infano.
  • trovitejo (ark.)
    Vartejo por forlasitaj infanoj.
  • eltrovi
    1. Trovi ion, iun nekonatan: sur insulo [...] oni okaze eltrovis novan nutran kreskaĵon (Z); en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi (Z); al li restus jam nenio, ol eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! (Z); oni eltrovis la ornitorinkon nur en la 18a jc.
      inventi, malkovri.
    1. Trovi ion, iun kaŝitan: Hetmano! ili eltrovis niajn postesignojn! (Z); tio estis la plej juna el la fratoj, kiu fine eltrovis la fratinon (Z) (en malliberejo); fine mi ĝin eltrovis tra kaŝita krado en la palaco (Z).
      retrovi.
    1. Elpensi, krei ion novan, ankoraŭ ne konatan en la scienco, tekniko ks: eltrovu do rimedon por forkuri (Z); li pensis ke li eltrovis la arton fari oron (Z); li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la problemon (Z); fine la saĝuloj eltrovis, ke [...] (Z); la eltrovinto de la forto de la vaporo (Z).
      inventi.
  • eltrovo
    1. Ago de iu, kiu eltrovas: li gratulis min pro la eltrovo de mia senkulpeco (Z); la samtempuloj de la eltrovo de Ameriko (Z); la eltrovo de la skribo.
    1. Tio, kion oni eltrovas: ĝi faris la saman vojaĝon kaj eltrovon (Z); mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj! (Z); li komunikis sian eltrovon al sia najbaro (Z).
  • retrovi
    Trovi ion, kion oni jam posedis kaj perdis: kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas (Z); retrovi perditan braĉeleton; retrovi la sanon, la trankvilon; la perditan tempon oni ne povas retrovi.
  • bontrovo
    Libera, neinfluata opinio, ĉu io estas bona aŭ ne: mi nenion konsilas al vi, agu laŭ via bontrovo (B); lin enŝlosu ie laŭ bontrovo de via alta saĝo (Z); faru ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo (Z); mi lasas tion al via bontrovo (Z).

    trovi


    Esprimoj

    Asekuro kontraŭ averioj de fervoje transportataj nutrovaroj.Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.Kiu mensogas per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.Mi trovas superflua (superflue) paroli pri tio. Ne devas troviĝi inter vi aŭguristo.Ne trovi eĉ unu minuton por la kuranta korespondo.Oni trovis iun kun tratranĉita gorĝo. Pafi ĉion, kion oni trovas.Retrovi la ĝuadon de libereco. Retrovi la sanon.Stultulo trovas ĉiam pli grandan stultulon, kiu lin admiras. troviĝi.Vi trovos ĝin serĉante kun fervoro (fablo : Kalocsay).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bontrovo,eltrovi,eltrovo,retrovi,sin trovi,trovaĵo,trovebla,trovi,trovitejo,trovito,trovitulo,troviĝi,troviĝo,trovo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akiri
    ekrimarki
    eksperti
    ekvidi
    elpensi
    esplori
    hazarde
    inventi (eltrovi)
    juĝi
    kaŝi
    kolekti
    konstati
    laŭ sia bontrovo
    malkovri (eltrovi)
    opinii
    perdi
    rezervi
    serĉi
    taksi
    trafi

    Ankaŭ vidu:

    atenta. havi. labori. pensi. riproĉi. spaco. vero.

    Iel rilatitaj:

    akirx atentx esplorx estx havx hazardx inventx juĝx kaŝx kolektx konstatx kovrx laborx opinix pensx perdx rezervx rimarkx riproĉx serĉx sidx spacx spertx taksx trafx verx vidx